Lü Zhi: sciencistino kaj mediprotektanto (II) | |||
2012-10-08 | |||
de XIA MENG
En Qinling-montaro, kie vivas grandaj pandoj, la senbrida arbohakado serioze influis la vivon de la pandoj, oni eĉ hakis arbojn ĉe loko nur 100 metrojn for de tie, kie pandoj kutimas naski siajn idojn. La grandaj pandoj povus perdi sian hejmon! En 1994 Lü Zhi kaj Pan Wenshi skribis al la koncernaj ministroj por konigi al ili la vivkrizon de la pandoj. Post tri semajnoj venis la instrukcio de la tiama ĉefministro Zhu Rongji. Sekve la ŝtato asignis monsumon por protekti la arbaron kaj tiucelan subvencion donis ankaŭ la Monda Banko. Finfine en 1995 arbohakado ĉesis en tiu regiono kaj tie fondiĝis ŝtatnivela naturparko.
La okazaĵo multe pripensigis Lü Zhi. Antaŭ la reala vivo ŝi unuafoje sentis, ke ŝi fakte povas fari malmulton por tiuj pandoj kiel sciencisto. Estis ankaŭ neatendite por ŝi, ke pro haltigo de arbohakado, pli ol 2000 lokaj arbohakistoj perdis sian laboron, kio kaŭzis al ili grandan antipation. Do Lü Zhi elmetis al si la demandon: Kiel solvi la problemon?
Klopodi por kombini la protektadon kaj disvolvadon
En 1995 Lü Zhi, kiel estro de la Ĉina Speci-protekta Zono sub la Monda Natur-Fondaĵo, komencis provi la kombinon de la mediprotektado kun ekonomia disvolvo, nome per ekologia turismo anstataŭi arbohakan ekonomion.
La Naturparko Wanglang de Pingwu-gubernio estas unu el la la plej fruaj naturparkoj de grandaj pandoj en Ĉinio. En 1998 pro halto de arbohakado tuj falis la loka ekonomia kolono, kaj la loĝantoj perdis sian vivgarantion. Rezulte de tio kaŝa arbohakado kaj ŝtelĉasado foje refoje okazis. Post interkonsiliĝo kun la loka registaro Lü Zhi kaj ŝiaj kolegoj provis disvolvi ekologian turismon pri grandaj pandoj.
Pri tio Lü Zhi diris, ke ekologia turismo estu ne nur por plezurigi menson kaj korpon kaj riĉigi sciojn, sed ankaŭ por kulturi amikecon por la naturo. Por kiel eble plej multe mildigi influon al la natura ĉirkaŭaĵo, oni ne konstruas tie luksajn hotelojn, ekspresan ŝoseon kaj similajn instalaĵojn. Anstataŭe oni utiligas la ekzistantajn kondiĉojn por havigi al la vojaĝantoj komfortan kaj puran loĝlokon. En vigla turisma sezono la vojaĝantoj povas dise loĝi ĉe lokanoj.
Helpe de Lü Zhi kaj ŝiaj kolegoj la loka registaro kreis la modelon de turisma industrio kun akirado de scioj kaj persona spertado en kombino kaj prilaboris serion da sistemoj por partoprenigi la lokanojn al la protektado de la pandoj. Rezulte la lokanoj multe profitis el tio kaj memvole aliĝis al montpatrolado, pandosavado k.s. Lü Zhi estas fiera, ke la kombinado de la protektado kun disvolvo kaj la ekologia turismo en la Naturparko Wanglang eĉ nun ankoraŭ estas unu el la plej sukcesaj projektoj de Ĉinio por protekti vivmedion de la grandaj pandoj.
Protekti sanktajn montojn kaj lagojn
Post tio el simpla sciencistino Lü Zhi fariĝis mediprotektanto, kaj la kampo de ŝia atento plivastiĝis de grandaj pandoj al aliaj vivestaĵoj.
Kiam Lü Zhi unuafoje vizitis Tibeton en 1996, ŝin profunde impresis la mediprotekta konscio de la lokanoj.
Zhuga, 55-jara Vivanta Budho, loĝas en Diqing-vilaĝo de Qinghai-provinco, okcidenta Ĉinio. Li opinias, ke li denaske havas la mision protekti tieajn sanktajn monton kaj ĝiajn sovaĝajn bestojn, stepon kaj la riveron Lancang. En la tibeta budhismo oni kredas, ke "ĉiuj vivaĵoj estas egalaj" kaj ke "oni ne devas mortigi vivaĵojn". Tial la lokanoj povas sen ajna problemo akcepti la proponon de la mediprotektantoj pri protektado de la monto.
La lokanoj protektas la naturon pro ilia tradicia kulturo, sed ne pro ordono de la registaro. Tio forte interesis Lü Zhi. Post enketado pri 79 temploj, 219 sanktaj montoj kaj 39 lagoj, ŝi trovis, ke 94% de la temploj jam havas protektajn rimedojn al la sanktaj montoj, lagoj kaj riveroj, kaj la lokanoj akumulis multajn sciojn pri mediprotektado kaj starigis tre efikan daŭripovan administradon pri naturaj riĉfontoj. Vidinte tion Lü Zhi proponis, ke la lokanoj ludu la ĉefan rolon en la protektado de la sanktaj montoj kaj lagoj.
Lü Zhi prove praktikis sian sistemon en la Naturparko Sanjiangyuan. Ŝi konfidis la administradon al la lokanoj, ke "ili patroladu surĉevale aŭ motorcikle por proteki bestojn kaj la medion, kaj ni en ĉiu tria monato kontrolu la laboron kaj premiu tiujn, kiuj bone plenumas la taskon". Tiamaniere la lokanoj memvole plantas arbojn, patroladas montojn kaj forigas rubaĵojn…
"Kelkaj riveroj kiaj Yangzi, Huanghe, Lancang kaj Nujiang havas sian originon en tieaj sanktaj montoj kaj lagoj. Tial la protektado de la regiono profitigos pli ol 500 milionojn da ĉeriveraj loĝantoj." Pri tio Lü Zhi alvokis, ke la ŝtato starigu leĝojn por kuraĝigi lokanojn partopreni en la mediprotektado.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|