Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Apple akiris markon iPad kontraŭ 60 milionoj da dolaroj
2012-08-03


Tim Cook propagandas produktojn de nova iPad. 

 

    La 1-an de aŭgusto la Oficejo pri Fabrikmarkoj sub la Ŝtata Administracio por Industrio kaj Komerco de Ĉinio anoncis, ke la ĉina kompanio Proview en Shenzhen jam oficiale cedis sian fabrikmarkon iPad al la kompanio Apple en la 27a de julio 2012. Laŭ la 39a artikolo de la Fabrikmarka Leĝo de Ĉinio, la kompanio Apple havas ekskluzivan rajton de la fabrikmarko iPad ekde tiu tago.

 

    La proceso pri la fabrikmarka IPAD en Ĉinio finiĝis post la du-jara daŭro. Apple akiris la rajton pri uzado de la fabrikmarko iPad en Ĉinio kontraŭ 60 milionoj da usonaj dolaroj.

 

    En marto de la kuranta jaro Apple anoncis la novan generacion de iPad, tamen la ĉeftero de Ĉinio neniam estis inter la plurfoje anoncitaj merkatoj. La pago de 60 milionoj da dolaroj malobstrukcis por la produktoj de nova iPad la vojon al la ĉina merkato.

 

    Malsame ol Steve Jobs, la kreinto de Apple, la nuna ĝenerala direktoro de Apple Tim Cook neniam kaŝis sian akcenton de la ĉina merkato kaj plurfoje emfazis la gravecon de la ĉina merkato por la venonta disvolviĝo de Apple. Krome, Cook vizitis Ĉinion en marto de tiu ĉi jaro kaj kontaktis registarajn oficistojn kaj telekomunikajn kompaniojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio