Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La lokomotivo produktita de Ĉinio "veturos" al Eŭropo
2012-08-13


Enŝipiĝas la altklasa lokomotivo. 

 

    La 11-a de aŭgusto la ruĝpurpura lokomotivo produktita de la Limigita Kompanio Pekina "Sepa Tago de Februaro" de la Fervojaj Ekipaĵoj por Transportado sukcese enŝipiĝis en la Haveno Tianjin, Ĉinio.

 

    La lokomotivo ŝipe veturos al Estonio, nordorienta eŭropa lando. Ĝi estas fervoja lokomotivo la plej altklasa en la nuna mondo produktita de ĉina kompanio kaj unuafoje transportita al Eŭropo. La ĉinoj desegnis kaj produktis la lokomotivon laŭ la plej monde striktaj normoj eŭropaj kaj rusaj. Dum la tuta produktado la franca testa kompanio BV (Bureau Veritas) faris kontroladon kaj taksadon laŭ la menciitaj normoj en ĉiuj flankoj inkluzive de desegnado, materiala aĉetado, proviantaj decido kaj produktaj eksperimentoj enlandaj kaj eksterlandaj. Laŭ la interkonsento la ĉina kompanio devas doni 16 lokomotivojn kun la tipo DF7G-E en du grupoj al Estonio en la jaroj kuranta kaj venonta.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio