La 100-a aviadilo de la serio Aerbuso A320 muntita de Ĉinio plenumis la unuan provflugadon">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 100-a aviadilo de la serio Aerbuso A320 muntita de Ĉinio plenumis la unuan provflugadon
2012-09-13





La 100-a aviadilo de la serio Aerbuso A320 en provflugado
 



Aviadistaro eliris el la kajuto post plenumo de la unua provflugado. 


 

    La 11-an de septembro la 100-a aviadilo de la serio Aerbuso A320 muntita de Ĉinio en Tianjin revenis al la Tianjin-a Internacia Flughaveno Binhai post flugado dum 3 horoj kaj 15 minutoj. Tio estas la unua provflugado de la aviadilo. Aerbuso A320-232 kun la numero de MSN5091 havas 158 sidlokojn, 2 pasaĝerajn kajutojn kaj la motoron IAE V2500. Laŭ plano ĝi estos transdonota al la Ĉina Internacia Aera Kompanio en la lasta tagdeko de la kuranta monato.

 

    Laŭ konigo, la unua provflugado de la aviadilo estas plenumita de 4 ĉinoj. Ĝis nun la kompanio Aerbuso jam liveris al 11 aeraj kompanioj de Ĉinio 98 Aerbusojn A320 muntitajn en Tianjin.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 



 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio