Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 19-a Ĉina Yangling-a Agrikultura Foiro pri Atingoj de Altaj kaj Novaj Sciencoj kaj Teknologioj
2012-11-22


En la 19-a Ĉina Yangling-a Agrikultura Foiro pri Atingoj de Altaj kaj Novaj Sciencoj kaj Teknologioj 
 
 
Eksponataj legomoj kaj fruktoj el spaco

 

    La 20-an de novembro la 19-a Ĉina Yangling-a Agrikultura Foiro pri Atingoj de Altaj kaj Novaj Sciencoj kaj Teknologioj inaŭguriĝis en la ekzempla zono de altaj kaj novaj teknologioj de agrikulturo en Yangling, Shaanxi-provinco. La 5-taga foiro havas la temon "Kreivo, kunlaboro kaj la agrikultura modernigo" kaj elstarigas karakterizaĵojn de altaj kaj novaj teknologioj. Dum la foiro 674 plej novaj agrikulturaj atingoj en scienca esplorado kaj 223 patentaĵoj pri la agrikulturo estos rekomenditaj al kompanioj, organizoj pri riska investo kaj entreprenoj pri la agrikulturo partoprenantaj en la foiro, kaj okazos 17 ekspozicioj pri semoj de la modernaj agrikulturaĵoj, vino, agrikulturaj maŝinoj, novaj teknologioj pri akvoutiligo kaj inventaĵoj de kamparanoj. La foiro celas liveri apogon en sciencoj kaj teknologioj por realigi daŭrigeblan disvolviĝon de la ĉina agrikulturo.

 

    La foiro estas kune aranĝita de la Ministerio de Sciencoj kaj Teknologioj de Ĉinio, la Ministerio de Komerco, la Ministerio de Eduko, la Ministerio de Agrikulturo kaj aliaj 15 ministerioj kaj la Shaanxi-a Popola Registaro. Dum la foiro okazos ankaŭ interfluo pri internacia kunlaboro, gazetaraj konferencoj pri agrikulturaj atingoj en sciencoj kaj teknologioj kaj pri novaj specoj de plantoj, konsultado kaj trejnado pri agrikultura teknologio, intertraktado kaj interfluo pri rilataj projektoj kaj aliaj ĉirkaŭ 100 aktivadoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio