Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Urbanizado de Ĉinio kaj maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo (I)
2012-10-08

de LAI JIANMING

 

    Nun Ĉinio jam eniris en la epokon de maljunula socio. Ĉiuj familioj havas maljunulojn kaj ĉiuj homoj fariĝos maljunuloj. Zorgi pri hodiaŭaj maljunuloj estas zorgi pri si mem morgaŭ.

 

    Estas nature, ke oni devas zorgi pri siaj gepatroj. Eĉ korvoj nutras siajn maljunajn gepatrojn, por ne paroli pri ni homoj. Maljunuloj faris grandan kontribuon por havigi al ni belan hodiaŭon. Ni havas devon zorgi pri ili laŭ nia plej granda ebleco.

La red.

 

 
Sopirado al siaj gefiloj

 

    Urbanizado estas historia procezo de transformiĝo de produkt- kaj vivmanieroj de la homaro de la kamparo al urboj. Alivorte, tio estas procezo de relativa amasiĝo de loĝantoj en urboj. Post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo la ĉina socio travivis profundajn ŝanĝojn. La rapida antaŭenpuŝo de urbanizo estas unu el la plej evidentaj karakterizoj de tiuj ŝanĝoj. Laŭ statistiko de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio en la jaro 2010, la nombro de la kamparanoj laborantaj en urboj atingis 240 milionojn, kiuj konsistigas preskaŭ kvaronon de la totala loĝantaro en la kamparo de Ĉinio. La 6-a popolnombrado de Ĉinio farita en 2010 montras, ke la urba loĝantaro en Ĉinio konsistigas 49.68% de ĝia totala loĝantaro. 

 


Maljunulino sen akompano de gefiloj 

 

Sekve de la urbaniza procezo, multaj junuloj kaj mezaĝuloj en la kamparo de Ĉinio iris al urboj por labori kaj pro tio en la kamparo naskiĝis aparta homgrupo -- maljunuloj sen akompano de gefiloj. Kompare kun maljunuloj sen akompano de gefiloj vivantaj en urboj tiuj en la kamparo alfrontas pli grandajn malfacilaĵojn kaj pli multajn problemojn en menso kaj en vivado. Kiel helpi tiujn maljunulojn? Tiu ĉi demando vekas grandan atenton de la ĉina registaro kaj diversaj rondoj de la socio.

 

    Urbanizado estigis milionojn kaj milionojn da maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo

 


Maljunulo pene laboranta sur kampo 

 

    Nuntempe en la kamparo de Ĉinio vivas 40 milionoj da maljunuloj sen akompano de gefiloj, kiuj konsistigas 37% de la maljunuloj en la kamparo. Laŭ specimena esploro pri loĝantaro en la kamparo farita de Fujian-provinco en la lasta jaro, maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo konsistigas 32.4% de la enketitaj maljunuloj kaj eĉ 40—50% en iuj gubernioj. Ili fariĝis maljunuloj sen akompano de gefiloj ĉefe pro tio, ke al ili ne naskiĝis gefiloj, aŭ pro tio, ke iliaj gefiloj laboras en urboj aŭ pro tio, ke iliaj gefiloj havas apartan loĝejon relative malproksiman de la ilia. Inter tiuj kialoj la foriro de gefiloj al urboj por laborado estas la plej ĉefa kaŭzo de estiĝo de maljunuloj sen akompano de gefiloj. En 128 enketitaj vilaĝoj estas 10 549 maljunuloj sen akompano de gefiloj kaj gefiloj de 5559 maljunuloj (ĉirkaŭ 52.7%) laboras aŭ komercas en urboj. En la vilaĝo Heqian de la gubernio Zhangpu estas 151 familioj de maljunuloj sen akompano de gefiloj, el kiuj 143 estas pro laborado de gefiloj en urboj.

 

    La apero de maljunuloj sen akompano de gefiloj kaj la tendenco de daŭra multiĝo de ilia nombro ne estas izola socia fenomeno, sed estas rezulto de diversaj faktoroj, kiel la ekonomia formo, socia strukturo, ideologio, kulturo kaj intergeneraciaj rilatoj. Tio estas ankaŭ nepra produktaĵo de la disvolva procezo de industriigo kaj urbanizado.

 

    Maljunuloj sen akompano de gefiloj faras grandan historian kontribuon

 

    En la urbanizado de Ĉinio, kiam centoj da milionoj da kamparanoj survojas al la bonhava socio, neignoreblas la kontribuo de kamparaj maljunuloj sen akompano de gefiloj. Ili estas respektindaj: Ili volonte eltenas diversajn malfacilaĵojn por feliĉigi siajn posteulojn. Ilia rolo estas neanstataŭigebla.

 


Maljunulino helpas sian nepon fari hejmtaskon. 

 

    Ili restas hejmloke kaj mastrumadas laboreme kaj ŝpareme por ke iliaj gefiloj ekster la hejmloko trankvile laboru; ili prenas sur sin produktajn taskojn de siaj gefiloj, protektas kulturatan teron por eviti ĝian dezertiĝon; ili zorgas pri siaj genepoj kaj edukas ilin kaj influas ilin per siaj kondutoj kaj moraloj. 

 

    Diversaj malfacilaĵoj de maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo

 


Maljunulo iranta sur strato 

 

    La ĉina sistemo por garantii vivtenon de maljunuloj en la kamparo komencis esti praktikata nur antaŭ nelonge kaj ankoraŭ ne estas perfekta. Pro tio maljunuloj sen akompano de gefiloj en la kamparo alfrontas multajn malfacilaĵojn kaj problemojn en diversaj kampoj de produktado, vivo kaj menso.

 

 
Soleca maljunulino kaj hundo

 

    Ili zorgas pri sano kaj sekureco de siaj gefiloj, kiuj iras labori en urboj, kaj facile maltrankviliĝas, se ili longe ne ricevas informon pri ili. Ili devas diligente labori malgraŭ sia granda aĝo. Ili malfacile vivas kaj mankas al ili prizorgo de siaj gefiloj, kiam ili malsaniĝas. 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio