Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tradiciaj Kulturaj Komunikadoj inter Ĉinio kaj la Okcidento *
2012-09-03


Prof. Zhou prelegas. 

Licius (Zhou, Liuxi)

 

    Ĉinio estas granda lando kun brila civilizacio en la oriento. Ekde tre antikva tempo ĝi jam havis kulturajn komunikadojn kun la ĉirkaŭaj landoj, inter kiuj la plej gravaj interfluoj troviĝis unue kun Hindio (frue nomita 'okcidento' de ĉinoj), kaj poste kun pli malproksimaj landoj vere okcidentaj. Ĉinio ankaŭ multe influis orientajn landojn najbarajn; kaj helpite de ili, Ĉinio aŭ donis al, aŭ gajnis de la okcidento.

 

    En materiala kulturo, Ĉinio kontribuis al la okcidento kaj la mondo, jam en frua tempo, rizkultivadon kaj silkfaradon, plus la "kvar inventoj" (paperfarado, prestekniko, kompaso, pulvo).

 

    En morala kulturo, Ĉinio kontribuis al la okcidento kaj la mondo filosofiojn de 'ŝanĝologio'(en Yijing), Laozismo kaj Konfucismo, militologion de Sunzio, kaj la sistemon ekzamenan de elitelektado por registrado.

 

    Per la interfluoj, Ĉinio akiris de la frua okcidento la teknikojn de ĉarfarado kaj bronzilfarado, kaj budhismon, lingvosciencon, logikon kaj, en pli proksima tempo, de Eŭropo sistemajn sciencojn modernajn de pluraj kampoj.

 

    Ĉina Kulturo Materiala: Rizkultivado kaj Silkfarado kaj la "kvar inventoj": Paperfarado, Presteniko, Kompaso, Pulvo

 

    Rizo estis kultivida antaŭ pli aŭ malpli ol dek mil jaroj en suda Ĉinio (kies historio estis kaŝita kaj forgesita pro la venko de la nordo). Laŭ la studo de iu profesoro, rizo estis portita al Hindio poste laŭ la vojo en Sudorienta Azio, kaj la sanskrita vorto cina (Ĉinio) estis tiel nomita, ĉar cin estis la ĉina nomo de iu specio de rizo. Tiu opinion estas grava; tamen ĝi atendas pli da pruvoj. Tamen, ĉiuokaze, frua rizkultivado estis ĉina kontribuo al la mondo.

 

    Oni ĝenerale kredas, ke cina devenis de vorto signifanta 'silkon'. Silkfarado estis inventita, laŭlegende, en la tempo de Huangdi, pli precize, far lia edzino. Ili vivis preskaŭ 5 mil jarojn antaŭe. Se ni forgesas la legendajn nomojn de Huangdi kaj lia edzino, la invento mem nepre estis farita 4-5 mil jarojn antaŭe. Unue, silko estis vendita de homoj en landoj, kiuj situis norde al Hindio kaj okcidente al Ĉinio. Do Hindoj nomis tiujn lokojn 'Cina', signifanta 'landon, kie vendiĝas silko'. Nur poste ili trovis , ke fakte estis lando oriente al tiuj landoj de silkvendado, kiu estis la vera 'silklando' (kie silko produktiĝis), t.e. Ĉinio. Tiam oni adoptis la nomon 'cinisthāna' ('silklando') , kun aliaj formoj 'ĉine', 'Ĉina' ktp, uzitaj ĝis nun.

 

    En antikva tempo, grekoj nomis Ĉinion Seres. Spertuloj kredas, ke ankaŭ tio signifas 'silklandon'.

 

    Nur en la mezepoka tempo, pro la influo de la kitana regno, landoj norde kaj nordokcidente de Ĉinio (tra Mezazio kaj orienta Eŭropo) nomas Ĉinion Kitaj. Jen kiamaniere okcidentuloj konis Ĉinion.

 

    La "kvar inventoj": paperfarado, presteniko, kompaso, pulvoestas vaste konataj de popoloj en la mondo. Tiel mi ne detale parolas pri tio.

 

    Ĉina Kulturo Morala --

 

    "Ŝanĝologio"

 

    Tio ĉi estas la plej antikva filosofio en Ĉinio, kaj ĝia plej frua penso de filosofia dialektiko. Ĝi estas konservita en la libro Yijing ('libro pri ŝanĝoj'), kie la plej grava kaj unika konceptoj estas yino (simboligita per du mallongaj strekoj - -) kaj yango (simboligita per unu longa streko —) en paro. Yino kaj yango estas rigarditaj kiel bazaj elementoj, kiuj naskas kaj formas ĉion en la mondo. Per diversaj kombinoj de yino kaj yango estiĝas sistemo de 64 guaoj, kiuj povas klarigi ĉiujn fenomenojn.

 

    Laŭlegende, la guaoj faritis frue en la barbara epoko de fiŝado kaj ĉasado (supozeble en orienta Ĉinio). La ekzistantaj 64 guaoj kaj ilia sinsekvo apartenas al la sistemo de ŝanĝologio en la Zhou-dinastio, kiu komenciĝis en la 11a jarcento antaŭkriste. La unua guao estas Qian-guao (yanga guao), kies klarigo diras: "La ĉielo iras energie; do la elituloj devas sin fortigi senĉese." La dua guao estas la kun-guao (yina guao), kies klarigo diras: "La tero estas glate ebena; do la elituloj devas porti kaj teni ĉion grandanime kun virtoj." La du sentencoj ambaŭ starigas por ni la plej altan principon de vivo kaj ago.

 

    Laŭ tiu ŝanĝologio ĉio estas ŝanĝebla. La rialto inter yino kaj yango devas esti bone tenita, alie povas okazi pluraj malordoj. La nekonataj filosofoj (eble de pluraj generacioj) konstruis sian pensosistemon kiel eksperientialisman filosofion, (aŭ teorion de enkorpiĝado, t.e. filosofion sur korpaj spertoj). Do, homo estas elememto de la naturo, kaj homaj agoj devas esti en bona harmonio kun naturo por atingi bonecon en vivo.

 

    Konfucio alte taksis la sistemon de ŝanĝologio. Dum siaj maljuaj jaroj li studis tion tiel pene, ke en la longdaŭra foliumado la libro estis rompita trifoje.

 

    Leibniz, en sia invento de la duuma sistemo por kalkulado, estis insprita de la duuma kontrasto de yino kaj yango. Do la duuma sistemo, kiun ni uzas en komputiloj nun, estas kombino de la saĝo de antikvaj ĉinoj kaj okcidentuloj!

 

    Laozismo

 

    La filosofo Laozio vivis en tempo koresponda al tiu de Sokratio. Li havis spekulativisman sistemon, kiu estas ankaŭ dialektika filosofio surbaze de eksperientialismo. Dao estas lia baza koncepto. Tio signifas 'vojon', t.e. 'leĝon, regulon'. Oni devas ĉiam agi laŭ dao. Kaj la lando povas esti bone registrita per dao. Eĉ militarto devas obei la leĝon de dao.

 

    La libro de Laozio havas nur 5 mil vortojn; tamen preskaŭ ĉiu frazo estas moto. La malfermaj frazoj iras: "Dao povas esti dirita; tamen la direbla dao ne estas la eterna dao. Vortoj povas esti nomitaj; tamen nomeblaj vortoj ne estas konstantaj vortoj." Do, oni ne povas klarigi daon per ordinaraj vortoj, por ne paroli pri ĝia malkovrado ĝisfunde! Mistera ekspliko (sed ankaŭ honesta konfeso) de lia filosofio!

 

    Lia filosofio parolas pri "granda figuro sen formo, granda sono sen soneco, kaj granda ilo sen farado". Ĝi ankaŭ proponas "utilecon de senutilecaĵo", tenadon de "kvieteco", "mildeco" kaj "malforteco", "mezemeco", "malruzeco" ktp. Ĝi alvokatas harmonian societon, en kiu ĉiu havas siajn kapablumadon kaj prizorgitadon sen mensogo kaj konflikto. Kvankam kun konservativismo, Laozismo estas teorio de naturalismo, fleksebla saĝo kaj idealismo.

 

    Konfucismo

 

    La centra ideo de konfucismo estas bonkoreco. Jen liaj famaj motoj: "Bonkorulo amas aliajn homojn.", "Tion, kion oni mem ne volas, oni ne donu al aliaj." (aŭ: "Ne donu al aliaj tion, kion vi mem ne volas.") Li formis sisteman penson de persona kultivado kaj sintenado, kaj de landa registrado. Ritoj kaj iliaj gvidideoj rolis kerne en la sistemo.

 

    Li estas la unua granda edukisto en nia lando. Li "lernadis sensate, instruadis senlace". La sistema scio de la filosofio, ritaro, historio, poezio ktp. estis transdonita de la aristokratoj al la ordinaraj popolanoj per lia dumviva edukado, kio havis rolon grandan kaj longan en la ĉina historio.

 

    Literaturo kaj artoj

 

    En literaturo kaj artoj ankaŭ troviĝis interfluoj inter Ĉinio kaj la okcidento. Hinda kaj mez-azia muzikoj, pentrartoj kaj dancartoj multe riĉigis ĉinajn klasikartojn. La supergramatika poezio kaj ideocentra pentrostilo (plus loĝejarto) de Ĉinio reen donis rimarkindajn inspirojn al la okcidentuloj.

 

    Supergramatika poezio

 

    La ĉina lingvo estas analiza lingvo, kies gramatiko estas tro fleksebla, kaj ĝenerale ne estas fleksiaj formoj morfologiaj esprimantaj fiksitajn gramatikajn sencojn. En poezio, pli multe ol en ĉiutaga lingvo, oni dependas de ideoj kaj sencoj en la komprenado de frazoj. Poezia lingvo sidas super gramatiko. Ekzemple:

 

登鹳雀楼

 

白日依山尽,黄河入海流。欲穷千里目,更上一层楼。

 

Suprenirinta la Turon

 

La blanka suno subiras apud la montoj; la Flava Rivero fluas al la maro.

 

Por etendi la okulojn tra mil mejloj, plu suprenirante alian etaĝon.

 

    Kiu volas etendi la okulojn? Ne klare. Eble la poeto mem. Kaj eble aliaj. Tamen li ne diras "Se vi volas etendi viajn okulojn", nek "Se oni volas etendi siajn okulojn". Kaj pli grave, la ideo de tiu ĉi poemo ne estas klara. Oni povas sugesti, ke la poeto volas diri: La pejzaĝo estas pompa kun bela suno, montoj kaj granda rivero; kaj la poeto volas ĝui pli multe da belaj scenoj tra vasta tero, kaj sekve li supreniras alian etaĝon. Tamen samtempe oni povas alimaniere sugesti, ke la poeto volas vere diri: La brila suno jam fariĝas blanka kaj pala, subiranta apud la montoj; kaj la Flava Rivero fluas for al la maro. Ĉio estas foriranta, same kiel mia juneco! Mi jam fariĝas pli kaj pli maljuna sen atingo kaj gloro. Do mi kaptu la tempon kaj, suprenirante alian etaĝon, etendu miajn okulojn por vidi pli multe da bela pejzaĝo, komfortigi mian koron kaj ĝui la restan vivon!

 

    Ni ĉinaj esperantistoj enkondukas novajn metrikajn formojn por riĉigi esprantan literaturon. Jen ĉineska poemeto kreita de mi:

 

    Kanti, kanti, 歌唱,歌唱,

 

    brile diamanti, 璀璨晶明浏亮。

 

    plene de animo 小词尽蕴灵思,

 

    per ĉineska rimo. 中华神韻妙奇。

 

    Miro, miro: 奇妙,奇妙,

 

    krio en sopiro. 满怀希望吟啸。

 

    Tiu, kiu konas ĉinan poezion, povas vidi, ke la temo estas Esperanta, sed la melodio estas ĉineska. Eĉ se vi ne konas ĉinan poezion, vi povus iom ĝui la belecon de tia mallonga poemeto ekzota.

 

    Ideocentra pentrostilo

 

    Tradicie, ĉinaj pentraĵoj estas ideocentraj en sia stilo. La ĉefa konsidero ne estas la kopiado de la vera aspekto de la estaĵo (homo, floro, birdo, monto, rivero, lago...), ne estas la simileco inter la bildo kaj la objekto. Se inter ili estas 'resembranco', la pentristo estas kontenta. En liaj okuloj kaj koro, simileco forma ne estas tiom grava kiel resembranco spirita. Do, pentristoj volas esprimi, en siaj pentraĵoj, siajn rektajn (tamen ne eldiratajn) impreson, senton kaj sentimentalecon, kaj idean asocion kaj aspiron. Ĉio tio multe rilatas al la menso de elituloj, aparte al homoj, kiuj loĝas en kamparo aŭ urbetoj for de la oficista vivo. La "poezia sido(kvazaŭ birdo)en vivo" estas efektivigita per tia stilo de pentrado. Por kompreni ĉinajn pentraĵojn, oni nepre memoru la sloganon: "Estas bildo en poemo, kaj poemo en bildo." Ne mirinde, ke oni ofte vidas en tiaj pentraĵoj trankvilan scenon kaj vivon, kvietajn arbojn kaj riveretojn, malproksimajn montojn kaj nubojn, liberajn trinkadon kaj ŝakludon, belajn kaj ĝentilajn virinojn, kuŝantajn cervojn, naturajn birdojn kaj florojn, ktp.

 

    Ankaŭ kaligrafio de sinogramoj estas arto. Inventitaj antaŭ 3-4 mil jaroj, sinogramoj (ofte nomitaj 'ĉinaj karakteroj'[termino longa sed ne akurata!]) estis plejparte ideogramoj konceptitaj, kies diversaj skribstiloj fariĝis sendependa arto unika en la monda skribsistemoj. Krom ĝia artista valoro, ĝi donis inspiron al Leibniz kaj aliaj pioniroj de artefaritaj internaciaj lingvoj, ke oni povus krei racialisman lingvoprojekton imitante sinogramojn. Tiaj projektoj ne sukcesis; kaj oni kritikas ilin tre multe. Tamen oni ne rimarkis, ke eĉ tiaj projektoj fakte faris fundamenton por la kresko de sukcesa projekto kiel Esperanto. Do, laŭ la opinio de s-ro P. Dasgupta, nuna prezidanto de UEA, oni rajtas sen granda troigo diri, ke Esperanto fakte estas varianto de la ĉina lingvo (ideogramsistemo)!

 

    La tradiciaj kulturaj komunikadoj inter Ĉinio kaj la okcidento estas pacaj interfluoj.

 

    Ĉinflanke, tio estis tute natura, ĉar ĝia ago konformis kun la tradicia filosofio ĉina. Tia interfluo ja fariĝas la plej grava sperto historia en la mondo. Hodiaŭ Ĉinio estas en la proceso de paca releviĝo kaj disvolviĝo. Ni nepre tenu firme la politikon de reformado enlanda kaj malfermado al la mondo por pli glora estonteco de nia lando.

 

    Ĉinaj esperantistoj volas unuiĝi kun alilandaj samideanoj por nia bela ideo de lingva egaleco kaj neŭtrala lingvo internacia celante plibonan interkomprenadon inter ĉiuj popoloj, pli plurkoloran kaj harmonian kulturon por la homaro kaj eternan pacon por nia komuna mondo.

 

    (La artikolo estas origine prelego farita en la 30a de julio 2012 en la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazigita en Hanojo, Vjetnamio. La aŭtoro estas profesoro de lingvistiko en Pekina Instruisto-Universitato kaj vicestro de Pekina Esperanto-Asocio.)

 

    *La prelego estas verkita de prof. Zhou Liuxi por la Ĉina Tago organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo en la 97-a Universala Kongreso

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio