Nurenberga Esperanto-grupo planas ekspozicion pri Esperanto">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nurenberga Esperanto-grupo planas ekspozicion pri Esperanto
2012-11-02

 

 

    Esperanto naskiĝis en 1887, post nur unu jaro fondiĝis la Nurenberga Esperanto-grupo (NEG) en Germanio. NEG estas la plej malnova Esperanto-organizaĵo en la mondo. La jaro 2013 estos ĝia 125-a jubileo kaj lige kun la festo la 90-a Germana Esperanto-Kongreso okazos inter la 17-a kaj la 20-a de majo 2013 en Nurenbergo.

 

    NEG planas ekspozicion pri Esperanto ĝenerale kaj NEG speciale. Parto de tiu ekspozicio estu mondmapo ĉirkaŭata de gratulaj mesaĝoj el kiom eble plej multaj lokoj / landoj. La ideo estas ligi ĉiun mesaĝon per fadeno al la loko sur la mapo, de kie ĝi venas. Por ke la tuto estu bunta kaj interesa por rigardi, estus bele havi ne nur simplajn skribajn gratulojn, sed krome ion specialan: desegnaĵon, foton, objekton tipan de la regiono, el kiu venas la mesaĝo... Ankaŭ plaĉus al ili, se la mesaĝo estus ne nur en Esperanto, sed dulingva, ĉar multaj homoj interesiĝas pri fremdaj lingvoj.

 

    Limdato: la 28-a de februaro 2013 (ju pli baldaŭ, des pli bone) 

    Kontaktanto: Sabine Hauge (esperanto-nord@web.de)

    Moritzbergstr.37

    90482 Nürnberg, Germanio.

 

    (el Wu Guojiang)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio