Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝoseo al la pordoj
2012-10-29

de ZHANG XIAOLIN

 


Ŝoseo estos baldaŭ finkonstruita. 
 

Riĉa rikolto de pomoj 

 

    "Nun ni jam komencas pluki pomojn, kaj ne bezonas zorgi pri la transporta problemo. Ankaŭ niaj pomoj povas vendiĝi per bonaj prezoj." Ĝoje diris tion Ming Shaotong, sekretario de la partia filio de Gongjiangou-vilaĝo de la gubernio Suizhong en Liaoning-provinco, al la raportisto rigardante la antaŭen etendiĝantan cementan aŭtovojon. Li, kiel la reprezantanto elektita de la vilaĝanoj, devas ĉiutage veni al la voj-konstruejo por kontroli la laboron.

 

    La konstruata ŝoseo, kun longeco de 3,4 kilometroj kaj larĝeco de 4,5 metroj, estas unu el la partoj de la projekto "Ŝoseoj al ĉiuj vilaĝoj" de la gubernio Suizhong en la kuranta jaro. Post tri-monata preparo, oni jam finis la teran rekviziciadon kaj la bazan konstruadon, nun komencas la laboron por la voja surfaco. Post pli ol 20 tagoj la vojo jam povos malfermiĝi al trafiko. Kiam la 67-jara Ming Shaotong babilis pri la ŝanĝo okazinta en sia vilaĝo, li tuj menciis pri la vojo. Li diris: "Ni adiaŭos la tergruzan vojon kaj anstataŭos ĝin per cementa aŭ asfalta. Kaj la vojo etendiĝos al niaj pordoj."

 

    En la gubernio Suizhong produktiĝas fame konataj blanka piroj, kies kulturado jam havas historion de cento da jaroj. Kaj de la pasintaj 30 jaroj, la vilaĝanoj kultivas ankaŭ pomojn. Pro tio, Suizhong fariĝis fama produktejo de fruktoj kaj allogas komercistojn el diversaj lokoj inkluzive de Pekino, Hebei, Jilin, Heilongjiang kaj aliaj. Sed, en la pluva sezono, superakvo sulkigas la tervojon, kiu fariĝis malfacile trapasebla por homoj, ĉaroj kaj aŭtoj, kaj la komercistoj devas fari aĉetadon en ebena loko malproksime je kelkaj kilometroj for de la vilaĝo. "Post longtempa tangado kaj skuiĝado dum la transportado, pomoj facile vundiĝas, kaj ni devas ilin vendi en malalta prezo, " diris 60-jara vilaĝano Zhang Wansen. Laŭ lia kalkulo, la vilaĝo ĉiujare povas rikolti pli ol 200 mil kilogramojn da fruktoj, kaj post la finkonstruado de la vojo ili povos pli multe gajni je 300 mil da juanoj sole en la fruktovendado ĉi-jare. La nova ŝoseo ne nur oportunigos la vilaĝanojn sed ankaŭ riĉigos ilin per transportado.

 

    En la jaro 2006, Ĉinio komencis la projekton "Ŝoseoj al ĉiuj vilaĝoj", per kiu la ŝtata registaro celas, ke ĉiuj vilaĝoj posedu ŝoseojn asfaltajn aŭ cementajn, por solvi la trafikan malfacilon de kamparanoj. Sen bona kondiĉo de la trafiko, oni ne povas facile kaj ĝustatempe transporti la produktaĵojn al la merkato, tio certe ĝenos la evoluadon de la moderna agrikulturo kaj ĉinaj vilaĝoj. Nun la kamparanoj en tiu malproksima montvilaĝo jam profitas de la projekto.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio