Ĝojo en svisa Esperanto-ĥoro | |||
2012-07-12 | |||
de Liu Jun el Svislando
La Esperanto-ĥoro aktivas en la vilaĝo Etoy de Svislando. Dek kvar esperantistoj okupiĝas pri la tieaj kanto kaj muziko. En ĉiu monato ili kun granda fervoro renkontiĝas unutage.
Post mia alveno al Svislando, mi tuj aliĝis al la kanta grupo. Mia edzo Dieter jam aranĝis ĉion por mi antaŭ mia alveno al la lando. Ni kune kantadas tie kun granda plezuro kaj entuziasmo. Samtempe ni ankaŭ akiris grandan ĝojon.
Agrabla kantstaĝo en Francio
De la 2-a ĝis la 6-a de julio, nia kanta grupo trejniĝis en la vilaĝo Le Pinacle, Saint-Vallerin de Francio. Ĝia gvidantino estas Elisabeth; Nicole, Dorothée kaj mi kantis soprane; Claire-Marie, Nancy, Jacqueline kantis alde; Bernard, Dieter, Ueli estas tenoroj; Dominique, Carlo estas basoj. Dum 5 tagoj, ni harmonie korusis 10 kantojn kaj sonregistris ĝin. Kia granda sukceso kaj plezuro!
Ĥorestrino rekomendas kanti per oreloj. Dum kantado necesas atente aŭskulti aliajn voĉojn. Ege gravas la harmonieco kaj unueco. Post kantado ni interbabilis pri interpreto de muziko kaj aparte pri la opero Karmen. Ni promenis kvarope en kampa vojeto. Ni drinkis ĉampanon kaj regionan vinon kaj dancis en naskiĝtaga ceremonio de Dieter, Nancy kaj Bernard. Ni ekskursis per biciklo...
Komuna muzika spirito donas al mi grandan ĝuon
La kanto-repertuaro tradukita el eŭropaj popolaj kantoj, germana, romanda kaj romanĉa, ankaŭ itala, angla, franca, norvega, finna kaj pola... Nia ĝojo el enhavo kaj melodio de la kantoj pri amo, amikeco, laboro, naturo kaj pejzaĝo... Aŭskultante kaj kantante ilin, mi ĝuis la plezuron de malstreĉo, tiu etoso multe ravis min.
Printempa fanfaro per gaja melodio donas al ni grandan esperon, kaj aromas printempa sezono...
La vilaĝo estas fora trans la arbaro. Iu sinjoro trovas sian amatinon, li foje trapasas tempon de mallumeco kaj malĝojo. Sed finfine li ekaŭdas la dolĉan voĉon de sia koramantino...
La tieaj virinoj ja tre frue ellitiĝas por lavi vestojn kaj purigi kuirejon... Ili estas la plej lertaj kaj ravaj. Post laboro ili sopiras pri renkontiĝo kun siaj adorantoj...
Kelkaj kantoj inspiras nian geedzan vivon
Ĉi majo jes, surmetas mi la verdan jupon por plaĉi al mia karulo... Tiu kanto ege ŝatata de ni ambaŭ. Mia kara edzo aĉetis la verdan jupon por mi en la monato majo. Poste dum ĉiu renkontiĝo kun esperantistoj mi kutime vestis min per tiu ĉi verda jupo por ricevi ĉies admiron.
La tuta Svislando similas al bela ĝardeno. Ni, geedzoj, kune vizitis multajn ĉarmajn pitoreskejojn. Dum la vojaĝo, nepre ni kantas "Vidu de monto kaj val' , iras for la sunbrilad'... vidu malsupren al lag', hejmen ja iras bovar'. Aŭdu vi sonorilojn, ili afable eksonas, sonorilad' de bovar' plaĉas tre al nia kor'..."
Mi retrovis varmecon gefratan en nia kanta grupo
Ĵus mi forlasis mian naskiĝlandon, kaj ofte sopiras pri miaj parencoj kaj amikoj en Ĉinio, tio min metis ofte en melankolion. Tamen post kiam mi aliĝis al la kanta grupo kaj amikiĝis kun la tieaj samideanoj, ili liberigis min el tiu ĉi embaraso, kaj ankaŭ miaj ĉinaj kantoj plaĉas al miaj novaj geamikoj. En la ĥoro krom kanti kantojn, mi kaj la grupanoj interŝanĝas kulturojn... Min interesas ankaŭ la komuna tagmanĝo. Ĉiuj ĉeestantoj kunportas manĝaĵojn el sia hejmo por ilin kune gustumi. Ankaŭ mi kuiris ĉinan manĝaĵon, kiu estis ege ŝatata de ĉiuj!
Grandan kontenton mi ĝuas en la Esperanta kanta grupo. Multe ĝojigas min fari prezentadon en la koncerto de Esperanto kaj aranĝojn kune kun mia edzo kaj kun aliaj ĥoranoj. Ni kune kantas, dancas, vizitas vidindaĵojn, faras vojaĝon... Plej gravas, ke ni kulturas nian Esperantan aferon. Tia vivĝuo impresis min por havigi al mi vastan plezuron en mia vivo!
Ĉiuj niaj grupanoj amas nian karan lingvon Esperanto ne pro tio, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.
Redaktoro: Wang Lihua
|