Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nigra perlo radias en Ĉinio (II)
2012-10-10

de DUAN WEI

 

 
Ĉampiono de Afrika Konkurso
 

"Fajro-gluto" 
 
 
Maria kaj infanoj trafitaj de la tertremo en Sichuan
 

Kiso de infano el Sichuan 

 

    Maltrafi belulino-konkurson

 

    En la jaro 2008 katastrofo malhelpis al Maria partopreni mondan belulino-konkurson: Fraŭlino de la Mondo.

 

    En Wenchuan, Sichuan okazis 8-grada tertremo en la 12a de majo tiujare. Maria estis malĝoja samkiel ĉinoj. En la sekva tago post la tertremo Maria iris al Sichuan kiel volontulo por helpi suferantojn. Tiu tago estis la 23a datreveno de ŝia naskiĝo.

 

    Maria diris: "Dorsportante 10 kilogramojn da medikamentoj, mi iris al la trafita regiono kune kun ĉinaj soldatoj. Tie mi vidis bonkorecon, solidarecon kaj optimismon de ĉinoj. Mi pli firme decidiĝis fariĝi nigra ĉino."

 

    Maria ne povis partoprenis en la belulino-konkurso. "Mi ne bedaŭras, ĉar mi amas Ĉinion kaj ĉinojn. Tiuj agoj estis por mi nepre farendaj ," ŝi diris.

 

    En la jaro 2009 Maria denove partoprenis en la konkurso kaj fariĝis ĉampiono de Afriko. En la finalo de la konkurso en Johanesburgo, Sud-Afriko ŝi ricevis talento-premion kaj modo-premion. Ŝi kreis rekordon, ke unu kandidato ricevas du apartajn premiojn en la monda belulino-konkurso.

 

    Maria diris: "En la jaro 2008 mi preterpasis la konkurson por helpi Ĉinion en ĝia malfacila tempo. Mi volis montri la ĉinan kulturon kaj gastamon de ĉinoj en la konkurso, tial mi prezentis la kombinaĵon de vizaĝo-ŝanĝo el la ĉina kulturo kaj fajro-gluto el la afrika kulturo."

 

    Vartado de orfaro

 

    Maria ankoraŭ ne edziniĝis pro sia okupiteco. Ŝi kredas je la sorto. "Mi edziniĝos al viro, kiu estas por mi simpatia kaj destinita."

 

    Maria amas infanojn. En Siera-Leono ŝi starigis orfejon, kiu akceptis pli ol 600 orfojn. En ĉiu monato ŝi sendas 10 mil juanojn al ili.

 

    Maria verkis Taglibron en Dujiangyan, kiu temas pri ŝiaj spertoj kiel volontulo en la pasintaj jaroj. Iu entreprenisto el Sichuan aĉetis la taglibron kontraŭ 450 mil juanoj. Maria donacis la monsumon al iu almozodona organizo en Sichuan por subvencii kvin orfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn en la tertremo.

 

    Maria ankaŭ zorgas pri evoluo de sia patrolando. Ŝi kreis dancon kun 1038 partoprenantoj, kaj persone prizorgis dezajnon, muzikon, kostumon ktp. Ĝi estis enlistigita kiel danco kun la plej multaj partoprenantoj en la Monda Rekordo Guinness. Maria diris: "La danco havas indiĝene afrikajn trajtojn. Ĝi povos altiri eksterlandajn turistojn kaj profitigi lokanojn. Fremdlandanoj ankaŭ alportos investon, kaj tiel la lando daŭre evoluos."

 

    Maria diris, ke ŝi naskiĝis en la bova jaro laŭ la ĉina luna kalendaro, kaj estas destinita por fariĝi laboremulo. "Ĉinio faris multe por Afriko, kaj por ĝin danki mi povas fari nenion alian ol disvastigi la ĉinan kulturon sur la monda scenejo," ŝi diris. "Se la tago venus, ke mi ne povus kanti kaj danci, mi dediĉos mian tutan forton al la amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Afriko." Tiam la nigra perlo dissendos plu tra la mondo la brilon de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio