Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Ĉina Tago en la 97-a UK
2012-07-31

Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Zhao Xi

 


En la kunvenejo  
 

S-ro Guo Xiaoyong (la tria de dekstre), la unua vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, en la kunsido prezentis la albumon "Antaǔen kun Espero pri la Ĉina Esperanto-Movado". 
 

 S-ro Guo Xiaoyong transdonas al s-ro Corsetti la diplomon de la Amikec-premio por Esperanto. 
 

S-ro Corsetti dankas al la Ĉina E-Ligo. 
 

Cao Shengqiang, vicdirektoro de la Zaozhuang-a Universitato, prezentas preparadon de la Internacia E-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato. 
 

S-ro Zhou Liuxi prelegas (dekstre). 

 

    Posttagmeze de la 30-a de julio la ĉina delegacio aranĝis la specialan programeron la "Ĉina Tago" kadre de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, en ĝi partoprenis pli ol 50 e-istoj. Liu Sanzhen, la kultura konsilanto de la ĉina ambasadorejo en Vjetnamio ĉeestis la kunvenon. S-ro Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj ĝia ĝenerala sekretario prezidis la kunsidon.

 

    Por bone prezenti la ĉinan E-movadon kaj la modernan vivon de ĉinoj la ĉina delegacio organizis la aktivadon en la ĉijara UK kun enhavoj de la gazetara ceremonio de la albumo "Antaǔen kun Espero pri la Ĉina Esperanto-Movado", prelegado pri la kultura komunikado k. a.

 

    S-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo en la kunsido prezentis la albumon "Antaǔen kun Espero pri la Ĉina Esperanto-Movado", li diris, ke Ĉinio konstante diskonigis kaj disvastigis Esperanton por ke pli da ĉinoj konu kaj lernu la lingvon. La ĉinaj e-istoj el sia propra sperto konigis, ke Esperanto portas la grandan idealon de la homaro kaj grandan praktikadon, ĝi estas la grava frukto de la homara civilizacio. La kontribuoj fare de Ĉinio al la mondo kompreneble inkluzivas de disvastigo de la internacia lingvo Esperanto. Li en la fino de la parolado esprimis sian deziron, ke ĉinaj E-istoj kune kun la e-istoj de la tuta mondo multe kontribuu por akcelado de la monda paco, de la homara progreso kaj de la socia prospero.

 

    La albumo "Antaǔen kun Espero pri la Ĉina Esperanto-Movado" estas projektita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj kompilita de s-ro Hou Zhiping, fama ĉina Esperanta historiisto. Ĝi kun pli ol 360 fotoj kaj pli ol dek mil ideogramoj prezentas la brilan historion de Esperanto en Ĉinio. Multaj fotoj de la albumo estas valoraj historiaj materialoj kaj estas konservindaj por esperantologoj.

 

    La ĉina delegacio en sia kunsido aranĝis disdonadon de Amikec-premio por Esperanto por danki kaj laǔdi tiujn, kiuj en la pasintaj jaroj helpis kaj subtenis ĈEL, ĉijare ili aljuĝis la premion al s-ro Corsetti, kiu en la lastaj jaroj multfoje partoprenis en aktivadojn de Ĉinio kaj donis al ili multan helpadon kaj valorajn proponojn. S-ro Corsetti dankis la organizantojn, li diris, ke ĉi tiun honorigon, kiun li ricevis, tamen ne nur li sed ankaŭ amasoj da esperantistoj meritas, amasoj da e-istoj sekvis la eventojn en Ĉinio. Li laǔdis la disvolvon de Esperanto en Ĉinio dirante ke ĉinaj instancoj povas libroformiĝi favore al Esperanto, la poste finkonstruota Esperanto-Muzeo en ĉina universitato, Esperanto-instruado en ĉinaj universitatoj, kio ankoraǔ ne sukcesis en tiu nivelo far en Eǔropo. Fine li per bondeziroj al ĉiuj finis siajn dankvortojn.

 

    Sekve s-ro Cao Shengqiang, vicdirektoro de la Zaozhuang-a Universitato, prezentis la preparadon de la Internacia E-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato, la konstruanta muzeo en la universitato havas 600 kvadratajn metrojn kaj finkonstruos en la venonta jaro. Post finkonstruo ĝi estos la unua E-muzeo en Ĉinio. Ili nun kolektas ekspoziciaĵojn el e-istoj.

 

    La lasta parto de la kunsido estas prelego de profesoro Zhou Liuxi pri la tradicia kultura komunikado inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj. Li estas lingvisto kaj studinta pri la kultura komparo de diversaj landoj. Li per enhavoriĉa prelego donis al la ĉeestantoj sciojn pri la kultura disvolvo kaj diferenco inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj.

 

    Okaze de la aktivado la delegacio aranĝis ekspozicion pri ĉin-stilaj pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj en la kunvenejo. La ekspoziciaĵoj per originala stilo kaj densa odoro de la ĉina kulturo altiris al si la okulojn de multaj ĉeestantoj.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio