Inaŭguriĝis la 3-a ekonomia kaj komerca forumo de Ĉinio kaj Arabio

">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 3-a ekonomia kaj komerca forumo de Ĉinio kaj Arabio
2012-09-14



 Dum la inaŭguro



 Komercistoj diskutas pri komerca projekto.


 

    La 12-an de septembro en Yinchuan inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco, kaj la 3-a ekonomia kaj komerca forumo de Ĉinio kaj Arabio. En la inaŭguro la parolon faris ĉina vicĉefministro Li Keqiang.

 

    Okazos 31 aktivadoj inkluzive de pinta konferenco, teama forumo, ekspozicio, ekonomia kunlaboro kaj kultura interŝanĝo. En la ekspozicio troviĝas 5 zonoj por islamaj manĝaĵoj, por la internacia teamo kaj la nacia eksponado de la gastiga kaj gastaj landoj, por fuelaj kemiindustriaj produktoj, por kulturaj interŝanĝoj kaj por specialaj varoj.

 

    Estis invititaj arabaj landoj al la forumo kaj kelkaj aktivadoj pri Ĉina-Araba kunlaboro estis metitaj sur Ningxia. La foiron ĉeestis 7400 gastoj de pli altaj niveloj el 71 landoj, regionoj kaj organizoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong




 


 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio