Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝoj de maljunaj geedzoj tra la mondo (I)
2012-06-27

de MA CHENG

 

 
Zhang Guangzhu (dekstre) kaj Wang Zhongjin en vojaĝo

 

    La 64-jara edzo Zhang Guangzhu kaj la 61-jara edzino Wang Zhongjin el Pekino estas legendaj dorsosakuloj. Inter la jaroj 2008 kaj 2011 ili efektivigis sian revon de vojaĝoj tra la tuta mondo kun dorsosakoj kaj eĉ atingis la plej foran lokon sur la tero: Antarktio. Multaj junuloj naskiĝintaj en la 1980-aj aŭ 1990-aj jaroj rigardas ilin kiel idolojn, kaj pro ilia vidpunkto "fari tutmondan vojaĝon anstataŭ aĉeti domon", retumantoj nomas ilin "la plej modaj avo kaj avino".

 

    Inspiro

 

 
La geedzoj gastas en aŭstralia urbeto kaj kuiras.

 

    La geedzoj startis de Pekino en februaro 2011. Ene de ses monatoj ili mem solaj vojaĝis tra 14 sud-hemisferaj landoj, inkluzive de Argentino, Brazilo, Peruo kaj Aŭstralio. Ili tendumis en Artarktio, surhamake dormis ĉe Amazono, serĉis historion en Maĉupikĉuo kaj sidis ĉe kamp-fajro sub la nokta ĉielo en Aŭstralio.

 

    Frue en la jaro 2008 la paro vojaĝis 90 tagojn en Eŭropo. En Grekio, Italio, Hispanio, Portugalio, Francio kaj entute 16 landoj ili lasis siajn spurojn. Demandite pri motivo de tiu-specaj vojaĝoj, ili respondis, ke la ideo venis de ilia renkontiĝo kun fremdlandaj piedirantoj ĉe Tigrosalta Gorĝo en Yunnan-provinco en la jaro 2007. "Ni estis inspiritaj. La fremdlandaj vojaĝantoj ne scipovas la ĉinan lingvon, tamen ili vojaĝis en Ĉinio. Kial ni ne vojaĝu eksterlanden?" Reveninte al la hejmo la geedzoj anoncis, ke ili grimpos sur Alpoj. La familianoj surpriziĝis: "Kio okazis al vi?" Malgraŭ la manko de kompreno ĉe aliaj, ili efektivigis la revon.

 

    Post preskaŭ unujara preparo, ili faris la unuan paŝon al sia revo. Parolante pri la grimpado sur la Alpoj, ili diris: "Ni unuafoje grimpis sur eksterlanda monto. Escepte de malsamaj konstruaĵoj kaj geologia situo, la belaj pejzaĝoj ne tre diferencas. Tamen ni havis malsaman animstaton, kiam ni surgrimpis la monton, ĉar ne multaj ĉinoj povas vojaĝi tien, kaj ni tre fieris pro tio." En tiu vojaĝo ili ankaŭ vidis la torĉan stafetadon de la Pekinaj Olimpikoj en Ateno, kio multe emociis ilin.

 

    La vojaĝo al Antarktio famigis ilin

 


La geedzoj en Artarktio 

 

    Ili estas multe konataj pro la vojaĝo al Antarktio. Kiam oni admiras ilian faron, ili mem rigardas tion ordinara. "Vizito al Antarktio ne estas tiel malfacila kiel oni imagas. Pro malofta vizito de ĉinoj, oni pensas, ke ĝi estas malfacile atingebla." Parolante pri preparo por la vojaĝo al Antarktio, Wang diris: "Ni ofte faris fizikan ekzercadon. Ĉiusemajne ni surgrimpis Xiangshan-monton dum naŭ jaroj, do ni bone fartis. Krome, ni faras sanekzamenon antaŭ ĉiu longdistanca vojaĝo."

 

    En Artarktio ili partoprenis surneĝan tendumadon aranĝitan de turisma ŝipo. "La tendumado estis interesa. La ŝipo donis al ĉiu el pli ol 30 diverslandaj vojaĝantoj ŝovelilon, kaj ni fosis kavon sur la neĝo. Baldaŭ vesperiĝis, kaj ĉirkaŭ ni regis absoluta mallumo. Mi pensis, ke mi ne kuraĝas sola tranokti ekster la ŝipo," gaje rakontis Wang . Multaj homoj ne povis elteni la malvarmon eksterŝipan, kaj duono de la tendumantoj rezignis la tagordon de la sekva tago kaj revenis al la komforta ŝipo. La paro persistis ĝis la fino de la tendumado. Ili eĉ glitveturis sur la 200 metrojn longa neĝ-deklivo. "Mi glitis kun la kapo malsupren. Neĝeroj flugis ĉirkaŭ mi. Mi konsolis min: ne timu, ĉar mi jam aĉetis asekuron kontraŭ akcidentoj," Wang diris kun gaja humoro.

 

    Tri plej utilaj vortoj

 

    Vojaĝantoj ofte renkontas lingvajn problemojn en fremdaj landoj, precipe maljunuloj kiuj konas neniun fremdan lingvon. Tamen la geedzoj tutmonde vojaĝis per tri simplaj anglaj vortoj: hello, okey kaj no.

 

    "En la jaro 2008 ni unuafoje vojaĝis eksterlanden. Tuj post kiam ni atingis flughavenon en Grekio, mi petis mian edzon demandi pri la vojo. Li diris, ke ankaŭ li ne scias kiel demandi. Mi tre ĉagreniĝis. Mi diris al li: 'Kial vi komencis vojaĝon se vi ne bone vin preparis? Vi vane lernis la anglan lingvon dum longa tempo.'" Post mallonga tempo la paro trovis efikan rimedon por komunikiĝi kun alilandanoj. Ili eĉ marĉandis pri la prezo en venecia hotelo per mangestoj, kaj la hotelisto finfine komprenis.

 

    "Ni ne pensas, ke nescipovo de la angla lingvo ekster Ĉinio estas hontinda, ĉar nia gepatra lingvo ne estas la angla, samkiel alilandanoj ne kapablas paroli la ĉinan." Ili trovis, ke fremdlandanoj ŝatas tian komunikadon per gestoj.

 

    "Ĉar la gestoj kaj movoj de alilandanoj estas ofte troigaj, ke mi povas kompreni plejparton de iliaj esprimoj. Ekzemple en Pantanal-marĉejo, Brazilo, ni 'babilis' kun finna turisto. Li volis diri, ke rusaj knabinoj estas belaj, do li troige imitis iliajn paŝojn: iri sur la piedopintoj lulante la koksojn, kaj ŝmiri sin per lipruĝo. Liaj movoj estis amuzaj kaj multe ridigis nin!"

 

    Lingvaj obstakloj ne ĉiam facile solveblis dum la vajaĝoj. Krom feliĉo estis ankaŭ danĝero kaj doloro pro malsano. En Puno, Peruo, Wang havis malvarmumon kaj fortan febron de 40 gradoj C. pro altituda malsano kaj laciĝo. En loka medicina centro, Zhang nur povis fari vere simplan komunikadon kun kuracisto, ĉar li ne konis medicinan terminon en fremdaj lingvoj. Feliĉe, ke la geedzoj aĉetis asekuron kontraŭ akcidentoj, kiu helpis ilin en la malfacilaĵo.

 


Wang Zhongjin (dekstre) kun sia edzo en perua flughaveno 

 

    En Romo ili renkontis falsan policanon, kiu intencis trompi ilin. "La lokanoj havas fortan akĉenton, tamen tiu ĉi falsa policano parolis perfekte en la uson-angla. Mi tuj rimarkis la trompaĵon, kaj urĝis mian edzinon foriri." Parolante pri danĝero Zhang diris: "Danĝero en vojaĝo ĉiam ekzistas, kaj ni devas esti singardemaj en ĉiu momento. Sekureco estas la plej grava. Antaŭ vojaĝo oni devas aĉeti asekuron kontraŭ eventualaj akcidentoj. Feliĉe, ke ni neniam rekte konfliktis kun aliaj, kaj nek perdis havaĵojn."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio