Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nigra perlo radias en Ĉinio (I)
2012-10-10

de DUAN WEI

 


Maria 
 

Fascinito de kungfuo 
 

Maria sur ĉina scenejo 
 

Kantado en kaligrafado 
 

Laŭkutime Maria surgenuiĝas antaŭ la majstro por peti lernigi Sichuan-operan lertaĵon. 

 

    Maria venis el Siera-Leono, ĉe la atlantika bordo de la okcidenta Afriko. Pro la alta staturo, malhela haŭto kaj radianta rido, ŝiaj konatoj intime nomas ŝin nigra perlo. Ŝi longtempe loĝas en Ĉinio, kaj bone parolas la ĉinan lingvon. Fojfoje ŝiaj paroloj en la nordorient-ĉinia dialekto ridigis la aŭskultantojn.

 

    Kiam mi intervjuis ŝin, ŝi ĵus revenis al Pekino partopreninte en la arta prezentado de la dua ĉin-afrika neregistara forumo. Sur la scenejo ŝi denove prezentis Dankon al Ĉinio, unu el la kantoj de ŝia repertuaro. Maria diris, ke ŝi kredas je la sorto, kaj la sorto destinis ŝian ligitecon kun Ĉinio.

 

    Revo pri Ĉinio

 

    Kvankam Maria ĉiam montras gajon al aliaj, tamen nur ŝi mem konas la malfacilecon en sia vivo.

 

    Maria estas la plej juna inter la ses gefratoj en sia familio. Tri monatojn post ŝia naskiĝo, la patro mortis pro malsano, kaj la patrino estis mense incitita pro la subita forpaso de la patro. Serio da mistrafoj malriĉigis la familion. Por la vivteno kaj la kuracado de la patrino juna Maria eklaboris je frua aĝo.

 

    En la aĝo de kvin jaroj, Maria ekvizitis elementan lernejon. Matene ŝi piediris du horojn al la lernejo. Post lerneja studo ŝi kaptis fiŝojn en apuda rivero. Ŝi rostis kaj vendis la fiŝojn al preterpasantoj. Tiel ŝi kolektis monon por pagi sian lernadon kaj kuracadon de ŝia patrino. "Foje mi devis ludi la rolon de fiŝkaptanto en filmo, kaj mia nur unu-foja provo estis akceptita de la reĝisoro, kiu aplaŭdis mian bonan plenumon. Li ne sciis, ke tio estis mia vivo," diris Maria.

 

    En la aĝo de 15 jaroj Maria forlasis lernejon pro malriĉeco, kaj servis kiel infanistino en hejmo de ŝia amiko. "Ili havis televidilon. Mi spektis ĉinan programon, kaj kungfuo tuj fascinis min. Mi plej multe ŝatis ĉinan kungfuan filmstelon Jackie Chan."

 

    Ŝi volis vojaĝi al Ĉinio, tamen ŝi estis tre juna, kaj ŝia peto pri vizo estis malakceptita de la ĉina ambasadorejo. Tamen ne ĉesis ŝia revo pri Ĉinio.

 

    Vigla afrikano sur ĉina scenejo

 

    En la jaro 2004 realiĝis la revo de la 19-jara Maria. Invitite de la belulino-konkurso sub la Weifang-a Internacia Kajto-Festo, ŝi unuafoje venis al Ĉinio. La vojaĝo ne estis tiel glata kiel ŝi imagis. Ŝi malsaniĝis pro laciĝo kaj okupiteco. Kiam ŝi, ne scipovanta la ĉinan lingvon, estis en embaraso, iu nekonata ĉino atenteme prizorgis ŝin, kaj ŝi sentis sin kvazaŭ en sia hejmo. La sperto decidigis Maria denove viziti Ĉinion kaj longtempe loĝi en Ĉinio.

 

    "Poste mi sciis, ke tiam min prizorgis patrino de iu kandidato de la konkurso. Mi demandis ŝin kial ŝi prizorgis nekonaton. Ŝi respondis, ke ŝi esperas, ke oni helpos ŝian filinon, se ŝi estos en nekonata medio kaj malsaniĝos. Nun mi ankoraŭ havas kontakton kun tiu patrino kaj ŝia familio, kaj mi nomas ŝin 'ĉina patrino'," diris Maria.

 

    En la jaro 2007 la knabino kandidatiĝis en ĉina televid-programo "Brila Vojo", kaj ĉampioniĝis en semajna konkurso, monata konkurso kaj prepara jarkonkurso, kaj fariĝis unu el la plej eminentaj partoprenantoj en fina jarkonkurso. Larĝiĝas ŝia vojo de prezentado en Ĉinio.

 

    Diskonigi la ĉinan kulturon

 

    En la jaro 2007 Maria partoprenis en la kantokonkurso de fremdlandanoj. Sur scenejo ŝi kantis la kanton Kolora Vizaĝo, kaj samtempe kaligrafis la frazon en la ĉina lingvo: Mi Amas Ĉinion. La nova prezent-maniero mirigis la spektantojn.

 

    Maria pli kaj pli ŝatas tradician ĉinan arton, kaj ŝi lernis vizaĝo-ŝanĝon, la lertaĵon en Sichuan-opero. Imageble, ŝi renkontis multajn malfacilaĵojn en la lernado. La lertaĵon oni kutime heredigas nur al viraj disĉiploj. "Mi lernis tion dum ses monatoj. Komence la majstro malakceptis min. Pluvegis iutage, kaj la majstro malpermesis min eniri, kaj mi staris en pluvego." Fine ŝiaj sincereco kaj persistemo kortuŝis la majstron, kaj ŝi estis akceptita de li. "Mi lernas la arton ne por fari el ĝi artifikojn, sed male mi volas percepti ĝian esencon, kaj deziras diskonigi la ĉinan kulturon tra la mondo."

 

    Komence Maria konis nur supraĵojn de la ĉina kulturo. Nun ŝi pli profunde kaj pli multe ĝin konas. Ŝi ankaŭ provas kunmeti ĉinajn kaj afrikajn elementojn en siaj prezentaĵoj. Ŝi diris: "Afrikanoj ne scipovas la ĉinan lingvon, tamen mi uzas afrikan tamtamon por fona muziko en la ĉinlingva kanto, kaj integras ĉinajn kaj afrikajn ritmojn en la melodio, tiel ke kaj ĉinoj kaj afrikanoj povas rapide akcepti kaj ŝati ĝin."

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio