Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
4 ĉinaj militobservantoj revenis de Sirio al la hejmlando
2012-08-29


4 ĉinaj militobservantoj revenas al la hejmlando. 

 

    La 19-an de aŭgusto, laŭ decido de la Unuiĝintaj Nacioj, la internacia kontrola grupo en Sirio finis sian 120-tagan taskon, kaj 4 ĉinaj militobservantoj revenis al la hejmlando en la 25-a.

 

    De la 21-a de aprilo, la Unuiĝintaj Nacioj aprobis kaj decidis sendi al Sirio la internacian kontrolan grupon konsistantan el 300 militobservantoj kaj kelkaj normalaj personoj por konservi la pacon en Sirio. Ĉinaj militobservantoj en danĝera situacio kuraĝe reagis kontraŭ defio. La pasio kaj moralo de tiuj soldatoj akiris aplaŭdon de la internacia kontrola grupo kaj kolegoj el aliaj landoj. Ĝenerala kazerno de la grupo diris, ke ĉinaj militobservantoj faris grandan kontribuon al la kontrola grupo.

 

    La ĉina flanko esprimis, ke kiel permanenta membro de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio kontinue partoprenos en packonserva aktivado de la Unuiĝintaj Nacioj por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la Unuiĝintaj Nacioj kaj por fari kontribuon al la monda paco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio