Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estis prezentita la moderna teatraĵo Kvar generacioj sub la sama tegmento en Aomen
2012-11-12


Geaktoroj de la moderna teatraĵo 
 

Unu el la scenoj de la teatraĵo 

 

    La 9-an de novembro okazis prezentadon de la moderna teatraĵo Kvar generacioj sub la sama tegmento en la scenejo de la Makao-a Universitato de Scienco kaj Teknologio. La teatraĵo enscenigita de la fama direktoro Tian Qinxin de la Nacia Teatrejo de Ĉinio, estis adaptita el la samnoma romano verkita de fama ĉina verkisto Lao She. La romano rakontis pri la kvar generacioj de la familio Qi, la familioj Guan kaj Qian, kiuj baraktis en Pekino okupata de la japanaj agresantoj dum la kontraŭ-japana milito de la jaro 1937 ĝis la jaro 1945. La rakontoj reflektis la veron de la "malsana" socio sub la regado de la japanaj malamikoj de la ĉina popolo.

 

    La prezentado de 84 geaktoroj daŭris tri horojn, kaj estis sukcesa. La direktoro Tian Qinxin esprimis, ke dank' al la klopodo de la Makao-a Fondaĵo kaj la Nacia Teatrejo de Ĉinio, la teatraĵo finfine estis enscenigita en la scenejo de Aomen. Li diris, ke tio estas ankaŭ la sukceso de ĉi tiu verko, kiu jam estis prezentita en la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 

    La teatraĵo estis unuafoje prezentita en Taibei, ĉefurbo de la provinco Tajvano, en decembro de 2010. Ĝia mirinda sceno, lerta prezentado kaj profunda kultur-enhavo allogis spektantojn el diversaj lokoj de Ĉinio. Ĝis nun, ĝi jam estis prezentita je pli ol 160 fojoj turnee, kaj en Aomen ĝi estis prezentita en du vesperoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio