Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eŭropaj aerbusoj en Ĉinio
2012-12-12

de LIU CHUNYAN

 

    En la jaro 1985 la unua aerbuso estis enkondukita en Ĉinion. En la postaj 27 jaroj la granda disvolviĝo de la eŭropa kompanio Aerbuso en Ĉinio fariĝis atesto pri la rapida disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio kaj pri la profundiĝo de la komercado inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 


Chen Jüming akceptas intervjuon. 

 

    La 16-an de oktobro Chen Jüming, supera vicprezidanto de la ĉina filio de Aerbuso, diris intervjuite: "La disvolviĝo de Aerbuso en Ĉinio profitas de la disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj civila aviado." 

 


La plej granda aerbuso en la mondo A380 atingis la Pekinan Internacian Flughavenon en la 23-a de novembro 2006.
 

 

    Sekve de la grandiĝo de la ĉina merkato kaj leviĝo de fortoj de ĉinaj aviadaj kompanioj la nombro de aerbusoj aĉetitaj de Ĉinio rapide grandiĝis. En la jaro 1995 Ĉinio havis malpli ol 20 aerbusojn, kiuj konsistigis ĉirkaŭ 6% de la civilaj aviadiloj kun pli ol 100 sidlokoj servantaj en Ĉinio. En la fino de septembro 2012 Ĉinio jam havis pli ol 840 aerbusojn, kiuj konsistigis 49% de la civilaj aviadiloj de Ĉinio. 

 

    La grandiĝo de la merkata bezono en Ĉinio ludis ŝlosilan rolon por ke Aerbuso tenu avangardan lokon en la produktado de aviadiloj. Samtempe la kompanio liveris al Ĉinio progresintajn civilajn aviadilojn kaj helpis ĉinajn aviadajn kompaniojn altigi profitigan kapablon kaj nivelon de servado. Reciproka utilo, komunaj gajno kaj disvolviĝo estas evidentaj trajtoj de Ĉinio kaj Aerbuso en ilia multjara kunlaborado.

 

    Sekve de la leviĝo de la ekonomio Ĉinio ne nur aĉetas produktaĵojn el aliaj landoj sed samtempe pli kaj pli atentas teknikajn kunlaborojn kun eksterlandaj entreprenoj. La aviada industrio de Ĉinio ĉiam klopodas por antaŭenpuŝi teknikajn kunlaborojn kun Aerbuso. Post la komuna penado de la du flankoj la kompanio finfine konstruis en Ĉinio sian unuan munt-linion ekster Eŭropo.

 

    Post multjara disvolvado la totala sumo de kunlaboro inter Ĉinio kaj la kompanio Aerbuso atingis 260 milionojn da usonaj dolaroj en 2011. La kunlaboro kun Ĉinio multe helpis Aerbuson por altigi ĝian gradon de internacieco en produktado kaj administrado. En intervjuo Chen Jüming menciis, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la finkonstruan ceremonion de la 100-a aerbuso A320 en la Tianjin-a Munt-Fabriko en aŭgusto 2012 kaj povitize komentis pri la okazaĵo: "Tio estas sukcesa ekzemplo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo".

 


La munt-laborejo en la Tianjin-a Munt-linio de Aerbuso la 13-an de julio 2011
 

 

    "Ĉinio kaj ni starigis kunlaborajn rilatojn kiel partneroj en ĉiuj flankoj inkluzive de la studado pri aviadaj fundamentaj teorioj, aĉetado de krudaj materialoj, subkontrakta produktado de maŝinpecoj, muntado de maŝinoj, muntado kaj transdono de aviadiloj. Nun en ĉiuj civilaj aviadiloj produktitaj de Aerbuso estas pecoj produktitaj de ĉinaj entreprenoj. Laŭ plano Ĉinio partoprenos en la esploro kaj produktado de la plej novtipa aviadilo A350XWB," diris Chen Jüming. 

 


Fremdlanda instruisto Pierre-Yves Bessey trejnas ĉinan lernanton en simula aviadilo.
 

 

    Ĉinio kaj Aerbuso kunlabore starigis Centron pri Aviadaj Trejnado kaj Subteno por doni helpon al uzantoj de la aerbuso kaj trejni por ili pilotojn, stevardojn kaj ripar-teknikistojn. La reagoj de ĉinaj uzantoj liveris utilajn spertojn por ke la kompanio adaptiĝu kaj malfermu sin al la granda kaj nova merkato en la lando. 

 

    Chen Jüming diris, ke fronte al la granda internacia financa ŝtormo, la ĉina registaro prenis serion da rimedoj por stimuli la enlandan konsumadon. Tio garantiis daŭran kaj stabilan kreskadon de la ĉina ekonomio kaj samtempe stabiligis la mondan.

 


La kompanio Aerbuso transdonis al la Ĉina Suda Flugkompanio la unuan aerbuson aĉetitan de Ĉinio A380 en Tuluzo de Francio la 14-an de oktobro 2011.
 

 

    Laŭ rilataj donitaĵoj, en la jaro 2011 la komerca sumo inter Ĉinio kaj Eŭropo atingis 567.2 miliardojn da usonaj dolaroj. Eŭropa Unio fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio en la sinsekvaj 8 jaroj kaj Ĉinio la dua komerca partnero de Eŭropa Unio. La investo de Eŭropa Unio en Ĉinio atingis pli ol 80 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    La ĉina ekonomio rigardas al estonteco kun optimismo. Profitante de la progreso de sistemoj kaj teknologioj, malfermiĝo de la merkato, leviĝo de la konsuma nivelo en la lando kaj aliaj avantaĝoj ĝi certe kreskos dum longa periodo, kaj pro tio la kunlaboro inter Ĉinio kaj la kompanio Aerbuso havos pli belan perspektivon. Vizitante la Tianjin-an Munt-Kompanion de Aerbuso fine de aprilo 2011 ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke la sukcesa kunlaboro refoje pruvis grandan potencialon kaj vastan perspektivon de la ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio