Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinaj medicinaj laborantoj faris senpagan kuracadon en Nagqu
2012-07-19


Medicina laborantino (la 1-a de dekstre) el Pekino senpage kuracas tibetanon en Nagqu. 

 

    En la 16-17-a de julio pli ol 30 medicinaj laborantoj el 28 hospitaloj de Pekino faris senpagan kuracadon en Nagqu de Tibeto kadre de la agado por la publika bono "ĉina koro". La agado estis lanĉita de ĉinaj medicinaj laborantoj, organizita de la Fondaĵo de la Ruĝa Kruco de Pekino kaj monhelpita de la Farmacia Korporacio Buchang en la jaro 2008 kun la celo kuraci maljunajn, infanajn, malproksimajn kaj malriĉajn malsanulojn suferantajn je kardiovaskula kaj cerbovaskula malsanoj.

 

    Nagqu estas regiono kun plej alta altitudo en Tibeto. Ĝi kun vasta kampo, maldensaj loĝantoj, malalta aerpremo kaj fortaj vento kaj sablo estas alt-malvarma kaj oksigeno-manka regiono, kaj estas nomata malpermesita zono por vivado. Nagqu okupas areon de 420 mil kvadrataj metroj kaj tie vivas kaj laboras 460 mil diversnacianoj. La tiea klimata kondiĉo serioze malutilas al la vivo kaj sano de lokanoj kaj pro la postiĝintaj kuracaj kondiĉoj iuj nagqu-anoj mortis en sia juneco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xuqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio