Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ŝipo Zheng He vizitas Indonezion
2012-09-05


La ŝipo Zheng He vizitas la urbon Surabaya, Indonezio. 

 

    La 3an de septembro la ŝipo Zheng He de la ĉina mararmeo atingis la havenurbon Surabaya de Indonezio kaj komencis la 4-tagan viziton al la lando, kun la celo "harmonia misio de ĉirkaŭmonda vojaĝo".

 

    La indonezia mararmeo faris ovacion por la alveno de la ŝipo. Post la ceremonio ĉin-devenoj, ĉinoj, laborantoj el ĉinaj kompanioj vizitis la ŝipon.

 

    Dum la vizito la ĉinaj oficiroj kaj soldatoj, trejnistoj kaj staĝantoj de la ŝipo vizitos la Mararmean Akademion de Indonezio kaj faros kulturajn kaj sportajn interŝanĝojn. La militista orkestro de la ŝipo Zheng He kune ludos kun tiu de la indonezia mararmeo.

 

    La ŝipo iris el Keynes, Aŭstralio en la 25a de aŭgusto. Tra Torres-markolo, Arafura Maro kaj Java Mara, ĝi atingis la havenurbon Surabaya. Ŝipo de la ĉina mararmeo kvin fojojn vizitis Indonezion. Estas la kvina fojo, ke la mararmea ŝipo de Ĉinio vizitas la havenurbon Surabaya.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio