Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 20-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK
2012-09-11





Hu Jintao parolas en la unua-perioda kunveno. 


 

    La 8-an de septembro la 20-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) okazis en Vladivostoko de Rusio. La ĉeftemo de la konferenco estas "Kunfandiĝo por Disvolvo, Renovigo por Prospero". La ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la unua-periodan kunvenon, kiu okazis posttagmeze de la sama tago kaj faris gravan paroladon.

 

    En sia parolado Hu Jintao diris, ke Ĉinio ĉiam multe atentas la rolon de APEK, aktive partoprenas en diverstavolaj kaj diverskampajn kunlaborojn kaj faris pozitivan kontribuon por akceli disvolvadon de APEK. Ĉinio volontas per gastigo de la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK en 2014 profundigi kunlaboron kun la membroj de APEK kaj fari novan kaj pli grandan kontribuon por akceli disvolvon kaj prosperon de la Azi-Pacifika regiono kaj tiun de la tuta mondo kaj feliĉigi la popolojn.

 

    Posttagmeze de la sama tago Hu Jintao ĉeestis ankaŭ la dialogon inter gvidantoj de APEK kaj ĝiaj reprezentantoj el la Industria kaj Komerca Kampoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri antaŭenpuŝo de la Doha Intertraktado, profundigo de integriĝo de regiona ekonomio, fortigo de kunligo de provic-ĉeno, fortigo de grena sekureco, akcelo de disvolviĝo de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, fortigo de renovigo kaj akcelo de kunlaboroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin



 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio