Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pentri historiajn rakontojn de Ĉinio sur ŝminkitaj vizaĝoj de la pekina opero
2012-07-04


 Jiao Yingming pentras ŝminkitan vizaĝon. 

 

    Jiao Yingming, naskita en Beima-vilaĝo de Gu'an-gubernio en Hebei-provinco, estas la heredanto de la sesa generacio de la familio Jiao en la arto pri la vizaĝŝminkado de la pekina opero.

 

 
Jiao Yingming ordigas siajn verkojn.

 

    Li naskiĝis en la jaro 1964, eklernis belskribadon en la aĝo de ses jaroj, pentradon kaj argilan skulptadon en la aĝo de dek du jaroj, kaj armeaniĝis dekses-jara. La armeo hardis lian karakteron kiel la granda forno. Kiam li malmobiliziĝis en 1987, li decidis heredi la tradician arton hereditan de la familio pri vizaĝŝminkado de la pekina opero.

 


Jiao Yingming ordigas siajn verkojn. 

 

    Dum la pasintaj jaroj, Jiao Yingming klopodis por kolektigi kaj perfekti la temojn de la vizaĝŝminkado kaj plibonigi ĝiajn teknikojn. Li multe lernis de la profesoroj de la Pekina Operarta Kolegio, scenejaj artistoj de la Ĉina Pekin-opera Trupo kaj famaj operaj aktoroj, kaj kolektis pli ol 400 tipojn de ŝminkitaj vizaĝoj en la pekinaj operoj luditaj de la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1919).

 


Jiao Yingming prezentas ŝminkitajn vizaĝojn de la dudek ok konstelacioj. 

 

    Por altigi la artan nivelon de la vizaĝŝminkado de la familio Jiao, Jiao Yingming senĉese serĉis novan manieron por plibonigi la arton sur la bazo de reformado de la tradicia pentrarto. Fine, la tipoj de la Jiao-aj ŝminkitaj vizaĝoj kun pli pompaj koloroj kaj delikataj desegnoj donas al figuroj de la operoj vivajn karakteron kaj vizaĝesprimojn kaj estas pli kaj pli ŝatataj de ĉinoj kaj eksterlandanoj.

 


Jiao Xuefeng (maldekstre), filo de Jiao Yingming en verkado 

 

    Post tio Jiao Ying eniris en la Centran Belartan Instituton de Ĉinio por kompletigi sian scion pri la koloroj de ŝminkitaj vizaĝoj.

 


Jiao Yingming (dekstre) kaj lia filo Jiao Xuefeng babilas pri la pentrada arto. 

 

    Dank’al lia zorga farado, ĉiuj ŝminkitaj vizaĝoj fariĝis vivecaj artaĵoj. La ŝminkitaj vizaĝoj de Liu Bei, Guan Yu kaj Zhang Fei, tri herooj de la Romano pri la Tri Regnoj, brava kaj saĝa simio Sun Wukong, heroo en la romano Pilgrimo al la Okcidento, sentima bravulo Dou Erdun, heroo de la malnova opero“Ŝteli la Ĉevalon Donacitan de la Imperiestro", brava komandantino Mu Guiying, heroino en folklora rakonto kaj malnova opero“Generaloj de la Familio Yang” kaj bela Yang Yuhuan, kromedzino de la imperiestro Xuanzong en la dinastio Tang rakontas la pasintajn legentojn, militoj kaj amon.

 


Jiao Yingming prezentas ŝminkitajn vizaĝojn faritajn de la filino Jiao Xuening.

 

    Nun, pro la influo de Jiao Yingming, liaj tri fratoj jam fariĝis elstaraj artistoj en la pentrado de ŝminkitaj vizaĝoj. Ankaŭ liaj tri gefiloj posedas la teknikojn de ĉi tiu arto. El ili, lia plejaĝa filino Jiao Xuening estas la plej lerta, ŝi eĉ havas sian propran stilon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio