Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Geedzoj Huang Guosheng kaj Wu Guizhen -- proparolantoj de flavaj manto-oj
2012-09-24

Teksto de Chen Ran kaj fotoj de Jiang Xiaoying

 


La geedzoj Huang Guosheng kaj Wu Guizhen 


 

    Dum 8 jaroj ĝis majo de la jaro 2012, la geedzoj Huang Guosheng kaj Wu Guizhen vaporkuiradis manto-ojn en la vilaĝo Kangjiagou de la gubernio Suide en Shaanxi-provinco de Ĉinio. La plej malproksima loko, kiun ili iam ajn vizitis, estis nur Xi 'an, la ĉefurbo de Shaanxi-provinco. La kamparana paro estas analfabetaj kaj havas aĝon de ĉirkaŭ 60 jaroj. Antaŭe ili neniam atendis, ke ili fariĝos famuloj atentataj de amaskomunikiloj, venos al Pekino kaj eĉ fariĝos proparolantoj de siaj produktaĵoj.

 


Huang Guosheng (la 3-a de maldekstre) kaj Jia Guohui (la 1-a de dekstre), vicprezidanto de la Manĝaĵ-Administra Korporacio Xibei, en la ceremonio por subskribi la interkonsenton 


 

    En la 20-a de junio en Pekino la geedzoj estis dungitaj kiel proparolantoj de la manĝaĵ-entrepreno de la nord-okcidenta gastronomio "Flavaj manto-oj Xibei" kaj komencis instrui al aliaj dungitoj de la entrepreno metion pri farado de flavaj manto-oj. En la gazetara konferenco pri la dungado, respondante demandojn de raportistoj la geedzoj esprimis sian dankemon kaj ĝojecon. 

 

    8-minuta prezentado faris ilin famaj en unu nokto

 


Huang Guosheng en farado de flavaj manto-oj 


 

    La sep-parta televida dokumentofilmo "Ĉinio sur la lango" donis al la geedza paro Huang Guosheng kaj Wu Guizhen kaj iliaj flavaj manto-oj ŝancon eliri el Suide kaj ricevi atenton de centoj da milionoj da televidaj rigardantoj. En la 14-a de majo la Ĉina Centra Televida Stacio ekdissendis la filmon. Ĝi konigas per rakontoj pri homoj kaj manĝaĵoj kun lokaj trajtoj la ĉinan kuirarton riĉan kaj profundan kaj saĝon de ĉinoj kreitan en diligenta laborado dum centoj da jaroj. 

 


La geedzoj Huang dispecigas milion sur ŝtona cilindro. 


 

    La flavaj manto-oj faritaj el milio, ĉefa agrikultura planto sur la Leŭsa Altebenaĵo, estis elektitaj kiel scenaro de la dua parto de la filmo "Rakonto pri ĉefaj manĝaĵoj" pro siaj fortaj trajtoj de la provinco Shaanxi. En la fino de la jaro 2011 la filmprodukta grupo vizitis la geedzojn Huang Guosheng kaj Wu Guizhen, kiuj havis la titolon "la unua en Suide" en farado de flavaj manto-oj, kaj filmis la tutan procezon de permana farado de flavaj manto-oj ĝis ilia vendado en 5 tagoj. 

 


Huang Guosheng veturas per triciklo al la gubernia urbo por vendi flavajn manto-ojn. 


 

    Laŭ Wu Guizhen oni povas ellerni faradon de la flavaj manto-oj en tri tagoj. De la dekunua monato de la ĉina luna kalendaro oni komencas fari la flavajn manto-ojn kaj tio daŭras tri tagojn. Unue oni devas miksi negluecan kaj gluecan miliojn laŭ la proporcio de 7 kontraŭ 3, trempi ilin en akvo unu nokton kaj dispecigi ilin sur ŝtona cilindro. Poste oni kribras la miksitajn miliojn per kribrilo kun malgrandaj truoj kaj kirle-rostas la kribritan milion en kuirpoto. Sekve oni knedas la kirle-rostitan milion en pastojn kaj fermentigas ilin en vazego dum unu nokto. Oni ankaŭ povas meti en manto-oj miksaĵojn de fazeolkaĉoj kaj jujubpastoj vaporumitaj aŭ kuiritaj. En ĉiu kvara tago Huang Guosheng veturas per triciklo unu horon kaj duonon portante pli ol 700 flavajn manto-ojn ĵus vaporumitajn. Lia celo estas la gubernia urbo, 5 kilometrojn for de lia loĝejo, kie li vendas manto-ojn. Unu flava manto-o kostas unu juanon. En du monatoj li povis vendi 15 mil flavajn manto-ojn kaj gajnis netan enspezon de 8 mil juanoj.

 


Jia Guolong konigas pri subskribo de interkonsento pri flavaj manto-oj. 


 

    Dissendite en la 15-a de majo, la 8-minuta prezentado donis al rigardantoj profundan impreson pro la atentindaj personaj trajtoj de Huang Guosheng: liaj paroloj kun forta akĉento de la nord-okcidenta Ĉinio, liaj simplanima rido, memfido en vendado de flavaj manto-oj, persisto en la prezo de la flavaj manto-oj, la de li kantita kanto popola dum laborado kaj lia pozitiva vivsinteno. Se vi serĉas la vortojn "Suide", "maljuna Huang" kaj "flavaj manto-oj" per la ĉina ret-serĉilo Baidu, vi povas trafi 15.9 mil rilatajn tekstojn. En la reta forumo pri Suide "maljuna Huang" kaj "flavaj manto-oj" fariĝis temoj plej multe parolataj de retumantoj. Ne malmultaj alilokaj entreprenoj diversmaniere kontaktiĝis kun la geedzoj por kunlabori kun ili. 

 

    "Multaj homoj parolis al mi pri mia apero en televido. Estas tute neatendite por mi, ke mi fariĝis famulo," Huang Guosheng diris al mi.

 

    Deveno de la proparolantoj

 


Geedzoj Huang Guosheng instruas faradon de flavaj manto-oj. 


 

    Estis tute hazarde , ke Jia Guolong, prezidanto de la Manĝaĵ-Administra Korporacio Xibei, rigardis la filmon "Ĉinio sur la lango". Jia Guolong diris: "Ĉiuj manĝaĵoj prezentitaj en la filmo salivumigis min kaj mi tre deziris gustumi ilin ĉiujn. Poste mi pensis, ke estas pli bone, se mi povos gustumi ilin en Pekino." 

 

    Rigardante la parton pri la geedzoj Huang Guosheng kaj Wu Guizhen , Jia trovis, ke Suide ja estas proksima al lia hejmloko, la gubernio Linhe de la subprovinco Bayanzhuoer en Interna Mongolio, kaj oni povas aŭte atingi ĝin en duon-tago. Jia Guolong, kiu tiam estis en sia hejmloko, decidis viziti la geedzojn.

 

    Komence de junio Jia Guolong kaj liaj amikoj veturigis aŭton de Baotou, Interna Mongolio, al la kaverna loĝejo de la geedzoj por scii, ĉu estas ebleco lerni de ili la metion pri farado de flavaj manto-oj kaj vendi ilin en Pekino.

 

    La geedzoj estis emociitaj de la sincereco de Jia Guolong. Sed ili unue petis opiniojn de siaj gefiloj. Ilia 35-jara filino Huang Yanxia funkciigas restoracion en la urbo Yulin, je ĉirkaŭ 100 kilometroj for de Suide, kaj la 30-jara filo Huang Yanxiong estas kamionisto en la sama urbo. Jia Guolong invitis la geedzojn kaj iliajn gefilojn veni al Pekino por vizitado kaj esplorado.

 

    Survoje al Yulin, Jia Guolong sendis unu mikroblogon: "La geedzoj Huang Guosheng kaj Wu Guizhen estas simplaj, honestaj kaj amindaj, mi decidis inviti ilin al Pekino, prepari por ili la kondiĉojn por plibonigi ilian vivon kaj samtempe por ke pli kaj pli multaj homoj gustumu flavajn manto-ojn el la norda Shaanxi-provinco." kaj foton de la geedzoj. Estis surprize por Jia Guolong, ke la mikroblogo estis transsendita 311 fojojn kaj sub la teksto legeblas 145 komentoj laŭdaj kaj kritikaj.

 

    "Leginte la komentojn mi sentis min peza en la koro," Jia Guolong malkaŝe diris: "Sed mi persistis en invito de maljuna Huang kaj liaj familianoj al Pekino por viziti la placon Tian'anmen kaj la Grandan Muron kaj gustumi rostitan anason."

 

    Post la unua vojaĝo en Pekino Huang Guosheng kaj liaj familianoj revenis al sia hejmloko. Jia Guolong petis ilin konsideri la aferon de kunlaboro 10 tagojn. Finfine la geedzoj konsentis esti proparolantoj de "Flavaj manto-oj Xibei" dum la venontaj tri jaroj ricevante rekompencon de 300 mil juanoj: Ili estis dungitaj kiel teknikaj gvidantoj. Ĉiujare la geedzoj vojaĝas al la filioj de Xibei en Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenzhen kaj aliaj lokoj por instrui metion pri farado de la flavaj manto-oj unu monaton dum la morta sezono de agrikultura laboro.

 

    La flavaj manto-oj ne ŝanĝis sian guston

 

    Laŭ la interkonsento la flavaj manto-oj estis ekvenditaj en Pekino aŭguste en la prezo de 3 juanoj po unu. Ne malmultaj homoj timis, ke la flavaj manto-oj perdos sian simplan guston post alveno al grandaj urboj, perdinte la naturan medion, kiaj ŝtona cilindro kaj kavernodomo.

 

    Pri tio Jia Guolong respondis: "Ni kolektos lokajn vere naturajn materialojn. Por garantii la originan guston de la flavaj manto-oj ni jam aĉetis elektrajn ŝtonajn cilindrojn faritajn de Japanio imitantajn la tradiciajn ŝtonajn cilindrojn de Ĉinio."

 


 La aŭtoro (la unua de maldekstre) kune kun la geedzoj Huang  


 

    Cui Xiaoyan, kuk-kontrolistino de la manĝaĵa esplora kaj disvolva centro Xibei, estas la unua lernanto de la geedzoj Huang Guosheng. Kun la prapatra hejmloko en Shaanxi-provinco kaj kun 15-jara labor-sperto Cui estis plena je konfido por ellerni la metion pri farado de flavaj manto-oj. Ŝi diris kun rideto: "La ŝlosilo por farado de la flavaj manto-oj estas posedi la lertecon de pastoknedo; Samtempe oni devas multe praktiki kaj multe konsulti instruiston." 

 

    Cui Xiaoyan diris, ke la ĉefa tasko en ŝia trejna periodo estas kiel eble plej rapide ellabori la normon pri la farado de la flavaj manto-oj por grandskale kulturi kukistojn.

 

    Krom proparolado kaj trejnado por la entrepreno Jia Guolong kaj la geedzoj intencas kunlabori per diversaj aliaj manieroj inkluzive de la registrado de marko de la flavaj manto-oj.

 

    Huang Yanxiong diris al mi, ke liaj gepatroj konstruis novan kaverndomon ĉe montpiedo per la rekompenco gajnita kiel proparolantoj. Li kaj lia edzino planas funkciigi vendejon de flavaj manto-oj antaŭ la fino de la kuranta jaro por malpezigi ŝarĝojn de siaj gepatroj.

 

    Wu Guizhen diris: "Kiam ni ne estas hejmloke, neniu zorgas niajn 60-muajn kampojn, azenojn, hundojn kaj katojn. Ni vivtenas nin per la Ĉielo -- se ne pluvas, ni ne havas rikolton. Pekino estas bona, sed nia hejmloko estas pli bona."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio