Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona aviadilŝipo Georgo Vaŝingtono vizitis Hongkongon, Ĉinio
2012-07-13


Usona aviadilŝipo Georgo Vaŝingtono 

 

    En la 10-a de julio la usona aviadilŝipo Georgo Vaŝingtono vizitis Hongkongon post la grandskala militekzercado inter Usono, Japanio kaj Korea Respubliko. Tio estas la tria fojo, ke la usona aviadilŝipo Georgo Vaŝingtono vizitis Hongkongon, monde fama speciala aŭtonoma regiono de Ĉinio.

 

    La aviadilŝipo restos en Hongkongo je kelkaj tagoj kaj akceptos milon da vizitantoj dum la restado. Krome, en la aviadilŝipo okazos koktel-kunveno por pli ol 500 invititoj el la armeo kaj aliaj rondoj.

 

    David A. Lausman, komandanto de la usona aviadilŝipo Georgo Vaŝingtono diris, ke Hongkongo estas tiel bela kiel "surkrona perlo", la vizito estas bona ŝanco al ili por rerigardi la lokon. Kaj, Lausman klarigis, ke la ĵusfinita militekzercado estas ŝanco por pliigi la kapablecon de komprenado kaj kunago inter landoj, tiel foriĝos la miskompreno kaj malĝusta decido.

 

Redaktoro: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio