Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Memore al nia E-amiko Eŭgeno
2012-10-23

GAFUR SOBIRMIRZO

 

    Estimataj,

 

    Vin elkore salutas via samideano Gafur MIrzo el Uzbekio. Mi sendas al vi artikolon pri nia fama E-amiko Eŭgeno el Uzbekio, kiu antaŭnelonge forpasis. Mi unue (hieraŭ), sendis ĉi tiun artikolon al "Esperanto en Azio", sed decidis sendi ankaŭ al via revuo. Ĉar s-ro Eŭgeno havis multajn amikojn el via lando. Inter la kondolencoj kiujn sendis liaj amikoj el la tuta mondo estis trovitaj ankaŭ kelkaj dediĉitaj je la nomo de liaj ĉinaj amikoj. Jes, lin bone konis multaj E-istoj el Ĉinio. Pro tio mi volis ke ankŭ ili - liaj ĉinaj amikoj tralegu ĝin.

 

    Pri mi mem kurte: Mi estas malnova E-isto. Mi laŭ la profesio estas kantisto kaj aktoro. Sed nuntempe mi ĉefe verkas. Siatempe mi kantis ankaŭ multajn E-kantojn, ekz. dum la 1-a Azia Kongreso en Shanhajo. Mi kelkfoje vizitis vian ĉarman landon kaj ankaŭ mi havas multajn geamikojn el via lando. Dum la lastaj jaroj pro la kelkaj kaŭzoj mi tute ne povis okupiĝi pri E-o kaj jen, antaŭnelonge mi komencis ĉion denove. Mi planas baldaŭ skribi pri miaj kelkfojaj vizitoj al via fabela lando kaj pri miaj karaj ĉinaj amikoj kaj promesos al vi nepre sendi ĝin al via populara revuo por publikigi ĝin. Mi revas re- kaj re-fojojn denove viziti vian belegan landon. Mi esperu! Mi ege sopiris al vi ĉiuj miaj karaj ĉinaj E-geamikoj. Mi deziras al vi ĉiuj feliĉon, sukcesojn.

 

Altestime, Gafur Mirzo el Uzbekio.

 

Mi fieras pro li

 

    Lia nomo pri kiu mi volas skribi ĉi tiun artikolon estis Eŭgeno, patronomo Sergejo kaj familia nomo estis Perevertajlo. Li mem ŝatis skribi ĉion ĉi jen kiel: Unue E.S. kaj poste antaŭajn kvar literojn de sia familia nomo per grandaj literoj kaj skribaĵo entute havis jenan vidon: ESPEREvertajlo. Tio estis simbolo de lia tuta vivsenco! Li dediĉis sian tutan vivon al Esperanto. Ŝajnas al mi ke li eĉ sonĝis Esperante.

 

    ...Li estis mia senlaca instruisto. Li instruis al mi ne nur la lingvon, sed ankaŭ la vivmanieron. Kiel vivi, kiel uzi la vivon. Li ne diris al mi ĉi-ĉion. Li mem montris al mi kaj al aliaj ĉion per sia agado.

 

    Kial mi skribas ĉi tion? Ĉu plu ne estis liaj disĉiploj? Estis multe, eĉ multege. Eĉ en la tuta mondo, oni povas diri. Ĉar, krom sia leciono en iu ĉambro aŭ rondo li letere, rete instruis, konsilis multajn.

 

    Do, kial mi skribas? Miaopinie, mi estis lia plej proksima disĉiplo. Kion mi sukcesis en E-ujo ĉio estas rezulto de lia fervora laboro. Mi vizitis multajn landojn, partoprenis kelkajn E-aranĝojn – UK-ojn, festivalojn, konkursojn. Jes, mi eĉ gajnis dufoje la premiojn pri la kantado antŭlonge ("BET – 28", Tartu kaj "Muzo – 91", Vilno). Mi partoprenis Azian Karavanon k.t.p.

 

    Li estis ĝojinta kiam mi proponis ke mi provu kanti Esperante uzante mian profesion. Li proponis al mi partopreni la menciitajn konkursojn. Miajn gajnojn li ĉiam akceptis kiel siajn. Li fieris pro mi kaj ankaŭ mi fieris pro li kaj fieras kaj fieros por ĉiam.

 

    Jes, ĉiu povas envii min por havi similan al li bravan instruiston.

 

    ...En 1987 mi vizitis la Domon de Sciencistoj kiu ekzistis ĉe la Akademio de Sciencoj de Uzbekio en Taŝkento. Mi vizitis la kurson por lerni la francan lingvon kaj eksciis ke tie ekzistas ankaŭ la kurso de tiutempe tute ne konata al mi Esperanto... Mi malfermis la pordon de la ĉambro kie li instruis Esperanton. Mi petis pardonon dirante ke mi hazarde malfermis la pordon kaj tuj mi fermis ĝin. Tuj remalfermiĝis ĝi de tiu flanko kaj demandante "Kion vi volis?" eliris la instruisto. Mi iom hezite diris: "Mi nur volis scii kio estas Esperanto kaj poste ĉu ankaŭ mi povus lerni tiun lingvon?". Li ĝentile ridetante kurte respondis al mi kaj tuj proponis al mi eniri kaj lerni kun ĉiuj kiuj ĉeestis en la ĉambro... Tia estis komenco de mia E-vivo, kaj tia estis mia unua renkontiĝo kaj konatiĝo kun tiu neordinara homo.

 

    Traleginte ĉiujn kondolencojn dediĉitajn al lia forpaso kaj senditajn el la diversaj anguloj de la tuta mondo al lia familio kaj al ĉiuj uzbekaj esperantistoj mi triste funebris kaj samtempe fieris, ke mi havis tian brilan pedagogon, veran, fidelan amikon en mia vivo, kaj mi decidis verki ion seriozan, solidan, bonsencan artikolon pri li. Mi ne rapidis efektivigi ĝin. Unue mi tralegis ĉion, kion oni skribis, rakontis pri li. Jen rezulto: unue mi kolektis ĉiujn epitetojn pri li kiujn donis liaj gesamideanoj el la tuta terglobo.

 

    "...apostolo, elstara esperantisto, brila pedagogo, fidela kaj fervora E-propagandisto, talenta kaj senlaca E-instruisto, neordinara homo, intelektulo, vaste konata kaj respektata movadano, afabla, bonkora kaj ĉiamhelpema, arda, inspiranto, animo, motoro de la E-movado en Centra Azio k.t.p.". ankoraŭ oni povas daŭrigi la epitetojn. Ĉu ne estas multe por unu persono tiom da multaj afablaj kaj agrablaj vortspecoj? Ne kaj refoje ne, se tiu laŭdato indas tion. Ĉi tie tiu "laŭdato" estas nia komuna brava samideano ESPEREvertajlo! Li atingis ĉion ĉi per siaj senĉesa peno kaj mondskala laboro.

 

    Mi ne volas skribi lian tutan biografion. Mi ne scias ĝin. Verdire, mi tute ne interesiĝis pri ĝi: kiam li naskiĝis kaj kie naskiĝis, kiomjara li estis kaj eĉ kiu li estis laŭ la nacio? Jes, bv. kredi vi ĉiuj miaj karaj, kiuj tralegas ĉi-ĉion mi ĝis nun ne scias kaj ne volas scii fakte kiu nacio estis skribita en lia persondokumento. Tio tute ne gravas por mi kaj tiel estos ĉiam por mi. Unuvorte li estis "HOMO", jes kun la grandaj literoj. Vera homo! Kaj li plenumis sian homecan devon kiel devas plenumi ĉiu vera homo!

 

    ...Jes, li ne sciis lacon. Ĉiam trovis okupon por si mem. Ĉefe instruis la lingvon. Interalie, li konis multajn lingvojn. Li povus instrui la anglan, rusan aŭ alian, sed li ĉiam preferis instrui ESPERANTON! Se ie oni fermis aŭ ĉesigis lian agadon li tuj komencis serĉi kaj trovi alian eblecon kaj ĉiam trovis ĝin. Li multfoje turnis sin al mi ke mi trovu iun indan lokon kaj organizu E-kurson. Kaj uzante mian eblecon li ĉiam petis min, ke mi anoncu kaj propagandu nian favoran lingvon. Mi tiutempe laboris en la ŝtata teleradiokompanio. Mi organizis siatempe kelke da teleprezentadoj en kiuj partoprenis ankaŭ li mem kaj eĉ niaj eksterlandaj E-geamikoj kiuj vizitis lin ofte. Li neniam lacis akcepti ilin. Li ĉiam plezure kaj plenzorge gastigis ĉiujn, akompanis ĉien kien ili volis, montris kaj trovis ĉion, kiam ili bezonis ion ajn. Li ĉiam trovis tempon por la amikoj, iufoje kiam li ne sukcesis li ofte petis min aŭ iun alian ke ni anstataŭ lin. Tiuokaze li urĝis al la insrtuado. Siajn familiajn aferojn li povus prokrasti sed E-aferojn neniam!

 

    Li ĉiutage trovis tempon por prizorgadi kreskaĵojn en sia apuddoma ĝardeneto. Kaj ekkuri ĉiutage al bazaro por alporti ion freŝan al siaj ŝatataj kokoj kaj kunikloj. Li ŝatis mem kuiri niajn naciajn manĝaĵojn kaj regali la ĉiam ĉeestantajn gastojn el diversaj landoj. Se iu trarigardus de flanke lian ĉiutagan agadon tiu nepre laciĝus, sed farinte ĉion ĉi Eŭgeno ne lacis. Mi volas almenaŭ kurte sed sence sciigi pri lia interesa kaj profitdona vivo. Li ĉiam volis kaj estis preta por fari ion profitigan kaj utilan por aliaj ol por si mem.

 

    ...Kiam li forpasis mi estis fore de nia ĉefurbo – Taŝkento. Mi iom malfrue eksciis pri lia morto. Kiam mi kelkfoje telefonis al lia hejma kaj mobila telefonoj, respondis neniu. Ankaŭ rete respondis neniu. Intuicie mi sentis ke okazis io malagrabla... Kiam mi sukcesis atingi telefonvokon, respondis alia voĉo "Mi estas lia filino... Li forpasis...".

 

    ...Mi antaŭ du jaroj translokiĝis al Yangiyul-distrikto kiu distancas ĉ. 20 km. fore de nia ĉefurbo. Mirinda afero! Li mortis en Taŝkento sed oni entombigis lin en Yangiyul. Eĉ mortinte li volis esti proksime al mi. Ŝajnas al mi ke li volis diri, ke mi daŭrigu lian fervoran agadon. Jes, por diri la samon li lastfoje venis ĉi tien.

 

    Jes, nepre! Mi senvorte plenumos vian lastan peton. Mi promesas al vi ke mi laŭeble daŭrigos vian agadon kiel vi faris ĉion dum via plenzorga, ekzemplodona vivo.

 

    Trankvilan ripozon kaj dormon al vi mia fidela amiko kaj altestimata instruista moŝto ESPEREvertajlo!

 

(de Gafur Mirzo, Uzbekio)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio