Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vojaĝo en Eŭropo per Esperanto (I)
2012-08-23

de HAN ZUWU

 

    En majo de la kuranta jaro, laŭ la invito de la urbestro de Herzberg am Harz, Germanio, la Germana Esperanta Fervojista Asocio kaj la Pola Esperanto-Asocio, mi kaj respondeculoj el la Tianjin-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio kaj tiuj el la Tianjin-a Esperanto-Asocio kune vizitis la urbon Herzberg -- la Esperanto-urbon en Germanio, kaj partoprenis en la 64-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso.

 

    La urbo estis nomita per Esperanto-urbo en la jaro 2006, tio estas la unua urbo nomita per Esperanto en la mondo. Antaŭ la inaŭguro de la kongreso, ni faris viziton al la urboj Hanovro, Gottingen, Munkeno kaj Berlino de Germanio, la urboj La Chaux-de-Fonds, Lucerno kaj Berno de Svislando, al Lodz, la ĝemela urbo de Tianjin, kaj al aliaj pollandaj urboj inkl. de Varsovio kaj Krakovo.

 

    Mi multe rikoltis de la vojaĝo kaj min profunde impresis la jenaj tri punktoj:

 

    Unue, ĉiuj aktivadoj en kiuj ni partoprenis estis la Esperantaj, kiaj la internacia fervojista kongreso kaj la vizitoj al aliaj landoj; due, al nia vojaĝo en diversaj lokoj grandajn subtenon kaj helpon donis lokaj Esperantaj organizoj. Dank' al iliaj afablaj akcepto kaj prizorgo, nia vojaĝo bonorde iris sen malfacilo; kaj trie, dum la tuta vojaĝo ni uzis nur la lingvon Esperanto. Kaj ankoraŭfoje mi spertis la praktikecon de Esperanto kaj la rolon de la lingvo en vasta interŝanĝo internacia.

 

    Brila kaj fruktodona Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso

 

    La ĉi-jara Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso inaŭguriĝis enHerzberg am Harz -- la Esperanto-urbo-- antaŭtagmeze de la 20-a de majo. Pli ol 150 esperantistoj el 21 landoj tie renkontiĝis kun ĝojo por kune diskuti pri la internacia fervojista E-movado.

 


Partoprenantoj de la 64-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 


 

    La kongreso estis komencita per la recitado de la poemo La Vojo far de junaj knabinoj. S-ro urbestro Walter Gerhard faris paroladon en la lingvoj germana kaj Esperanta. En la nomo de la urba parlamento kaj tiu de la registaro li adresis al ĉiuj kongresanoj saluton la plej sinceran kaj en la nomo de la urbestro li kun granda ĝojo bonvenigis pli ol 150 gastojn el pli ol 20 landoj al la urbo Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo. Li diris ankaŭ, ke la fervojo estas grava elemento por la popola vivo. Dank' al s-ro Joachim Giessner, antaŭa prezidanto de la federacio, la urbo Herzberg am Harz povis esti nomita per la Esperanto-urbo. Al Esperanto ŝuldas la urbo Herzberg am Harz sian hodiaŭan prosperon. Li kore dankis al la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj pro ĝia decido okazigi la 64-an Internacian Fervojistan Esperanto-Kongreson en la urbo Herzberg am Harz. La tuta kongreso varme aplaŭdis por la urbestro pro lia bela parolado en Esperanto. 

 


Parolas s-ro urbestro Walter Gerhard. 


 

    S-ino Rodica Todor, prezidanto de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, diris en sia salutparolo al la kongreso, ke la ĉi-foja Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazis en la urbo Herzberg am Harz -- la unua Esperanto-urbo en la mondo, tio portis gravan signifon. S-ro urbestro Walter Gerhard de Herzberg am Harz mem scipovas paroli en Esperanto, kaj ludas pozitivan rolon en la organiza laboro por la ĉi-foja kongreso. La internacia Esperanta kurso por fervojistoj, unu el la kongresaj programeroj estis kune orgazinita de du internaciaj organizoj, t. e. la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj kaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiuj tre efike kunlaboras. Tio estas la fojo por fervojistoj en la historio de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj kaj en tiu de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso. S-ino Rodica Todor diris ankaŭ, ke la kongreso devas danki ankaŭ al s-ro Joachim Giessner, pioniro de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj kaj ĝia unua honora prezidanto, kiu loĝis kaj laboris en la urbo Herzberg am Harz, kaj tie instruis la lingvon Esperanto. 

 


La aŭtoro donacas al la kongreso ĉinstilan pentraĵon en la nomo de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio. 


 

    Ankaŭ mi salutis la kongreson en la nomo de prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio. Poste, mi donacis al la kongreso ĉinstilan pentraĵon multe aplaŭdatan de kongresanoj. 

 

    Al la kongreso salutmesaĝon adresis ankaŭ la Universala Esperanto-Asocio, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Internacia Federacio de Artaj kaj Intelektaj Fervojistoj, Germana Esperanto-Asocio, fervoja departemento de Germanio, Esperanto-kultura Centro Herzberg kaj aliaj unitoj.

 


Parado de diverslandaj kongresanoj kun sia nacia flago en la vico laŭ la alfabeta ordo de Esperanto 


 

    Post la inaŭguro de la kongreso, la partoprenantoj kune fotiĝis, kaj faris rondiradon por paradi fervojistajn uniformojn de diversaj landoj. La Esperanta flago iris en la fronto, sekvis la militista orkestro kaj diverslandaj kongresanoj kun sia nacia flago en la vico laŭ la alfabeta ordo de Esperanto. Tion aplaŭdis kaj hurais loĝantoj ambaŭflanke de la strato. La parada homfluo haltis sur la placo antaŭ la fervoja stacidomo Herzberg, kie ili okazigis la malferma ceremonio por la monumento de la Esperanta Placo kaj tiu por la strato Joachim Giessner, memore al pioniro de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj kaj ĝia unua honora prezidanto s-ro Joachim Giessner. Post mallonga salutparolo farita de s-ro urbestro Walter Gerhard, la orkestro de la urbo Hanovro prezentis famajn diverslandajn muzikojn por la gratulado al la du eventoj. 

 

    La ĉi-foja kongreso estis enhavoriĉa, inkl. de la interna renkontiĝo de membroj de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, ties plena kunsido, la komitata kunveno pri profesia terminologio, la prediko de akademia tezo fervojfaka, la prezentado de la Franca Fervojista Esperanto-Asocio, kiu gastigos la 65-an Internacian Fervojistan Esperanto-Kongreson en Francio, la aŭkcio de Esperantaj libroj, la interŝanĝo de informoj pri konstruado de fervojoj en diversaj landoj, diversspecaj vesperoj kaj ekskursoj kaj tiel plu.

 

    En la kongreso estis anoncitaj la gastigantoj de la venontaj kongresoj: la 65-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en la jaro 2013 estos gastigita en Francio, la 66-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en la jaro 2014 -- en Hispanio kaj la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en la jaro 2015 -- en Ĉinio.

 

    Post la anonco multaj amikoj el diversaj landoj sinsekve esprimis gratulon al ni, kaj promesis veni al Ĉinio por partopreni en la kongreso. Por la ĉinaj fervojistaj esperantistoj kaj aliaj samideanoj de la lando tiu ĉi tasko estas peniga kaj la misio -- glora. Tio estas la duafoja gastigo de la kongreso post la 58-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazinta en Ŝanhajo de Ĉinio en la jaro 2006. Mi kredas, ke la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en la jaro 2015 estos same sukcesa kaj brila kiel la 58-a en la jaro 2006.

 

    La Esperanto-urbo Herzberg de Germanio

 


Simbolo de la Esperanto-urbo 


 

    La urbo Herzberg am Harz kun la areo de 71.88 kvadrataj kilometroj sidas ĉe la suda piedo de la Harco, montaro en la Malsupra Saksio de Germanio. En la urbo vivas 140.16 mil loĝantoj laŭ la statistiko farita en la 31-a de decembro 2009. Je 32 kilometroj sudokcidente de la urbo Herzberg am Harztroviĝas la urbo Gottingen kaj je 90 kilometroj nordokcidente de ĝi -- la urbo Hanovro. Sur la monto en la centro de la urbo alte staras la antikva kastelo konstruita en la komenco de la 12-a jarcento kaj nun servanta kiel muzeo. 

 

    En la 11-a de julio 2006 la kvar partioj en la parlamento de la urbo Herzberg am Harz unuanime decidis per voĉdonado: nomi la urbon Herzberg am Harz per la Esperanto-Urbo. Ekde tiam la urbo Herzberg am Harz fariĝis la unua Esperanto-Urbo en la mondo. Post tio, s-ro urbestro Walter Gerhard ricevis kelkajn centojn da gratulaj leteroj el diversaj lokoj de la mondo.

 

    Posttagmeze de la 19-a de majo trajno lente eniris en la stacidomon Herzberg. Ĵus elvagoniĝinte, mi tuj vidis la bovenan sloganon, sur kiu legiĝas la jenaj vortoj:

 

    "Die Esperanto-Stadt

 

    La Esperanto-urbo

 

    Willkomen! -- Bonenon!"

 

    Sur la alia tabulo estas skribitaj jenaj vortoj:

 

    "ESPERANTO

 

    Internationale Sprache

 

    www.esperantolde"

 

    "Ni estas partneroj"

 

    Je tio, mi tuj plonĝis en densan atmosferon de Esperantujo. LKK-anoj gvidis nin al la speciala veturilo kaj kondukis nin rekte al la akceptejo de la kongreso en la hotelo Artemis.

 


La busto de Zamenhof el blanka marmoro en la urbo Herzberg am Harz estis farita de ĉina artisto. 


 

    En la centro de la urbo Herzberg am Harz okulfrapas la verdstela flago pendanta de sur la muro de la sidejo de la urba registaro. Krome, la tieaj vojindikiloj ĉiuj estas skribitaj en du lingvoj: germana kaj Esperanta. La busto de Zamenhof el blanka marmoro en la urbo Herzberg am Harz estis inaŭgurita en la 15-a de decembro 2009, memore al la 150-a datreveno de la naskiĝtago de L. L. Zamenhof. Germana amiko montris al ni la vortojn en la ĉina lingvo flanke de la busto kaj eksplikis al ni, ke la busto estis farita de ĉina artisto. 

 

    En la urbo Herzberg am Harz estas supera mezlernejo, en kiu funkcias Esperanta kurso, kiun gvidas s-ino Zsofia Korody el la Interkultura Centro Herzberg. Instruistoj kaj lernantoj de tiu ĉi lernejo ofte akceptas esperantistojn el diversaj landoj.

 

    La E-movado en la urbo Herzberg am Harz komenciĝis en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento per la ekinstruado de la neŭtrala pontlingvo far de s-ro Joachim Giessner, kiu servis dum 46 jaroj kiel prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio kaj dum 22 jaroj kiel prezidanto de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj. Li Esperantigis ĉ. 400 kantojn.

 

    Internacie, la Interkultura Centro Herzberg funkcias kiel eduka kaj kultura filio de la Germana Esperanta Fervojista Asocio kaj kiel eduka centro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Tie ofte okazas tutjare Esperantaj kursoj, seminarioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperantaj agadoj. Pro tio, Herzberg estas la trejna centro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La centro sukcesis ankaŭ en la praktiko de Esperanto. Kaj estas ĝemelaj urboj Herzberg am Harz kaj Góra de Pollando. En aprilo de 2005 la du urbestroj atingis la komunan konon pri "kiel uzi Esperanton kiel neŭtralan pontlingvon". La Esperanta kurso estas deviga en la lernejoj de la du urboj. En aŭgusto de 2006 okazis en Herzberg am Harz la unua renkontiĝo de lernantoj de la du urboj. Post tio ĉiusomere okazis simila renkontiĝo internacia laŭplane.

 

    La urbo Herzberg am Harz estas bona ekzemplo en Esperantujo. Tie staras vojindikiloj en la lingvoj germana kaj Esperanta, esperantistoj uzas Esperantan manĝkarton kaj ĝuas favoran traktadon en multaj flankoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio