Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj
2012-11-08

 

 

    La originala romano La Princo ĉe la Hunoj verkita de Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, la konata kultura revuo en Esp-o, estis eldonita de la eldonejo Mondial, Novjorko, en 2011.

 

    La romano rakontas, ke dum la dua duono de la 3a jarcento aK. la protagonisto princo Chan de Wei-regno rezistis la atakon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, post malvenko li fuĝis inter hunojn, kiuj vivis en la norda regiono de la ĉina tero, ĉe hunoj li komencis novan vivon. "La Princo ĉe la Hunoj estas rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj.

 

    La aŭtoro faris la grandiozan historian panoramon pri la hunoj, modlis multe da vivantaj figuroj en sia romano. Samideanoj povas fieri, ke en la esperanta beletro troviĝas elstara verko, samkiel la romono Milito kaj Paco de Lev Tolstoj.

 

    Post la tralegado Shi Chengtai, ĉina esp-isto, ĉinigis tiun romanon ekde septembro de 2011. Nun lia traduko en la ĉina lingvo aperis en la nomo de la Esp-Asocio de Interna Mongolio, sub aŭspicio de mecenato s-ano Li Sen, la honora prezidanto de Esp-Asocio de Interna Mongolio. La ĉina versio de la romano estas duvoluma.

 

Redaktoro: Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio