Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina ŝipo Haixun-31 unuafoje vizitos Usonon
2012-08-27

 
La ŝipo Haixun-31 veturonta de Ŝanhajo

 

    La 25-an de aŭgusto, invitite de la Marborda Gardantaro de Usono, la ĉina ŝipo Haixun-31 de la Mara Sekureca Administracio sub la Ministerio de Trafiko de Ĉinio ekveturis de Ŝanhajo al Havajo de Usono.

 

    Tio estas la unua fojo por la oficial-afera ŝipo de Ĉinio viziti Usonon kaj navigadi portante helikopteron. La ĉi-foja vizito utilos al fortigo de interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en la kampo de speciala teknologio pri mara administrado kaj al antaŭenpuŝo de konstruado de interŝanĝa sistemo de la dulandaj departementoj por mara administrado.

 

    La ŝipo veturos tra la Orienta Maro de Ĉinio, la markolo Ôsumi de Japanio kaj transpasos pli ol duonon da Pacifiko. Ĝi atingos Havajon en la 4-a de septembro post veturado de 4.4 mil marmejloj. Laŭ la plano la ŝipo finos sian viziton en Havajo la 10-an de septembro kaj revenos al Zhuhai de Ĉinio.

 

    Dum la restado en Havajo la ĉina delegacio faros kunlaboron kaj interŝanĝon pri la mara administrado, komuna surmara serĉado kaj savado, trafika sekureco kaj kunordigo de savado post katastrofo kun la Marborda Gardantaro de Usono. La delegacio faros ankaŭ ekzercadon pri surmara serĉado kaj savado kaj okazigos la malferman tagon de la Mara Sekureca Administracio de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio