Keliya-anoj en la dezerto | |||||||||||||
2012-08-16 | |||||||||||||
de CHEN YAQIANG
En la jaro 2008 kiam mi partoprenis en iu turisma fotado, mi unuafoje venis al Yutian-gubernio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. Yutian situas en la sudokcidenta parto de Xinjiang, en ĝia suda regiono estas Kunlun-montaro kaj en la norda estas granda dezerto Takelamagan, la plej granda dezerto en Ĉinio. Mi celis viziti la vilaĝon Daliyabuyi kiu estas malsupre de la rivero Keliya. En la ujgura lingvo, Daliyabuyi signifas "loĝi ĉe la rivero". La vilaĝo sin kaŝas en dezerto kun malmultaj homoj. Sed dum multaj jaroj, arkeologoj el diversaj landoj trovis tie grandnombrajn antikvaĵojn, kaj tio faris la izolitan vilaĝeton misterplena.
Keliya-anoj apartenas al ujguroj. Ili transloĝiĝis ĉi tien antaŭ pli ol 400 jaroj. En la vilaĝo, ĉirkaŭ ĉiu domo kreskas diversformfoliaj poploj, ĉiu familio paŝtas kaprojn. La vilaĝanoj estas mense naivaj kaj karaktere bravaj, ne havas ĉagrenon, nek avidecon. Ili kredas je islamo. Kiam okazas gravaj aferoj pri geedziĝo kaj funebro, al la ceremonioj venas ĉiuj el malproksimaj lokoj. Ili ne fumas, ne drinkas, vivas honestan kaj simplan vivon, formante sian apartan spiritan ĝardenon kaj konservante sian apartan religian kredon.
Mi multfoje veturis al Daliyabuyi. Dum la tagoj pasigitaj en tiu loko, mi plenenergie klopodis montri per fotoj la originalan vivon de keliya-anoj kaj mian estimon al ili. Nun mi prezentu miajn fotojn kun espero, ke pli kaj pli multe da homoj sciu kaj atentu la vivon de la keliya-anoj kaj ilian futuron.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng |