Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto malfacile lernebla por ĉinoj
2012-07-09

de ZHU MINGYI

 

    Lastatempe mi legis iun materialon por propagandi la rolon de nia lingvo Esperanto en la internacia komunikado. Nun mi citas el ĝi parton nur rekte rilatantan al Esperanto:

 

    "Estas tre probable, ke neŭtrala lingvo estus pli utila, kiel komunikrimedo inter la diversaj nacioj de la mondo. Esperanto estas jam delonge unu el la ĉefaj kandidatoj por tiu funkcio."

 

    "Por la internacia komunikado, la interkomprenebleco pere de internacia lingvo estas ne nur necesaĵo, ĝi estas evidentaĵo. Esperanto estas la plej bona solvo al la ideo pri internacia lingvo."

 

    "Regi Esperanton estas multe pli rapide, malmultkoste do alireble al pli da homoj ol iun ajn etnan lingvon. Ĝi pligrandigus la partopreneblecon en la tutmonda forumo. Pli da ekonomia efikeco per malmultkosta lingvo!"

 

    "Esperanto plipotencigas nian esprimpovon sen longdaŭra lernado."

 

    Verdire, pri la enhavo mi havas neniun admonon, proponon aŭ kritikon, tamen estas escepto: mi ne konsentas jenon: "Regi Esperanton estas multe pli rapide..." kaj "Esperanto plipotencigas nian esprimpovon sen longdaŭra lernado."

 

    Laŭ mia propra sperto, lerni Esperanton estas ne tiel facile, eĉ malfacile por ĉinoj; mi eĉ opinias: ne nur por ĉinoj, sed ankaŭ por orientanoj. Nun mi prenas min kiel ekzemplon: Kiam mi finis elementan kurson kaj trastudis jam ankaŭ konversacian kurson, mi neniel povis flue paroli Esperante. Mi eklernis nian lingvon en 1963, temen ĝis nun mi ne kapablas pensi rekte en Esperanto. Aliaj vidas, ke mi skribas artikolon antaŭ komputilo rekte en Esperanto, tamen ili ne scias, ke kiam mi ekvolas verki ion, mi tion skribas en la kapo unue ne Esperante, sed ĉine. Nun mi ankoraŭ ne kapablas libere en Esperanto vortigi tion, kion mi pensas. Ĉi tie mi tute ne tuŝas miajn malfacilojn en konversacio.

 

    Do, kiuj malfaciloj por ĉinoj estas en lernado de nia lingvo?

 

    Laŭ mi, ĉefe estas du: kompreni gramatikon kaj memori vortojn. Iuj diras en propagando: La gramatiko de Esperanto estas tre simpla, ĝi konsistas nur el 16 reguloj. Tamen oni ne scias, ke post ilia dorso ilin atendas ankoraŭ Plena Gramatiko de Esperanto kaj poste Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Verdire, lerni 16 regulojn estas facile, tamen lerni PG aŭ PAG estas malfacile. Kaj multaj balbute parolas ĉefe pro vort-manko. Memori vortojn estas barilo malfacile transsaltata de ĉinoj.

 

    Ho, tre interese, mi ne estas sola kun supredirita opinio pri la lernado de Esperanto. En Japanio esperantisto Ito Kanzi samopinias kun mi. Li estas kompilinto en pseŭdonimo Ludovikito por plena verkaro de L.L.Zamenhof. S-ro Ito Kanzi estas perfekta kaj fama esperantisto en nia Esperantujo. Mi lin kore estimas kaj respektas. Li kelkfoje diris pri la lernado de Esperanto, nun mi citas liajn kelkajn vortojn jene:

 

    "...Mi aĉetis du ekzemplerojn de la lernolibro de Ossaka, kaj ni komencis memlerni la lingvon kune, kompreneble sen la instruanto... De tiu momento feliĉega, jam forpasis pli ol dek jaroj! Kaj kia bedaŭro! Ni ambaŭ ankoraŭ restas nuraj balbutantoj, malgraŭ la laŭtaj asertoj ke Esperanto estas tre facile lernebla lingvo. Iuj eĉ fanfaronas ke ili ellernis la lingvon en tri monatoj, en tri tagoj, aŭ eĉ en tri horoj. Legante tiajn liniojn, ni iel emis kaŝe dubadi, ĉu fakte niaj kapetoj tiel malpli bone funkcias ol kapegoj de tiaj laŭtaj asertantoj."

 

    "Nuntempe tamen ni fariĝas iom saĝaj, kaj komprenas la esprimojn jene: Tiaj propagandoj taŭgas nur por eŭropanoj, aŭ pli korekte nur por eŭroplingvanoj. Ni neeŭropanoj devas tre malfacile lernadi la lingvon, kaj post pli ol dek jaroj ankoraŭ ni ne povas ĝin posedi sufiĉe. Tio ja estas vera vero, kiu estis klare pruvita de nia propra sperto..."

 

    Kaj krome: "... La fama 15-a ĉapitro de la plena gramatiko tute bankrotis antaŭ malaŭtentika pseŭdoesperantisto kiel mi. Ĝi ja estis nura rubo por mi kiu vivadis kaj vivadas ekster la 'jam internacia' medio. Se la Unua Libro estus tradukita en japanan, laŭ mia forta kredo, ĝi neniom povus altiri japanojn al la lingvo. Ja nur fariĝi lernanto de tutmonda lingvo estas tre kaj tre malfacila entrepreno."

 

    "Kaj, laŭ mia propra sperto, lerni internacian lingvon estas ne nur tre malfacila, sed ankaŭ tre kaj tre hontiga entrepreno. Ia baza diferenco troviĝas inter okcidento kaj oriento, kiel same inter nordo kaj sudo. Mondlingvo devas kovri tiujn ĉi diversajn diversecojn..."

 

    Nu, kiel vi opinias pri la Esperanto-lernado de ni ĉinoj, leginte la suprediritaĵon?

 

    Kompreneble, mi diris, ke Esperanto estas malfacile lernebla por ĉinoj, kaj mi mem ne lerte posedas nian lingvon, kio tute ne signifas, ke mi volas lasi nian aferon kaj movadon, sed male, influita de la interna idealo de Zamenhof, mi jam neniel volas foriri de nia lingvo. Kaj fakte mi jam laboradis per Esperanto por nia afero pli ol duonvivon. Nun mi povas neniomkaŝe diri, ke mi amas Esperanton. Pri kiamaniero por altigi mian nivelon en lingvoscioj, mi do agu laŭ la proverbo: Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio