Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lupo, parto de la verko de Mo Yan
2012-10-31

 

    La lupo fotis nian grasan porkon. Mi sciis, ke li portos la filmon al fotovendejo ĉe la pontokapo por procezigi ĝin, tial mi rapidis tien kaj atendis malantaŭ la pordo. Mia hundo estis malantaŭ mi, ĝiaj nukoharoj starigitaj, grumblo turniĝis en ĝia gorĝo. La komizo en la vendejo senpolvigante la vendejtablon ordonis al mi eligi la hundon de tie. "Nigrulo, – mi diris, – iru hejmen". Kiam li obstine rifuzis, mi prenis lin ĉe la orelo kaj klopodis fortiri lin. La rezulto estis kolera mordo al mia pantalono. "Vidu, – mi diris al la komizo, montrante la truon en mia pantalono, – li ne iros". Ŝi nur senvorte gapis al li. La lupo alvenis ĉirkaŭ la deka dum tiu mateno. Li transformis sin mem en helhaŭtan mezaĝan viron en blu-kakia tuniko, kiu ege paliĝis pro troa lavado. Spuroj de kreto sur la maniko indikis, ke li estis instruisto de matematiko en altlernejo. Sed mi sciis, ke estis lupo. Li povis transformi sin je iu ajn li deziris, sed li ne povis mistifiki min. Li kliniĝis super la vendotablo, prenis la filmon el sia poŝo kaj estis dononta ĝin al la komizo, kiam mia hundo atakis lin mordante lian pugon. Ŝrika krio akriĝis el lia buŝo kaj lia dikfela vosto ŝveliĝis en lia pantalono. Sed tio malfortiĝis preskaŭ subite. La kapablo trankviliĝi tiom rapide indikis, ke liaj taoismaj praktikoj jam estis treege evoluintaj. Mia hundo lasis lin kaj forkuris kaj mi rapidis por kapti la filmon el lia mano. Tio kaŭzis alarmitan gapon kaj krion de la komizo: "Kion vi imagas al vi mem, fari tian kaprican akrobataĵon?" – "Li estas lupo", – mi ekkriis. Ĝi reagis ŝajnigante la aspekton de iu malbone traktita kun iuspeca amara rideto kaj etendis siajn manojn por pruvi senkulpon de la akuzo kaj senpovon por refuti ĝin. "Redonu la filmon", – postulis la komizo, sed tiam li jam iris el la pordo kaj mi sciis, ke li malaperos senspure atinginte la eksteran pordon. Kiel atendite, la strato estis dezerta, neniu animo videblis.

 

    Kiam mi revenis hejmen, nia porko kuŝis tie kun ŝire malfermita ventro, danke al tiu lupo. Mia hundo, grave vundita, kaŭris en la angulo kaj hurletis lekante siajn vundojn.

 

El la angla elĉinigo de Howard Goldblatt

 

tradukis Wolfgang Kirschstein

 

(el la balta ondo)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio