Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mongolio kaj Esperanto
2012-07-24

Teksto de ZHANG XIAOTONG

Fotoj de ZHANG XIAOTONG, SUN XIAOFEI kaj WANG RUIXIANG

 


Batzaya montras al ni sia libron. 
 

Lernolibro de Espranto en Mogolio 
 

Enhavo de la lernolibro kaj la verkisto 
 

Esperantistoj sur la granda stepo kun la statuo de Genghis Khan  

 

    En Mongolio, unu el la plej misteraj landoj en miaj okuloj, mi kune kun sinjoro Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj ĝia vicdirektoro Jiang Limin faris viziton al esperantisto Batzaya, kiu varme invitis nin al sia hejmo.

 

    La hejmo de samideano Batzaya ne estas tre granda, sed sufiĉas al li kaj lia edzino por loĝi. Sur la muro pendas granda lankovrilo kun pentraĵo de Genghis Khan, granda gvidanto kaj estro de la mongola nacio. Sed mi miris, ke ne troviĝas lito en la hejmo de Batzaya. Nur matraco staras apud la muro. Mi pensis, ke estas kutimo de mongolaj popolanoj dormi sur matraco en la nokto kaj ĝin starigi en la tago por havigi pli grandan spacon en la ĉambro.

 

    Batzaya preparis por ni ĉiuj bongustajn manĝaĵojn, inkluzive de lakto-teo, biero, lakto-sojkazeo kaj ŝinko. El tiuj mi tre ŝatas lakto-sojkazeon, specialan manĝaĵon de mongoloj faritan el lakto kaj alkoholaĵo.

 

    Ni, kun afableco kaj en amika etoso, interparolis pri nia lingvo Esperanto kaj pri nia movado en Mongolio kaj en Ĉinio. Batzaya iam venis en Ĉinion por ĉeesti la Universalan Kongreson. Li diris, ke Pekino donis al li bonan impreson kaj se estos ŝanco, li nepre refoje vizitos tiun ĉi grandan urbon kaj anktivan kaj modernan. Dum la interparolo, li montris al ni siajn Esperantajn librojn, speciale la lernolibron de Esperanto verkitan de sinjoro Junŝoob Bimbjn Rinĉen. Preskaŭ ĉiuj esperantistoj en Mongolio uzis ĉi tiun libron por lerni Esperanton. Aparte de Esperanto, Batzaya parolas ankaŭ la korean lingvon kaj la rusan. Mi miras ankaŭ, ke mongoloj estas talentaj en lingvoj, speciale en la lingvoj korea kaj japana.

 

    Bonkora Batzaya kun afableco gvidis nin al la granda stepo fore de la urbo Ulanbatoro. Tie ni vidis la grandan statuon de Genghis Khan, kiu laŭ onidiro estis enterigita ĉi tie.

 

    Delonge min tiklas la granda stepo, kie dislokiĝas blankaj mongolaj tendoj (jurtoj) kaj en la tiea smeralda ĉielo ŝvebas blankaj nuboj diversformaj, ĉar en Pekino mi neniam havas ŝancon ĝui la belecon de la granda stepo.

 

    Krom Batzaya, ni kontaktiĝis ankaŭ kun alia mongola samideano, sed mi ne kapablis teni ŝian mongolan nomon tre malfacilan por memori. Ŝi ŝatis paroli kun ni ĉiuj pri sia vivo en Mongolio kaj pri sia laboro en Ĉinio. Kun ŝia filo laboranta en Tianjin, urbo de Ĉinio, ŝi povis iomete paroli ĉine.

 

    La plej dolĉa afero de tiu ĉi vojaĝo en Mongolio estis probable gustumi bongustajn manĝaĵojn! Ŝafidoj kaj bovaĵoj estas ĉefaj manĝaĵoj sur la mongolaj manĝtabloj. Pro la natura kondiĉo, fruktoj mankas al Mongolio, tial la lando importas al si fruktojn kaj legomojn el aliaj landoj.

 

    En Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, la trafiko estas ege malfacila. Pro malkara kosto, preskaŭ ĉiu familio posedas aŭtojn; sed la vojoj en la urbo ne sufiĉe larĝas por tiom da veturiloj, do, ne malfacile imageblas, ke tie seriozas trafikŝtopiĝo.

 

    Batzaya estas tre bonkora, ke li sendis nin al la hotelo post la ekskurso sur la granda stepo. Mi pensis, ke Esperanto donis al mi la ŝancon por plibone koni Mongolion, ĉar mi scias nenion pri la mongola lingvo kaj mongoloj ne parolas ĉine.

 

    Mi dankas al Zamenhof, kiu kreis Esperanton por senigi la lingvan barilon inter diverslandaj popolanoj. Kiam mi estis komencanto, mia instruisto ĉiam diris al mi, ke Esperanto estas internacia helpa lingvo. Tion mi neniam povis bone kompreni antaŭ ol veturi al Mongolio, kaj la ĉi-foja vojaĝo en Mongolio permesas al mi ĝui la belecon de nia kara lingvo Esperanto.

 

    Vivu Esperanto!

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio