Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Awaguli kaj ŝia laboro en vilaĝo
2012-07-25

de JIANG WENYAO

 


Awaguli rigardas fruktarbojn en la kamparo. 
 
 
Awaguli dancas kun sia filino.
 

Awaguli kun infanoj de dulingva elementa lernejo 
 

Awaguli kun vilaĝanino faras brodaĵon. 

 

    Vilaĝeto en Luntai-gubernio de Xinjiang-a Tarim-baseno, distancas de la ĉefurbo Urumchi je 700 kilometroj kaj estas en tre malfacila natura kondiĉo, kie vilaĝanoj vivas per kulturado de tritiko kaj fruktarboj.

 

    En 2009, Awaguli, kiu jam estis intruistino en la Agrikultura Universitato de Xinjiang, faris neatenditan decidon rezigini la instruistan laboron kaj reveni al hejmvilaĝo, kie ŝi naskiĝis, por labori kiel vilaĝ-kadro. Tiutempe ŝi jam havis 1-jaran filion, kaj ŝia edzo tute ne konsentis ŝian decidon. Pro la malakordo ili preskaŭ eksedziĝis. Malgraŭ tio Awaguli revenis hejmvilaĝon kun la filino en la fino de 2009.

 

    En la hejmloko maljunaj vilaĝanoj nomas ŝin "filino" kaj subtenas ŝian laboron. Pro tio Awaguli sentas feliĉon kaj ĝojon. Komence ŝi elspezis 3 monatojn por studi kaj observi la laborojn en la vilaĝo kaj rapide amikiĝis kun la vilaĝanoj. Samtempe ŝi serĉis informojn surrete por helpi riĉigi vilaĝanojn.

 

    Februare tiujare en la elektado de la vilaĝ-estraro, escepte de 19 homoj detenintaj sin en la balotado, 626 vilaĝanoj el 645 voĉdonis por Awaguli. "Mi esperas signifohavan vivon kaj mi volas realigi pli multan valoron. Nun mi estas pli multe memfida," ŝi diris. Parolante pri sia edzo, ŝi diris, ke li ege kortuŝiĝis, vidante multajn vilaĝanojn veni viziti ŝin, kiam ŝi enhospitaliĝis pro malsano, kaj komencis subteni ŝin.

 

    Estis ne imageble en la pasintaj jaroj por edziniĝintaj ujguraj virinoj labori longe for de la edzo kaj hejmo. Nun multe ŝanĝiĝis tiu konservativa tradicia koncepto kaj pli kaj pli multaj virinoj iras en la socion kaj ludas bonan rolon.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio