Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝoj de maljunaj geedzoj tra la mondo (II)
2012-07-02

de MA CHENG

 

    Ŝpareme vojaĝi

 

    Por ŝpari monon dum la vojaĝoj, la geedzoj elpensis multajn metodojn. "Tranokto ĉe flughaveno estas senpaga kaj sekura. Ni tranoktis ankaŭ en 22-persona amasloĝejo kaj eĉ en luita aŭto en Aŭstralio."

 

    Kelkaj kunportitaj objektoj estis tre utilaj. Ili uzis broson por lavi vestojn, ĉar hotela lavmaŝino postulis pagon, kaj elektra kuirilo estis ofte uzata. "Ni ofte aĉetis makaronion en oportuna vendejo, kaj kuiris ĝin kun tomata saŭco per la elektra kuirilo."

 


La geedzoj Zhang Guangzhu kaj Wang Zhongjin antaŭ la surŝipiĝo de Ateno al Italio 

 

    Survoje ili frandis multajn bongustaĵojn. Wang diris: "Mi pensas, ke la plej bongusta estis la krabo, aĉetita en usona supermarkto. Tamen mia edzo opinias, ke la plej bongusta estis bifsteko en Argentino. Malgraŭ tiuj bongustaĵoj, ni preferas hejmlokajn pladojn, precipe sekigitajn nudelojn. Se ni hazarde trovis tiajn nudelojn en fremdlanda supermarkto, ni kuiris ilin kun askalon-pecoj, tre bongusta manĝaĵo por ni!" 

 

    Amo profundiĝas dum la vojaĝoj

 

    Zhang en sia juneco laboris en Shanxi. Je la aĝo de 42 jaroj li rezignis la laboron kaj faris negocon en Hainan por ok jaroj. Wang el Pekino vivis kaj laboris dum plejparto da tempo en Shanxi. Post la emeritiĝo ili sin vivtenas per pensio. Wang diris: "Antaŭe ni vivis aparte en du malsamaj lokoj dum ok jaroj pro ofico, kaj tial la amo inter ni iom post iom paliĝis." Nun la vojaĝoj dum kelkaj jaroj refreŝigis la amon inter ili, ĉar ili ĉiam estis kune kaj bone komprenis unu la alian. Foje okazis inter ili kvereloj pro bagateloj, tamen tio pliintimigis iliajn rilatojn. En Peruo la edzino grave malsaniĝis, kaj la edzo kuiris por ŝi kaĉon. Kiam la edzino resaniĝis, la geedzoj fotiĝis ekster la vitra fenestro en flughaveno.

 

 
La paro antaŭ la Pariza Ejfelturo

 

    En la foto ili ambaŭ dorse portas pezan sakon. Wang aspektas konsumita kaj tamen rid-radia. "Mi ne volas, ke ŝi portu la sakon, tamen ŝi insistas," diris Zhang. "Mi certe sentus doloron en la koro, se ĉiuj la du grandaj sakoj estus sur li mem," Wang elpaŝis. Reciproka subteno kaj zorgo apogis ilin dum la longaj vojaĝoj. 

 

    Feliĉo ne baziĝas sur riĉeco

 


Wang Zhongjin (maldekstre) renovigas sian blogon. 
 

Zhang Guangzhu ĝoje saltas ĉe Diabla Ŝtono en Aŭstralio.
 

Zhang Guangzhu (maldekstre) kun kroataj futbalaj fanoj

 

    La maljunaj geedzoj akiris multe da "mensaj rikoltoj" post ĉiu vojaĝo. Ili havas sian propran komprenon pri feliĉo. "Feliĉo ne dependas de materialaj kondiĉoj. La plej granda feliĉo estas vivi laŭ sia plaĉo kun sia amata homo." Ili eĉ volus forvendi sian domon por vojaĝo. "Estas plej bone, ke oni havas sian propran domon kaj finance kapablas fari vojaĝojn tutmonde. Se oni devas elekti unu el la du, ni preferas tutmondajn vojaĝojn." Kompreneble ili ankaŭ zorgis pri siaj filo kaj nepo en la hejmloko, kaj pentis foje, ke ili ne povas kunesti kun ili kaj doni al ili ĝustatempajn helpojn. "Iam ni estis en dilemo. Por la ŝatataj vojaĝoj ni rezignis multajn aferojn, ekzemple la tempon kaj respondecon por la familianoj." Tamen ili neniam pensis pri retiro el la vojaĝoj. Zhang diris: "Ni ne kontentas pri la kutima komforta vivo post la emeritiĝo kaj elektis la tutmondajn vojaĝojn kiel celon de nia emerita vivo."

 


Zhang Guangzhu kaj Wang Zhongjin en sia hejmo 

 

    La vojaĝoj larĝigis ilian horizonton. "Niaj pensoj multe ŝanĝiĝis, kaj nun ni preferas rigardi aferojn de malsamaj vidpunktoj, ĉar la mondo ja estas plurisma, kaj unuflanka vidpunkto ofte kondukas al eraro," Zhang diris. Ili ofte faris filozofian pensadon dum la vojaĝoj. "En retpaĝaro Malriĉula Vojaĝo, en kiu anas multaj eksterlandaj dorsosakuloj, ni publikigis niajn opiniojn, kaj ni akiris multajn junajn geamikojn. Ili diris, ke multaj homoj estas riĉaj kaj liberaj, tamen malmultaj estas tiel kuraĝaj kiel ni."

 


Libro Maljunaj Dorsosakuloj verkita de Zhang Guangzhu kaj Wang Zhongjin 

 

    La geedzoj ne havas grandiozan planon. Ili bone flegas sin, ordigas fotojn kaj taglibrojn, verkas blogojn kaj vojaĝlibron. Unuvorte, ili estas okupitaj kaj feliĉaj!

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio