Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unuafoje en la MalfermaTago
2012-11-30

de JIANG LIMIN

 

 
La Centra Oficejo
 

Renkontiĝi kun Nikola 
 

En la libroservo 
 
 
Ĝuu belan prelegon de Humphre Tonkin
 

Onet kaj ĉinaj studentoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto 
 
 
S-ro Onet prezentas novajn librojn.
 

UEA-estraranoj respondas demandojn de la ĉeestantoj. 

 

    En la 24-a de nov. por la 37-a Malferma Tago multajn gastojn bonvenigis la centra oficejo de UEA. Oni nomas ĝin "E-festeto". Ekde 1994 oni persistis en la festeto. Estas feliĉe, ke mi povis ĉeesti la aranĝon.

 

    Por la aranĝo ĉiuj oficistoj de la CO okupiĝis pri la preparado en vendredo ĝis malfrua tempo. En la duaetaĝo la movebla muro malfermiĝis kaj formis grandan kunvenejon taŭgan por pli ol 50 personoj. Malantaŭ la podio estis pendigita ekrano kaj s-ro Humphrey Tonkin, speciala gasto de la Malferma Tago ĉifoja, jam estis poluranta sian prelegon. La oficistoj kiaj Ralph Sĉmeits, Atie van Zeist, Pasquale Zapelli, StankaStarĉevic, Ionel Onet, faris mastrumadon, aŭ ornamis ĉambrojn kaj koridorojn, aŭ tajpis la rilatajn materialojn por la sekvanta tago.

 

    En la mateno de la Malferma Tago ĝustetempe ĉiuj oficistoj venis al la centra oficejo kaj bonvenigis la ĉeestantojn. Je 9:00 s-ro Christian Legrand el Francio la unua atingis la centran oficejon. Estas kortuŝe, ke tranoktinte en buso li veturis al Rotterdam. Unu post aliaj en la centran oficejon eniris gastoj, inter kiuj mi bone konis la nomojn de Katalin, Barbara, Nikola ktp. S-ro Nikola antaŭe laboris en la centra oficejo respondece pri la organizado de UK kaj vizitis Ĉinion en 2003, dume mi lin akompanis en Pekino. Laŭ lia prezentado li laboras por memstara kompanio kiel interpretanto inter multaj lingvoj. Li diris al mi, ke li havas belan memoron pri Pekino kaj menciis kelkajn nomojn de laborantoj de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo. Ja li estas lingva talentulo kaj homo kun bona memorkapablo.

 

    Je 10:30 s-ro Onet komenciĝis per sia prezento de novaj libroj. Laŭ lia mencio la libroservo de la centra oficejo ricevis el E-eldonejo de diversaj landoj multe da E-libroj, kies prezento jam estis alkroĉita en la retejon de UEA. Por ricevi pli da informoj iuj ĉeestantoj pafis al li demandojn, kiuj kompreneble estis saĝe responditaj de li.

 

    Kiel specialagasto de la Malferma Tago s-ro Humphre Tonkin prelegis laŭ la temo "125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun", per kiu oni aŭskultis pri historio, nuntempo kaj estonteco de Esperanto. Kaj li kaj Michela Lipari komune prezentis sian libron "Homoj kaj verkoj".

 

    Kafpaŭze iuj ĉeestantoj rigardis 3 filmetojn "Lingvo festis naskiĝtagon (1987)", "Vizito al la Centra Oficejo" kaj "Amindaj koncertas en IJK 2010", la aliaj ekstere tagmanĝis. La ceteraj interbabilis en koridoroj, libroservejo, aŭ ripozejo tuŝante diversajn temojn pri la E-movado. Verŝajne E-parolado anstataŭis tagmanĝon.

 

    Posttagmeze invitite de mi du ĉinaj studentoj, kiuj lernas en la Groningena Universitato de Nederlando kaj interesiĝas pri Esperanto, vizitis la centran oficejon. Ilia juneco kaj emo al Esperanto-lernado plaĉis al la CO-oficistoj. S-ro Onet, Clay kaj Roy prezentis la diferencan karakteron de diversaj lingvoj en Eŭropo, kompreneble eblon facile posedi Esperanton. Ankaŭ rakontis al ili humurajn frazojn de Eŭrolingvoj.

 

    Je 16:00 s-ro Humphrey Tonkin faris alian belan prelegon titolitan "Traduko kaj originalo en Esperanto-literaturo". En sia prelego li porokaze interŝanĝis opiniojn kun la ĉeestantoj, kiuj interesiĝas pri la temo. Lin ofte trafis iuj embarasaj demandoj. Sed li estas saĝa, humura kaj spertriĉa preleganto, kies respondoj ĉiam kompreneble kontentigis la ĉeestantojn.

 

    Lastavice tri estraranoj de UEA respondis demandojn rilate al UK, E-movado kaj eldono de iuj libroj. Entuziasmo ŝvebis ĝis iomete malfrua vespero en la centra oficejo.

 

    Por mi estas la unuafojo ĉeesti la malferman tagon. Ĉeokaze mi renkontis plurajn esperantistojn viditajn antaŭe en E-renkontiĝoj kaj ekkonis novajn, kiuj ne nur interesiĝis pri Esperanto sed ankaŭ volis paroli iomete ĉine. Tio profunde ligas rilatojn inter esperantistoj kaj UK-estraranoj. Pere de tion gajnis E-informojn el diversaj rondoj. La aranĝo grandigas laboran vidkampon de ĈEL. La eblo kopii la saman aranĝon baldaŭ okazos en Ĉinio.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio