Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
4 novaj metroaj linioj estos lanĉitaj ĉi-jare en Pekino, Ĉinio
2012-07-04


Laboristoj en instalado por la 6-a linio de la pekina metroo 

 

    Laŭ la raporto de www.china.com.cn en la 1-a de julio, kvar pekinaj metroaj linioj provos sian trafikon septembre en la ĉefurbo de Ĉinio. Ili estas la unua sekcio de la 6-a linio kaj la dua sekcio de la 10-a linio, kiuj finis la fervojan konstruadon en junio; la suda parto de la dua sekcio de la 8-a linio kaj la norda parto de la 9-a linio, kiuj finos la fervojan konektadon en aŭgusto.

 

    La nove lanĉitaj metroaj linioj alĝustigos la provfunkcion de la novaj sekcioj kun la nunaj trafikaj partoj, kiuj daŭras sian propran servon, kaj la du partoj de la linioj ĉu malnovaj ĉu nove lanĉitaj ĉiuj funkcias respektive.

 

    Samtempe, oni jam aranĝis la eliĝan intertempon de la subteraj vagonaroj por la septembra provado. Por la dua sekcio de la 10-a linio estos 3 minutoj kaj 45 sekundoj, la unua sekcio de la 6-a linio estos 5 minutoj kvankam oni strebos al 3 minutoj, kaj la 8-a linio estos 5 minutoj kiel la 9-a.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio