Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Panoramado en Rotterdam (I)
2012-09-21

----Atingo de UEA

 

de JIANG LIMIN

 

    Estas la unua fojo por mi sole viziti alian landon. Kiel volontulo el Ĉinio mia koro iomete vibras pro nekonataj multoj, sed mi havas grandan taskon por koni laborojn de UEA kaj starigas pli da ŝancoj kun E-asocioj en Eŭropo.

 

    Antaŭ mia atingo de Rotterdam feliĉe mi, per interreto, kontaktis respektive kun s-ro Osmo Buller kaj s-ro Clay, du el miaj fremdlandaj amikoj, kiuj konstante laboras kiel ĝenerala sekretario kaj kongresa sekretario. Iliaj menciitaĵoj faciligis mian ĝustan atingon de la sidejo de CO, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam. Sed mi ne sciis, kiel mi povis eniri en la pordon, ŝlositan eble laŭ loka kutimo. Tra la fenestro s-ro Osmo Buller vidis min kaj malfermis la pordon por mi. Salutinte li helpis min porti grandan valizon, kaj ni supreniris laŭ la kruta ŝtuparo. Kiel volontulo mi loĝas en tegmenta etaĝo, kiu bone ricevas sunbrilon belan kaj ardan. Kvankam jam estis tempo: 18:30, tamen ankoraŭ laboris kelkaj oficistoj inkl. Clay. Laŭ la vizaĝo de Clay mi legis lian dormemecon kaj malsanecon, sed li bonvenigis min entuziasme. Mi kaj li ne intervidiĝis jam kelkajn jarojn post la 94-a UK en Bialystok, tamen li ankoraŭ aspektas tiel saĝa kaj kapabla kiel antaŭe.

 

    S-ro Osmo estas Ĉefo kvazaŭ kiel patro en CO. Ĝenerale li respondecas pri ĉioaranĝoj. Ĉi-jaran printempon li konsentis mian peton por volontuliĝo en CO. Kelkfoje li respondis interrete miajn demandojn pri volontuloj, la centra oficejo kaj Rotterdam. Post mia atingo li akompanis min viziti ĉiujn ĉambrojn kaj prezentis al mi ĉiujn renkontitojn en la oficejo. Hazarde mi vidis komunikiĝan kontakton inter fraŭlino Manuela Ronco el Italio kaj iu junulo el Francio, du salajrataj Tejo-membroj en CO. Fine s-ro Osmo donis al mi el komputilo tajpitan regularon por volontulo en CO. Hejmece mi sentas kaj kredas, ke mi povos iom post iom akomodiĝi al ĉio tie.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio