Okazas en Qinghai la 2-a Internacia Arkpafa Konkurso kun Nacia Tradicio">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazas en Qinghai la 2-a Internacia Arkpafa Konkurso kun Nacia Tradicio
2012-09-11



Inaŭguro de la 2-a Internacia Arkpafa Konkurso kun Nacia Tradicio


 

    La 9-an de septembro inaŭguriĝis en la gubernio Jianzha de la Huangnan-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai-provinco la 2-a Internacia Arkpafa Konkurso kun Nacia Tradicio.

 

    Dum la 5-taga konkurso 35 teamoj el Ĉinio kaj sportistoj el Usono, Germanio, Francio, Pollando, Turkio, Koreio, Japanio kaj aliaj 4 landoj kaj regionoj partoprenos en la konkursoj de kompozita arko, refleksa arko kaj tradicia arko. Intertempe okazos en Jianzha kultura festivalo pri tibetnaciaj manĝaĵoj, ekspozicio pri pentro-arto de Gesar, la unua Qinghai-a konkurso de prezentado de tibetnaciaj vestoj kaj ornamoj, forumo kaj aliaj kulturaj aranĝoj.

 

   La gubernio Jianzha troviĝas ĉe la supra baseno de la Flava Rivero. Ĝi estas unika vilaĝo de nacia arkpafa sporto en Ĉinio kaj havas longan historian tradicion kaj vastan amasbazon de arkpafado. La gubernio sukcese gastigis arkpafajn konkursojn en la niveloj provinca, tutlanda kaj internacia.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 


 


 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio