Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Turkio subskribis interkonsenton pri metroaj lokomotivoj
2012-08-15


En la subskriba ceremonio 

 

    La 13-an de aŭgusto subskribis interkonsenton la Akcia Limigita Korporacio de Ĉina Suda Lokomotivo kaj Fervojo kun la Ĝenerala Konsilio de Turka Fervoja, Havena kaj Flughavena Konstruado en Ankaro, ĉefurbo de Turkio. La interkonsento kun la temo pri la projekto de metroaj lokomotivoj je 391,2 milionoj da usonaj dolaroj estas la plej granda mendilo fare de Eŭropo kun Ĉinio en la rondo de lokomotiva produktado, kaj por Ĉinio tio estas la unua fojo eksporti la teknologion pri la produkto de la metroaj lokomotivoj al eŭropa lando.

 

    Zheng Changhong, ĝenerala direktoro de la Akcia Limigita Korporacio de Ĉina Suda Lokomotivo kaj Fervojo, diris en intervjuo, ke la produktaĵoj de la korporacio jam estis eksportitaj al pli ol 60 landoj kaj regionoj. La 324 metroaj lokomotivoj en la menciita interkonsento kostas 400 milionojn da usonaj dolaroj. Kaj la ĉina korporacio ĝustatempe liveros la produktaĵojn kaj helpe konstruos la lokan fabrikon en Turkio laŭ la interkonsento.

 

    La Akcia Limigita Korporacio de Ĉina Suda Lokomotivo kaj Fervojo eniĝis en la turkan merkaton en la jaro 2009 kaj akceptis la mendilon fare de la urbo Izmir je 350 milionoj da juanoj. La eksporta sumo de la korporacio jam superis 500 milionojn da usonaj dolaroj en la unua duono de la kuranta jaro. Tia sukceso estas la plej granda en la sama industrio de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio