Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Urbanizado de Ĉinio kaj maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo (II)
2012-10-10

de LAI JIANMING

 

    La vojo por helpi maljunulojn sen akompano de gefiloj en la kamparo

 

    Maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo faris kontribuon por la familio kaj la socio. Ili silente eltenas diversajn malfacilaĵojn kaj estas respektindaj. Helpi tiujn maljunulojn kaj altigi ilian vivkvaliton estas devo kaj urĝa tasko de la ĉina registaro kaj de la ĉina socio.

 

    La registaro devas ludi gvidan rolon en solvo de malfaciloj de la maljunuloj 

 

 


Estroj de la loka registaro vizitas maljunulon sen akompano de gefiloj. 

 

    Solvi malfacilaĵojn de maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo estas komplika kaj malfacila projekto de la socia sistemo. Por tio nepre necesas gvidado de la registaro.

 

    Malfacilaĵoj de maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo estas diversflankaj. Iuj bezonas solvi minimuman vivtenadon, iuj havas ekonomiajn malfacilaĵojn, iuj bezonas mensan konsolon kaj iuj prizorgojn de la vivo.

 

    Wang Guoqi, direktoro kaj esploristo de la Sociologia Instituto sub la Xi'an-a Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke maljunuloj en la kamparo estas malforta homgrupo. Ili preskaŭ ne havas enspezon. Oni devas doni al ili certan sumon de subvencio por ke ili povu sin vivteni kaj ricevi kuracservon.

 

    Wang Guoqi opinias, ke oni devas pluapaŝe starigi kaj perfektigi politikojn kaj regulojn enkorpigantajn socian justecon, altigi la nivelon de la minimuma vivgarantio kaj grandigi socian helpon, garantii laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la maljunuloj sen akompano de gefiloj kaj laborajn sekurecon kaj rekompencon de la kamparanoj laborantaj en urboj.

 

    Wang Guoqi emfazis, ke oni devas fortigi reformadon, starigi sistemon de integriĝo de urboj kaj la kamparo, malgrandigi diferencojn inter urboj kaj la kamparo kaj plenforte disvolvi konstruadon de malgrandaj urbetoj en la kamparo, preni efikajn rimedojn por allogi entreprenistojn investi en la kamparo kaj instigi kamparanojn laborantajn en urboj reveni al sia hejmloko por labori tie. Tio estas radikala metodo por solvi malfacilaĵojn de la maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo.

 

    Gefiloj devas plenumi sian devon al siaj gepatroj

 


Maljunulo kune kun siaj familianoj 

 

    Ĉinoj ĉiam atentas rekompencon al siaj gepatroj kaj al pli maljuna generacio kaj emfazas la devon de gefiloj vivteni siajn gepatrojn.

 

    S-ro Zhang, 38-jara, estas oficisto. Li aperigis en sia blogo tekston kun la temo "Patrino estas doloro en mia koro por ĉiam", en kiu li esprimis sian penton post la perdo de sia patrino.

 

    "... Mi tre bedaŭras, ke mi ne bone zorgis pri mia patrino, kiam ŝi vivis. En la pasinteco mi foje kaj foje esprimis mian amon al miaj edzino kaj gefiloj, sed neglektis mian patrinon, kiu klopodadis por mi dum la tuta vivo. Post ŝia forpaso mia pli aĝa fratino diris al mi, ke la patrino ne havis tre altan postulon al ni, ŝia plej granda deziro estis, ke la familianoj estu sanaj kaj sekuraj kaj ŝiaj gefiloj ofte venu kaj babilu kun ŝi. Post ŝia forpaso mi multfoje vekiĝis pro ploro en sonĝoj. Mi amas mian patrinon. Mi tamen neglektis la ŝancon bone zorgi pri ŝi. Se la forpasintaj tempoj povus reveni, mi certe bone zorgus pri ŝi."  

 

    Alfrontante pli kaj pli grandan premon de la socio, iuj homoj simpligas sian amon al la gepatroj opiniante, ke sendi al gepatroj monon kaj aĉeti por ili ion sufiĉas por esprimi sian amon al ili. Fakte gepatroj multe deziras prizorgon de siaj gefiloj en menso.

 

    La socio devas doni atenton 

 


Maljunuloj en korpoekzameno 

 

     Intervjuante en vilaĝo de Fujian-provinco mi eksciis, ke nemalmultaj maljunuloj sen akompano de gefiloj ofte pasigas siajn liberajn horojn per vizito de najbaroj. Se iu maljunulo havas malfacilaĵon, aliaj vilaĝanoj helpas lin aŭ ŝin. La reciproka helpado inter najbaroj sendube donas al tiuj maljunuloj pli da sento de sekureco.

 

    Parolante pri la rilatoj inter najbaroj, Avino Huang estis tre ĝoja. Ŝiaj najbaroj helpas ŝin en ŝanĝado de gasbotelo kaj portado de akvo. Ŝi diris: "Kiam mi benonas helpon, ĉiuj volontas helpi min."

 

    "Sola loĝado de maljunuloj ja estas danĝera. Se okazos ĉe ili neatendita akcidento kaj ne estas tuj trovita, la rezulto estos neimagebla." Zhu Rongfu, estro de la vilaĝa komitato de la vilaĝo Zhan'ao, diris al mi, ke la membroj de la vilaĝa komitato kiel eble plej ofte vizitas la maljunulojn sen akompano de gefiloj por scii, kian helpon ili bezonas. Krome ili ankaŭ petas aliajn vilaĝanojn kaj junulojn multe zorgi pri tiuj maljunuloj.

 

    Kadroj en la vilaĝo diris al mi, ke zorgo pri la maljunuloj sen akompano de gefiloj ne devas montriĝi nur en materio, sed devas ankaŭ en ilia mensa vivo. Por tiuj maljunuloj la plej granda ĉagreno ne estas materiaj malfacilaĵoj, sed soleco.

 

    Zhu Rongfu diris al mi, ke por ke la maljunuloj sen akompano de gefiloj ricevu taŭgan prizorgon kaj ĝuu ĝojon de la vivo, la vilaĝo sendas volontulojn al maljunuloj malfortaj aŭ kun malfacilaĵoj en irado por zorgi pri ilia vivo, kuracistoj de hospitalo en proksima urbeto regule vizitas ilin por fari san-ekzamenojn, la vilaĝo liveras apartan lokon por okazigi kulturan kaj sportan aranĝojn por ili. En grandaj festoj kadroj de la vilaĝo vizitas ilin. Krome la vilaĝo subskribis interkonsenton kun elementa lernejo, ke geknaboj de la lernejo iru viziti en sia postleciona tempo maljunulojn sen akompano de gefiloj por doni al ili spiritan konsolon.

 

    Maljunuloj devas zorgi pri si mem

 


Maljunuloj en amuzado 

 

    Kiel maljunuloj sen akompano de gefiloj riĉigas sian vivon? Por serĉi la respondon pri tiu demando mi vizitis kelkajn lokojn, kie maljunuloj sen akompano de gefiloj relative amasiĝas.

 

    Pli-ol-70-jara Onklo Li loĝas en la vilaĝo Zuoteng de la Gonglingezu-a Aŭtonoma Gubernio, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Kvankam liaj gefiloj laboras ekster la hejmloko multajn jarojn, lia vivo estas riĉa kaj regula. Li diris: "Mi kune kun miaj samaĝuloj iras al akvokonservejo por hokfiŝi aŭ al bazaro en la gubernia urbo, mi ankaŭ veturas al malproksimaj lokoj por turismo." Li ŝatas tian vivon sen ĉagreno. Tamen por li la plej granda ĝojo estas renkonti siajn genepojn dum la Printempa Festo.

 

    Li diris, ke nun li povas livere moviĝi kaj zorgi pri si mem. Se li fariĝos pli maljuna kaj nekapabla libere moviĝi, li volonte iros al maljunulejo. Tiam li estos tre ĝoja, se liaj gefiloj ofte vizitos lin. Multaj maljunuloj opinias, ke ili bezonas varmon de la familio kaj esperas, ke iliaj gefiloj, kiuj ne loĝas kune kun ili, ofte vizitos ilin, ĉar ili bezonas ne nur materian helpon, sed ankaŭ mensan konsolon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio