Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝojo kaj malĝojo en metroo de Pekino (III)
2012-07-09

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

 

    Fakuloj konfesis, ke malfacilas mildigi la nunan situacion en metroo de Pekino

 


En haltejo de la metroa linio 1 

 

    La kaŭzo de malfacila trafiko en metroo de Pekino kuŝas en multaj flankoj, inkl. de projektado, ekvilibra kapablo trafika, malfaciloj lasitaj de la historio kaj tiuj, al kiuj oni devas vizaĝi kaj solvi. Fakuloj esprimis, ke sub la nunaj kondiĉoj estas malfacile por mildigi la seriozecon de tro multe da pasaĝeroj en la metroo.

 

    Yang Guangwu, ĝenerala inĝeniero de la gravaj konstruoj en Pekino, diris, ke en la komenco Pekino konstruis metroon nur por preparado kontraŭ eventuala milito, kaj ĉiuj strukturoj kaj ekipaĵoj de la metroo estis projektitaj laŭ tiu konsidero. Ĝuste pro tio la haltejoj kaj elirejoj de parto de la metroa linio 1 estas relative malgrandaj. Nun tiu linio ankoraŭ estas en superŝarĝa funkciado,kaj grandskala rekonstruo al ĝi certe serioze influos ĝian ĉiutagan transportadon.

 

    Trafika specialisto Duan Liren diris, ke la metroo ludas gravan rolon por mildigi la trafikajn malfacilojn sur la tero en urboj, kies tera resurso estas limigita.

 

    Sed, aliflanke la trafika trajto propra al Pekino kaŭzis grandan premadon al la metroo. En la centra kvartalo de la urbo ene de la dua ringa vojo estas dense kolektitaj unitoj financaj, komercaj, registaraj kaj tiel plu, dum ĝiaj loĝkvartaloj plejparte situas ekstere de la urbocentro en ĉirkaŭurboj. Tio kaŭzas al la urbo trafikajn superfluojn en difinitaj tempoj. Ekz., de la haltejo Pingguoyuan al la haltejo Fuxingmen en la okcidenta parto de la metroa linio 1 preskaŭ neniu pasaĝero elvagoniĝas, sed nur envagoniĝas multaj pasaĝeroj. Tamen en la haltejo Fuxingmen la vagonoj fariĝas preskaŭ vakaj. Same al la orienta parto de tiu ĉi linio, de la startejo Sihuidong al la haltejo Jianguomen.

 

    Alie, kvankam estas rapide disvolvita en Pekino la konstruo de metroo, tamen la novaj metroaj linioj ne povas anstataŭi la malnovajn por iom ŝarĝi ilian premadon, sed allogas al si pli multe da novaj homfluoj.

 


Al la laboro pere de metroo 

 

    Gao Yucai, direktoro de la faka komitato de metroo en urboj sub la Ĉina Asocio pri Trafikado kaj Transportado, diris, ke mirinda estas la disvolva rapideco de la urbo Pekino. La nuna situacio de la metroa funkcio en Pekino montras, ke siatempe dum projektado de la metroo oni ne atendis, ke tiel rapide disvolviĝis la urbo kaj kreskis la loĝantaro -- nun, la nombro de la konstantaj loĝantoj en Pekino superas 14 milionojn. Apenaŭ duonjaron post lanĉo de la metroaj linioj 5, 10, 4 kaj aliaj, la nombro de iliaj pasaĝeroj jam atingis la kulminon planitan. 

 

    Pro tio, kvankam multaj homoj plendas kontraŭ tro multe da pasaĝeroj en la metroo de Pekino, tamen sendube, la metroo ludas gravan rolon en mildigo de tre malfacila trafikado surtere en la urbo.

 

    Kompare kun la malfaciloj en konstruo de metroo siatempe, la konstruo de metroo en la nuna tempo ŝajnas tre "facila". Ne nur en Pekino, sed ankaŭ en iuj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj de la lando leviĝas la varma tajdo de metroo-konstruado. Antaŭ la jaro 2020, la investo de diversaj urboj de Ĉinio al konstruado de urba traka trafiko superos biliardon da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro), kies plejparto estos destinita al tiu de metroo

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio