Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj aŭtoj eksponataj en San-Paŭlo
2012-10-26


 Brazila prezidento Dilma Rousseff (meze en la antaŭa vico) vizitas la ĉinan standon. 
 

Fotitaj kun ĉina aŭto 

 

    La 24an de oktobro en San-Paŭlo, Brazilo, inaŭguriĝis la 27a San-Paŭla Internacia Aŭtomobila Komerc-Ekspozicio. S-ino Dilma Rousseff, brazila prezidento, vizitis la ekspozicion.

 

    Rousseff unue iris al la stando de la ĉina aŭto-kompanio Chery. Ŝi atenteme rigardis la aŭton de la modelo A11, kiu estos fabrikita en Brazilo, demandis pri la investo-procezo de la kompanio Chery en Brazilo, kaj gratulis al Chery pro ĝia sukceso en Brazilo.

 

    Ĉinaj aŭtoj estas okulfrapaj en la ekspozicio. Krom Chery ankaŭ multaj aliaj aŭtoj, inkluzive de sport-uzaj veturiloj, ŝarĝaŭtoj, multi-funkciaj aŭtoj kaj kamionoj, fabrikitaj de ĉinaj entreprenoj, altiras multajn vizitantojn. Ili spertis ĉinajn aŭtojn kaj fotiĝis kun la ŝatataj.

 

    De la jaro 1960 la ekspozicio okazas en ĉiu dua jaro, kaj nun ĝi jam fariĝis la plej granda en Latin-Ameriko kaj la kvara en la mondo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio