Fermiĝis la 14-aj Handikapulaj Olimpikoj en Londono">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis la 14-aj Handikapulaj Olimpikoj en Londono
2012-09-11



 En la ferma ceremonio



 La flagoj de diverslandaj delegacioj en la ceremonio



Flama prezentado en la ceremonio


 

    En la vespero de la 9-a de septembro fermiĝis la 14-aj Handikapulaj Olimpikoj en Londono, ĉefurbo de Brito. La ferma ceremonio kun la temo "Festo de Flamo" kunigis handikapulajn sportistojn de 204 landoj kaj regionoj el la tuta terglobo. Ili kune retrorigardis sub la brila lumo de la olimpika torĉo la inspirajn aferojn kaj kortuŝajn momentojn, kiuj okazis en la pasintaj 12 tagoj. La sekvaj Handikapulaj Olimpikoj okazos en Rio-de-Ĵanejro, marborda urbo de Brazilo.

 

    Sinjoro Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, faris salutparolon en la ferma ceremonio. Li diris, ke la ĉi-fojaj Handikapulaj Olimpikoj estas simplaj, miraklaj kaj unikaj. La humana zorgo kaj inspira spirito estas same la plej grava parto de la Handikapulaj Olimpikoj, samtempe pli kaj pli multaj novaj atingoj de la handikapulaj sportistoj kaj iliaj pluapaŝaj progresoj pli kaj pli rekonitaj de la mondo fariĝis unu el la kernaj enhavoj de la ĉefa temo "Rakontoj pri la Handikapulaj Olimpikoj".

 

    La ĉina sporta delegacio gajnis la plej bonan rezulton per 231 medaloj el kiuj 95 estas oraj, 71 -- arĝentaj kaj 65 -- kupraj en la ĉi-fojaj Handikapulaj Olimpikoj, kaj per ili ĝi okupis la unuan lokon en la medala listo. La ĉinaj sportistoj kreis novan rekordon de la historio de la Handikapulaj Olimpikoj, ĉar la totala kvanto de la medaloj, inkluzive de la oraj, superis tiun en la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en la jaro 2008.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng


 


 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio