Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝlosila momento por Ĉinio
2012-11-05

de CHEN SIWU

 

    La 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kiu inaŭguriĝos en la 8a de novembro, estos tre grava okazo por observi la evoluan direkton de Ĉinio por la venontaj kvin jaroj kaj eĉ por pli longa periodo. En la jaro 2012, kiam elektado okazis kaj okazos en multaj landoj, la tuta mondo direktas sian atenton al la plej nova tendenco de KPĈ, kaj interesiĝas pri la demandoj, kiel Ĉinio pace sin evoluigos plu, kaj kiamaniere Ĉinio influos la mondan situacion.

 

    La monda ekonomio, grave difektita de la financa krizo, alfrontas multajn malfacilaĵojn. Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn dum la pasintaj pli ol 30 jaroj depost la komenciĝo de la reformado kaj pordomalfermo. Tamen la lando nun estas en nova periodo por ŝanĝi la manieron de ekonomia disvolviĝo, pliprofundigi la reformadon kaj tutflanke konstrui la bonstatan socion. Sendube la 18a Tutlanda Kongreso estos ŝlosila okazo por la sorto de Ĉinio.

 

    En la pasinta jarcento okazis multaj gravaj eventoj en Ĉinio kaj ankaŭ multaj ŝanĝiĝoj al KPĈ, kiu kredas je marksismo. La okazaĵoj superis la imagon de la ekstera mondo.

 


Memorhalo, kie okazis la Unua Tutlanda Kongreso de KPĈ 
 
 
En tiu ĉi boato sur Nanhu-lago, Jiaxing okazis la lasttaga kunsido de la Unua Kongreso de KPĈ

 

    Kiam okazis la Unua Tutlanda Kongreso de KPĈ, en la tuta Ĉinio estis nur iom pli ol 50 KPĈ-membroj. Sed antaŭ la 18a Tutlanda Kongreso la nombro de KPĈ-membroj kalkuliĝis al pli ol 82 milionoj -- preskaŭ la tuta loĝantaro de Germanio, la naskiĝloko de Karlo Markso, la fondinto de la doktrino pri komunismo.

 


Inaŭguro de la 17a Tutlanda Kongreso de KPĈ en Pekino, la 15an de oktobro 2007 

 

    Ĉinio rapide disvolviĝis en la pasintaj pli ol 30 jaroj, precipe post la 16a kaj 17a Tutlandaj Kongresoj de la Partio. La titolo de Ĉinio en la priskribo de fremdlandaj mediatoj senĉese ŝanĝiĝis: de "la lando kun la plej granda loĝantaro en la mondo" al "la dua ekonomio en la mondo", de "nova membro de la Monda Komerca Organizaĵo" al "fabriko de la mondo". Post eksplodo de la monda financa krizo aldoniĝis novaj titoloj "stabiligilo de la monda ekonomio", "nova motoro de le tutmonda ekonomia reprosperiĝo", "la plej granda eksportanto kaj la dua plej granda importanto en la mondo" ktp. Ĉiuj pasintaj tutlandaj kongresoj de KPĈ fariĝis gravaj eventoj por puŝi la disvolviĝon de Ĉinio.

 

    Nun Ĉinio alfrontas senprecedencan ŝancon kaj senprecedencan defion. Unuflanke, Ĉinio deziras laŭplane eniri en la etapon de la bonstata socio antaŭ la jaro 2020, okaze de la 100-jara jubileo de la fondiĝo de KPĈ. Tial la periodo post tiu ĉi kongreso estos ŝlosila. KPĈ jam trovis efikan vojon por plenumi la taskon. La regbazo estas solida, la popolo subtenas la regantan partion, daŭre antaŭeniras la reformado kaj pordomalfermo kaj intense iras industriigo, disvolviĝo de informa tekniko, urbanizado kaj agrikultura modernigo. Ĉio ĉi tio estas granda potencialo subtenanta la daŭran disvolviĝon de Ĉinio.

 

    Aliflanke, en la lando estas multaj kontraŭdiroj kaj malfacilaĵoj, ekzemple grandiĝas la premo de ekonomia regreso. Aŭtoritata esploro indikas, ke baldaŭ finiĝos la epoko de la ekonomia kresko je du-cifera procento. Restas daŭre la sistema kaj struktura kontraŭdiroj, kiuj malhelpas la longtempan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj la socio de Ĉinio, kaj la reformado en iuj gravaj kampoj ankoraŭ ne povas akiri trarompajn atingojn. Estas novaj postuloj al KPĈ resumi valorajn spertojn makroskope kaj mikroskope, malfermi novigan vojon, bone koni dezirojn kaj postulojn de la popolo kaj konformigi la politikojn al tendenco de la epoko kaj al la postuloj de la popolo.

 

    La internacia situacio neniam estas tiel kompleksa. Disvastiĝo de ŝuldo-krizo, stagno de la ekonomia kresko, ordigo de la ekonomia strukturo kaj aliaj gravaj problemoj eble longperiode depresios Usonon, Eŭropon, Japanion kaj aliajn disvolviĝintajn ekonomiojn. Dume ankaŭ la kreskado de emerĝantaj ekonomioj alfrontas pli laj pli grandajn eksterajn riskojn kaj necertecon. Krizoj kaj konfliktoj aperas en iuj landoj, tial la situacio estas sufiĉe maltrankviliga. Ĉinio alfrontas novan provon en traktado de rilatoj kun disvolviĝintaj landoj, disvolviĝantaj landoj kaj najbaraj landoj. Fronte al la ekonomia tutmondiĝo Ĉinio bezonas novajn pensojn kaj strategiojn por iri plu sur la vojo de paca disvolviĝo, eviti riskojn kaj kapti ŝancojn. Por la mondo Ĉinio jam estas tiel grava ke eĉ eta ŝanĝiĝo en la lando influas la tutan mondon.

 

    Dume mediatoj diris, ke la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ ludos la rolon de "daŭrigo kaj antaŭenigo". En la sturma periodo de la reformado kaj evoluigo oni heredis la atingojn, spertojn kaj ankaŭ nesolvitajn problemojn en la pasintaj pli ol 30 jaroj kaj devas meti decidan bazon por laŭplane plenumi la celojn konstrui bonstatan socion. Nur tiel Ĉinio kapablos realigi socialisman moderniĝon en la mezo de la kuranta jarcento.

 

    En tiu ĉi kongreso KPĈ resumos la rezultojn de sia regado dum la pasintaj jaroj kaj precipe post la 16a kaj 17a tutlandaj kongresoj. Ĝi decidos la direkton de Ĉinio en teorio, politiko kaj personara aranĝo. Nova gvidantaro estos elektita en la kongreso por transpreni la torĉon de la malnova generacio kaj por tutflanke antaŭenigi la reformadon kaj pordomalfermon kaj socialisman modernigon.

 

    Homoj en kaj ekster Ĉinio sekvos la 18an Tutlandan Kongreson, ĉar ĝi supozeble signalos la komencon de novaj, pli grandaj ŝanĝoj de la lando kaj eĉ de la tuta mondo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio