Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝo en Sanya
2012-08-10

de DUAN WEI

 


Bela Sanya 

 

    Sanya troviĝas en la plej suda ekstremo de la insulo Hainan de Ĉinio. Kun 19 grandaj kaj malgrandaj havenoj ĝi estas ĉemara turisma urbo en la plej suda Ĉinio. Sanya ricevis sian nomon pro tio, ke la riveroj Xihe kaj Donghe kunfluas tie kaj prenas la formon de la ĉina ideografiaĵo "丫", kiu prononcas kiel "ya". Kun la bela pejzaĝo Sanya kvazaŭ estas ĉarma granda pentraĵo konsistanta el blankaj nuboj, maro, plaĝoj, kokospalmoj kaj amuziĝantaj homoj.

 


La skulpturo "Cervo kun la kapo returnita" 

 

    En Sanya estas fama vidindejo "Cervo kun la kapo returnita", kiu rilatas al legendo pri amo: En la pratempo iu laborema, brava, bonkora kaj juna li-nacia ĉasisto vidis belan makulan cervon surmonte kaj postsekvis ĝin. Post transgrimpado de 99 montoj kaj transpasado de 99 riveroj en 9 tagnoktoj ili venis al la korala rifo ĉe la golfo de Sanya. Antaŭ la cervo estis vasta maro kaj post ĝi ĉasisto persekutanta. Ĝi ne plu povis forkuri, nur haltis tie, returnis sian kapon kaj fikse rigardis la ĉasiston. Kiam la ĉasisto pretis pafi la cervon per arko kaj sago, antaŭ liaj okuloj aperis fulmo kaj leviĝis bulforma blanka fumo. Post disiĝo de la fumo, malaperis la cervo kaj en ĝia loko staris bela knabino. Kun la okuloj plenaj je amo la knabino iris al la ĉasisto kaj rakontis al li sian devenon. La knabino estis feino. Ŝi ekamis la laboreman kaj bravan ĉasiston. Post ricevo de la permeso de sia Reĝa Patrino ŝi malsupreniris sur la teron por esprimi sian amon al la ĉasisto. La juna ĉasisto estis kortuŝita de la sincera amo de la knabino kaj ili geedziĝis kaj tie vivis, laboris, naskis siajn gefilojn kaj vivis tre feliĉe. Posteuloj nomis la lokon, kie ili renkontiĝis "Cervo kun la kapo returnita" kaj pro tio la urbo Sanya ricevis sian alian nomon: "Cervo-urbo".

 


Plaĝo de Sanya
 

Vendobudoj ĉe vojflanko de Sanya 

 

    Sanya havas tropikan maran musonan klimaton kaj tie la meza temperaturo estas 25.4° C. La marakvo tie estas klara kaj la temperaturo estas taŭga por naĝado en ĉiuj sezonoj de la jaro. Kiam en la nordaj partoj de Ĉinio venas vintro akompanata de neĝo, la temperaturo en Sanyan estas ĉirkaŭ 27° C. En vintro amaso da turistoj flugas de frostaj lokoj al Sanya kaj revenas al siaj loĝlokoj kiam la vetero hejme varmiĝas. Pro tio oni nomas tiujn turistojn "Migrantaj birdoj en Sanya".

 

 
Turistoj en Sanya
 

Plezura kaj malstreĉita vivo en Sanya 
 

Ĝojo en maro 
 

Kultura turisma zono en Nanshan de Sanya 
 

Surakvaj restoracioj 
 

Manĝtabloj ĉe marbordo 

 

    En Sanya la turistoj ĝenerale ne hastas viziti plurajn vidindejojn en unu tago. Ili preferas malrapidigi siajn paŝojn por pli bone ĝui la pejzaĝon, bongustaĵojn, liberan vivon kaj aĉetadon. (图5-10)

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio