Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina vendejo Bosideng ĉe la strato South Molton de Britio
2012-11-28

de SUN LI

 

    En la 26-a de julio, antaŭ la inaŭguro de la Londonaj Olimpikoj, malfermiĝis la ĉina vendejo Bosideng en okcidenta Londono ĉe la homoplena strato South Molton. La vendejo allogis al si atenton de preterpasantaj turistoj el diversaj lokoj per siaj vestoj elegantaj kaj ornamo en la stiloj ĉina kaj okcidenta bone akordiĝantaj. Pri tio raportis ankaŭ bone konataj amaskomunikiloj el la 3 insuloj de Britio, dirante, ke tio estas la unua vendejo en Londono por la vestoj en ĉina marko. Komento diras, ke en tiu tago inteligentaj ĉinoj prenis la Londonajn Olimpikojn en 2012 kiel bonan ŝancon por sukcese surteriĝi sur la straton South Molton, la plej viglan komercan distrikton en Londono kaj fari Londonon ĉefa loko por sia vendado.

 

    Surteriĝo sur la straton South Molton

 

    Bosideng, naskita en la jaro 1976, estas la plej granda marko de jakoj el lanugo en Ĉinio. En la sinsekvaj 17 jaroj ĝia vendo-kvanto estas la plej granda en la landa merkato kaj ĝia produkto-kvalito ĝuas internacie la reputacion de "mondfama marko de Ĉinio" en la vesta industrio. La entrepreno registris sian markon Bosideng en 68 landoj kaj regionoj, ĝiaj produktoj estas vendataj en Japanio, Usono, Kanado, Rusio, Svislando, Britio kaj aliaj landoj.

 


Ekster la ĉina vendejo Bosideng ĉe la strato South Molton en Londono 
 

En la ĉina vendejo Bosideng ĉe la strato South Molton en Londono 
 

Afiŝo de la ĉina marko Bosideng  

 

    En junio, 2011, la entrepreno Bosideng investis 20.05 milionojn da sterlingaj pundoj por aĉeti la domon n-ro 28 ĉe la strato South Molton en Londono por starigi la vendejon Bosideng por viraj vestoj, lanugaj jakoj kaj aliaj kvarsezonaj vestoj kaj establi la ĉefstabejon de Bosideng en Eŭropo. Post unu-jara rekonstruado kaj riparado 7-etaĝa domo pretiĝis por la vendejo, kiu jam fariĝis simbola konstruaĵo de la loko. Pli ol 400 kvadrataj metroj de la domo funkcias kiel vendejo de ĝiaj viraj vestoj kaj jakoj el lanugo kaj aliaj supraj etaĝoj de la domo -- kiel la sidejo de la ĉefstabejo de Bosideng en Eŭropo.

 

    La ĉina marko por eŭropanoj

 

    S-ro Zhu, la unua plenuma direktoro de la brita kompanio de Bosideng diris, ke la kompanio faris esploron pri la eŭropa merkato jam certan tempon. Li diris ankaŭ: "Mi aŭdis, ke ankaŭ aliaj ĉinaj detalistoj faras rilatan studon." Malsame ol grandaj entreprenoj, kiuj vendas en Ĉinio vestojn por virinoj kaj infanoj, Bosideng vendas en Britio altklasajn vestojn por viroj kaj celas al la klientoj de Hugo Boss kaj tiuj de aliaj famaj markoj. S-ro Zhu daŭrigis, ke vestoj de Bosideng estas pli ŝatataj de eŭropanoj ol de la riĉaj klientoj de Ĉinio, kiuj bone konas la markon. "En Britio ni projektas vestojn de la ĉina marko por eŭropanoj." Por ke siaj produktoj adaptiĝu al la merkato, Bosideng jam komencis kunlabori kun lokaj desegnistoj. La direktoro de podetala vendado de Bosideng en Britio diris: "Kun la historia inspiro de Ĉinio, la produktoj de la marko Bosideng ankaŭ elspiras anglecon. Se ni volas sukcesi, ni nepre devas fabriki seriojn da produktoj por la eŭropa merkato."

 

    Kelkfoje, internaciaj detalistoj ne povas eniri en la merkaton de Britio. Uniqlo faris du provojn, kaj nur post tio trovis la vestan kategorion taŭgan al la loka merkato kaj la taŭgan lokon por la vendejo en Britio, dum iuj ĉen-markoj, kia Zara, devige ŝanĝis siajn mezurojn, ignorinte la malsamajn korpojn de la klientoj en la nova merkato. Multaj okcidentaj markoj sukcesis en la ĉina merkato, sed ne tiel multaj ĉinaj markoj gajnis la okcidentan merkaton. Videblos certe en la komerca strato de Britio bonkvalitaj ĉinaj produktaĵoj ne nur fabrikitaj de Ĉinio sed ankaŭ desegnitaj de Ĉinio. 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio