Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La unuaj aŭtoj de Ĉinio" alfrontas defion
2012-08-22

de YANG XIAOLIN kaj ZHANG YAN

 

    La aŭtoj de la marko Hongqi (ruĝa flago) estis fame konataj en Ĉinio kiel specialaj aŭtoj de ĉinaj altrangaj ŝtatoficistoj. Pro tio oni nomis ilin "la unuaj aŭtoj de Ĉinio".

 

    En la lasta tagdeko de aprilo 2012 oni lanĉis la altklasan aŭto-modelon de la serio Hongqi H7 en la Pekina Internacia Aŭtomobila Ekspozicio 2012. Tio signifas, ke la "unuaj aŭtoj de Ĉinio" refoje aperis en la historia scenejo de la lando.

 

    Naskiĝo kaj malapero de la aŭtoj Hongqi

 


Aŭto-modelo HQ-CA72 

 

    En aŭgusto de 1958, la Unua Aŭtomobila Fabriko de Ĉinio produktis la unuan aŭto-modelon Hongqi reference al la aŭto-modelo CHRYSLER-1955 por celebri la 10-jaran datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La aŭto-modelo kun masiva kaj samtempe eleganta formo havis fronton de ventumila formo kaj vostolampon kun formo de la ĉina antikva palaca lanterno. La sunfloro kiel ornamaĵo en la mezo de ĝia direktilo kaj la marko en ĝia vosto estis faritaj el pura oro. La interno de la aŭto estis beligita per klozoneaĵoj, lakaĵoj kaj silkaĵoj. La aŭto uzis v-tipan kaj ok-cilindran likvo-malvarmigan motoron kun internacia avangarda nivelo. En la 1-a de oktobro 1959 10 novaj aŭtoj de la marko Hongqi CA72 veturis tra la placo Tian'anmen, kiam okazis tie parado por celebri la 10-jaran datrevenon de la fondiĝo de la nova Ĉinio.

 

    De la 1960-aj jaroj la produkta teknologio de la aŭtoj de la marko Hongqi pli kaj pli perfektiĝis, tamen ĝia produktokvanto estis tre limigita, ĉar la aŭtoj estis difinitaj nur kiel specialaj aŭtoj por ĉinaj altrangaj ŝtatoficistoj kaj alilandaj gastoj.

 

    En la jaro 1980 oni ĉesis produkti aŭtojn de la marko Hongqi pro iliaj grandaj benzinkonsumo kaj produktokosto, kaj malgranda produktokvanto. Sed en la pasintaj 30 jaroj la Unua Aŭtomobila Fabriko de Ĉinio ĉiam klopodis restarigi la markon Hongqi kaj tiucele investis entute eĉ 10 miliardojn da juanoj.

 

    En la jaro 1992 la Unua Aŭtomobila Fabriko de Ĉinio ekhavis novan nomon la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio, kaj komencis produkti aŭtojn Hongqi por ordinaraj ofica kaj privata uzoj.

 


Aŭto-modelo HQ-CA7460 

 

    En la postaj kelkaj jaroj sinsekve naskiĝis la aŭtoj Hongqi-CA7220AE kaj Hongqi-Shijixing. Intertempe la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio produktis kunlabore kun la usona kompanio Ford la novan modelon Hongqi-CA7460. Dank' al tio la jara vendokvanto de la aŭtoj de la marko Hongqi atingis 30 mil. Sed poste pro teknologiaj kialoj la modeloj Hongqi-CA7220AE kaj Hongqi-Shijixing malaperis en la merkato de Ĉinio.

 

    En la jaro 2006 la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio faris luksan kaj altklasan aŭto-modelon HQ3. La grupo fondis en Pekino sian kompanion por vendi la aŭtojn kaj starigis pli ol 70 agentejojn en Ĉinio. En 2008, malpli ol du jarojn poste, la kompanio ne plu funkciis pro tre malgranda vendokvanto de la aŭtoj.

 

    La aŭto H7

 

 
Aŭto-modelo HQE uzata en la 1-a de oktobro (Nacia Tago) en 2009

 

    En la 1-a de oktobro 2009 la novtipa modelo HQE, sur kiu la ĉina ŝtatestro faris revuon sur la placo Tian'anmen, altiris atenton de homoj. La aŭto kun masiva aspekto longas je 6.4 metroj kaj altas je 1.72 metroj. Ĝi estis farita de Ĉinio kaj estis en vico de la plej luksaj aŭtoj en la mondo.

 

    En la Pekina Aŭtomobila Ekspozicio 2010 Xu Jianyi, prezidanto de la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio, diris, ke la grupo prenos relanĉon de la aŭtoj de la marko Hongqi kiel sian ĉefan projekton.

 

    La apero de la altklasa aŭto H7 en la Pekina Aŭtomobila Ekspozicio 2012 signifas releviĝon de la aŭtoj Hongqi.

 

    Laŭ informo de la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio, la aŭto H7 estos ekipita per la motoro V6 kun gasoellas-kvanto de 2.0, 2.5 kaj 3.0 litroj respektive kaj dual-kluĉila rapidŝanĝilo produktita de la grupo.

 

    Laŭ konigo la aŭto H7 estos muntita en oktobro de 2012 kaj eniros en la merkaton en 2013. La aŭto kun gasoellas-kvanto de 3.0 litroj kostos je ĉirkaŭ 350 mil juanoj kaj tiu kun gasoellas-kvanto de 2.0 litroj kostos malpli ol 250 mil juanojn.

 

    Perspektivo de la aŭtoj Hongqi

 


Aŭto-modelo H7 

 

    Personoj el la industriaj rondoj opinias, ke la aŭto H7 havos bonan perspektivon, ĉar la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio rimarkinde fortiĝis en la kapitalo kaj en esplora kaj produkta kapablo, kompare kun sia stato en la 1990-aj jaroj kaj tiu en la jaro 2006. En la lastaj 5 jaroj la vendsumo de la aŭtoj produktitaj de la Unua Aŭtomobila Grupo de Ĉinio ĉiujare renovigis sian historian rekordon. En 2011 ĝia vendo-enspezo atingis 346.4 miliardojn da juanoj, kreskante je 26.6% kompare kun tiu en 2010. La akcio de la grupo enborsiĝis en la lasta majo kaj ĝia valorpapero estos unuafoje publike emisiota en la kuranta jaro. Tio utilos por la releviĝo de la aŭto Hongqi. Krom tio la aŭtoj Hongqi havos tre grandan potencialan forton en ofica kaj privata uzoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio