Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis 5.7-grada tertremo ĉe la limo de Yunnan kaj Sichuan de Ĉinio
2012-06-26


Fajrobrigadaj oficiroj kaj soldatoj en savado 
 

Detruitaj domoj en la gubernio Ninglang 

 

    Je la 15-a horo kaj 59 minutoj de la 24-a de junio laŭ la pekina tempo okazis en la gubernio Ninglang ĉe la limo de Lijiang, Yunnan-provinco, kaj Liangshan, Sichuan-provinco, en sudokcidenta Ĉinio, 5.7-grada tertremo kun la hipocentra profundeco de 11 kilometroj.

 

    Ĝis frumateno de la 25-a de junio la tertremo plagis 63 782 homojn en 10 vilaĝoj kaj urbetoj de la gubernio Ninglang, inter kiuj 3 mortis, 86 vundiĝis kaj 16 serioze vundiĝis. La tertremo detruis 14 864 loĝdomojn de 4 228 familioj kaj kaŭzis morton de pli ol 1 200 brutoj.

 

    Nun la gubernio Ninglang jam starigis 13 laborgrupojn por kuracado kaj preventado de epidemioj, ĉeloka forigo de danĝeroj, kontrolo de la stato post tertremo, telekomunikado, trakto de la sekundara katastrofo kaj urĝa kapitalo. Oni faras savadon kaj transloĝigis 21 860 homojn el 4 228 familioj. La loka registaro urĝe sendis al la lokoj plagitaj de la tertremo 431 tendojn, 2 000 vatitajn litkovrilojn, 1 000 militistajn surtutojn, 200 pakojn da minerala akvo, 55 pakojn da panoj, plektaĵojn kun longeco de 8 000 metroj kaj aliajn materialojn por savado. La Yunnan-a Departemento por Civilaj Aferoj sendis al la plagitaj lokoj 2 000 tendojn, 3 000 vatitajn litkovrilojn, 3 000 surtutojn kaj 100 pakojn da plektaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio