Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dao De Jing de Laŭzi -- Mistero el la Misteroj
2012-08-20

 

de MAO ZIFU

 

 


 

    Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp. en popularaj nacilingvoj eltroveblas en la elektronika interreto aŭ ĉe paperaj bibliotekoj. Bedaŭrinde tamen, kiel ĉino, naskiĝinta kaj vivanta ĉiam en Ĉinio, mi, netroklera kaj netromalsaĝa, ne sciis kiel respondi esperante demandojn pri frazoj el Dao De Jing elmetitajn de hispana klerulo, kaj mi ne kapablis juĝi ĉu ĝustaj aŭ trafaj estas tiuj ĉapitroj el la germana versio esperantigitaj de klerulo en Germanio, kiuj aperis en lia blogo ĉe Ipernitio (Ipernity).

 

    Ne nur mi, mi pensas, sed ankaŭ... Nun mi ne plu povas trovi nenian lokon por kaŝi min pro la honto; min savis s-ro Wang Chongfang, kiu esperantigis la libron Dao De Jing de Laŭzi kaj en la enkonduko li konsole rimarkigas: "Tute sen troigo oni povas diri, ke el ĉiuj ĉinaj klasikaĵoj Dao De Jing de Laŭzi estas la plej malfacile legebla, ĉar, unuflanke, ĝi pritraktas tre profundajn filozofiajn problemojn kaj, aliflanke, ĝi estas skribita en stilo tre lakona kaj eĉ ambigua, kaj tial ĝi de ĉiam estas hermetika por ordinaraj legantoj kaj eĉ por nefakaj kleruloj, se ili ne konsultas fidindajn vortarojn kaj diversajn eldonojn de tiu ĉi verko kun sufiĉaj kompetentaj notoj kaj komentarioj." (p.56)

 

    Kia do estas la libro Dao De Jing de Laŭzi en la du lingvoj Esperanto kaj la ĉina far Wang Chongfang? Antaŭ ĉio ni vidu la grandiozan liston entenatan en la enkonduko tuj post la antaŭparolo:

 

    Kiu Estis Laŭzi, la Aŭtoro de la Libro?

 

    La Taŭo — la Kerno de la Filozofio de Laŭzi

 

    La Taŭo kiel la Origino de Ĉiuj Estaĵoj en la Universo

 

    La Ĉefaj Ecoj de la Taŭo

 

    Kelkaj Aliaj Nomoj de la Taŭo

 

    La Virto — la Manifestiĝo de la Taŭo en la Objektiva Mondo

 

    La "Senagado"

 

    La Dialektika Penso en Dao De Jing de Laŭzi

 

    La Taŭo kaj la Moderna Civilizacio

 

    La Vojo al la Eterneco

 

    La Fremdlingvaj Tradukoj de Dao De Jing de Laŭzi

 

    Pri Tiu Ĉi Traduko Esperanta

 

    Danke al tiu ĉi enkonduko, ni legantoj ne nur povas detale kompreni Laŭzi-n kaj ties ismon kaj influon sed ankaŭ bone scias kial kaj kiel legi la libron laŭ niaj sociaj roloj kaj propraj plaĉoj. La tradukinto konsile indikas:

 

    La filozofoj rigardas la libron kiel filozofian klasikaĵon, el kiu ili povas ĉerpi senfinan saĝecon.

 

    La registoj studas la libron el la angulo de la arto de regado kaj lernas el ĝi la arton de la regado.

 

    La militistoj pensas, ke la unua parto de la libro estas teorie la ĝeneraligo de primilitaj pensoj. La dua parto rekte pritraktas militajn strategion kaj taktikojn...

 

    La taŭisma religio, kiu estas indiĝena religio de Ĉinio, adoras Laŭzi, la aŭtoron de tiu ĉi libro, kiel sian fondinton kaj rigardas la libron kiel sian fundamentan sanktan skribon...

 

    La praktikantoj de sanokonservado aŭ spirekzercado opinias, ke la libro pritraktas la manieron, kiel oni povas konservi sian sanon aŭ siajn vitalajn fortojn per evito de konflikto kun la neŝanĝeblaj leĝoj de la naturo aŭ per spirekzercoj.

 

    La ĉinmedicinaj kuracistoj rigardas la teorion de Laŭzi pri la Taŭo kiel la ĉefan teorian bazon de la tradicia ĉina medicino...

 

    Multaj beletristoj, precipe poetoj, ĉerpis inspirojn el tiu ĉi libro kaj verkis brilajn literaturajn verkojn...

 

    La ordinaruloj vidas kun granda admiro en la libro misterojn sur misteroj. (eltirita el p.1 - 2)

 

    Ni esperantistoj estas plej feliĉaj, ĉar por faciligi al la legantoj la komprenon, la tradukinto s-ro Wang metis resumeton supre de la traduko de la teksto de ĉiu ĉapitro kaj multajn notojn pri malfacilaj komprenaĵoj, kaj malsupre de la teksto, post la notoj, li aldonis komenton de si mem verkitan al ĉiu ĉapitro. Tiu ĉi traduko liveras al ni sufiĉajn materialojn kaj informojn por ke ni komprenu la sukon de Dao De Jing komplete kaj sendepende.

 

    Eble iuj ĉuas: la traduko de Wang estas kredinda? Kiu, kio, kie kaj kia estas Wang Chongfang? Por ricevi solvojn, vizitu http://eo.wikipedia.org/wiki/Wang_Chongfang. Jen la ĉefa informo:

 

    WANG Chongfang (1936 - ), estas ĉina emerita instruisto de la angla en la urbo Zhenjiang, provinco Jiangsu, Esperanto-tradukisto kaj la nuntempe plej grava ĉina Esperanto-vortaristo.

 

    Wang studis la ĉinan lingvon en supera lernejo kaj fariĝis anglalingva mezlerneja instruisto. Li krome lernis la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete scias la latinan.

 

    Kiel 17-jarulo Wang aŭtodidakte eklernis Esperanton meze de la 1950-aj jaroj kaj baldaŭ komencis korespondadon kun eksterlandanoj. Liaj unuaj malgrandaj verketoj aperis en eksterlandaj gazetoj kaj kiel modelo lia poemo troviĝas en Parnasa Gvidlibro . Jam frue li notis "utilajn vortojn kaj vivajn, pitoreskajn esprimojn", renkontitajn dum sia abunda legado, sur privata sliparo kaj klasis kaj aranĝis ilin laŭorde kiel suplemento de Plena Vortaro de Esperanto poste de Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

 

    En la 1980-jaroj Wang estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de Zhang Hongfan, traduko de la vorto-trezoro de PIV al la ĉina, aperinta en 1987 (1035 p.).

 

    Samtempe li ekagis kiel tradukisto el la ĉina kaj angla al Esperanto: En 1989 aperis la biografio "Profilo de Zhou Enlai" (el la angla), en 1994 "Ĉina ceramiko" kaj en 1996 "Analektoj de Konfuceo" (ambaŭ el la ĉina), krome la romano "Kamelo Ŝjangzi".

 

    De 1993 Wang kompilis la ĝis nun plej ampleksan grandan vortaron ĉina-esperantan (GĈEV), komence sur slipoj, poste per komputilo. Ĝi eldoniĝis fine de 2007 de Ĉina Esperanto-Eldonejo. Kun preskaŭ 100.000 artikoloj sur 1246 paĝoj ĝi estas unu el la plej grandaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto iam ajn aperinta. (revizie citita el vikipedio)

 

    Lastatempe li finkompilis la grandan vortaron esperanta-ĉinan, kiu entenas ĉiujn kapvortojn de NPIV, sendube estas ankaŭ ĝis nun plej ampleksa. Ĝi estos baldaŭ eldonita de la Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio.

 

    Probable liaj penado kaj fruktoj ankoraŭ ne povas pruvi, ke la esperantigo de Dao De Jing estas norma kaj senprecedenca. La normecon kaj senprecedencecon ni ne povas pruvi filozofie aŭ matematike; sen lego kaj komparado, kia ajn pruvo estas nefidebla. Do ni legu la kernan parton de la unua ĉapitro en Esperanto:

 

    La Taŭo esprimebla ne estas la Taŭo eterna;

 

    La nomo donebla ne estas la nomo adekvata.

 

    La neekzisto estas la origino de la Ĉielo kaj la Tero;

 

    La ekzisto estas la Patrino de la miriadoj da estaĵoj.

 

    Tial, la esenco de la Taŭo estas ĉiam komprenebla per sia senformeco,

 

    Kaj la manifestiĝoj de la Taŭo estas ĉiam percepteblaj per sia formo.

 

    Tiuj ĉi du havas la saman originon sed malsamajn nomojn.

 

    Ili ambaŭ povas esti nomataj mistero,

 

    Mistero el la misteroj, la pordo de ĉiuj mirindaĵoj. (p. 61)

 

    Rigardu, ĉiuj vortoj kaj frazoj estas facile kompreneblaj en leksiko kaj gramatiko. La lingvo de s-o Wang similas al tiu (ĉiam emfazita) de Claude Piron – trafa, konciza, norma sed nek banala nek precioza. Ĉu ĝuste tiel, nur kiel en iuj alilingvaj tradukoj prezentiĝas la teksto nuda sen resumeto, notoj kaj komento aŭ klarigo, la legantoj povas vere scii la signifon de ĉiu frazo kaj de la tuta ĉapitro? Kio estas Taŭo, neekzisto, ekzisto, pordo...? Kion Laŭzi celas per tiuj verseskaĵoj kaj kion el ili ni povas ĉerpi? Ĉio klariĝos kiam ni vidos la panoramon de la unua ĉapitro en Esperanto sur p.61- 62. Jen la du paĝoj kopiitaj el la libro (mi esperas ke la kopirajto ne estos atencita – en kopio sed ne en teksto rekte citita, kaj ke tiamaniere la legantoj povos ricevi impreson vervan pri la traduko delikata ne nur en la enhavo sed ankaŭ en la kompostado.) :

 



   




 

    Foliuminte plurajn versiojn en la angla, paperajn kaj elektronikajn, mi ne trovis kiu el ili superas la tradukon de s-ro Wang en la formo, strukturo, facileco de legado, riĉeco de la enhavo, sendependeco de la materialoj, ktp. kpt. Ĉu troviĝas pli bonaj versioj en aliaj lingvoj? La trovo estas ekspektinda. Por disvastigi la ĉinan brilan kulturon, ni kaj certe s-ro Wang esperas ke multaj versioj defios kaj superos tiun de s-ro Wang.

 

    Aparte por tiuj kiuj scias la ĉinan: en ĉinlingvo, la kerna parto de ĉiu ĉapitro konsistas el du pecoj – la originalo kaj la traduko en la nuntempa hanlingvo. Tio faras tre oportune ke oni legu la tekston komparante la esperantan, la originalan kaj la nuntempan. Kompreneble neesperantistoj, sciantaj nur la ĉinan, povas legi tiun ĉi libron.

 

    Mi kredas ke la libro mem parolas pli laŭte ol mia recenzo kaj la legantoj havas pli akrajn okulojn kaj buŝon.

 

    La libro kun 419 paĝoj kaj formato de 14 x 21cm mendeblas ĉe la redakcio de El Popola Ĉinio:

 

    Telefono: +86-10-68996180; 68995930

 

    Retpoŝto: elpc@vip.163.com

 

    Adr. El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio

 

    Prezo: € 38

 

    Afranko: Trione de la sumo

 

Redaktoro: Chen Ji

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio