Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kronprincedzino
2012-07-18

 

 

    Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj kaj levebla ponto antaŭ la kirasita pordego? -- Jen la libro por vi! Vi ŝatas legi bonstilan, simplan knabecan rakonton? Vi deziras ree senti vin transiri de knabeco al junuleco? -- Jen la libro por vi!

 

    Nova, triĉapitra, rakonto pri intrigoj, miskomprenoj kaj sekretaj bataloj en mezepoka etoso atendas vian legadon. Ne atendu filozofion! Ne atendu sciencon! Ne atendu pasiajn amaferojn! Estas nur simpla, amuza, distra rakonto sed en modela natura lingvo.

 

    Eldonjaro: 2012.

 

    Tradicia bindita versio: formato 135 x 205 mm, 197 paĝoj, ISBN: 978 90 77066 47 8;

 

    prezo ĉe FEL: 16,00 EUR + afranko.

 

    Kiel bitlibro (en la formoj ePub, Mobipocket aŭ PDF): prezo ĉe FEL: 9,60 EUR.

 

    Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, Antwerpen, Belgio.

 

    Rete: www.retbutiko.net - retbutiko@fel.esperanto.be

 

(el Monato)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio